Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Natria telurito, telurito de natrio aŭ Na2TeO3 estas neorganika oksokombinaĵo de natrio kaj teluro, blanka solido akvosolvebla kaj tre malforta reduktagento.[2] Ĝi estas peraĵo kaj antaŭaĵo en la ekstraktado de la elementa teluro per elektrolizo. Kiam hejtata ĝis malkomponiĝo, ĝi eligas toksajn telurajn fumojn kaj natrian oksidon.
Teluro havas proprecojn similajn al sulfuro kaj seleno. En la anhidra formo, la teluratomoj en la molekulo havas 6 koordinatoj, tri Te-O kun 1,87 Å, kaj tri 2,9 Å kun distordaj okedraj dividantaj ekstremaĵoj, En la kvinhidrata modelo, Na2TeO3.5H2O, ekzistas diskretaj teluritaj anjonoj, TeO32−, kiuj estas piramidaj.
La interatomaj distancoj Te-O estas 1,85 Å kaj angulo O-Te-O proksima al 99,5°. La telurita anjono estas malforta bazo. Natria telurito strukture estas simila al natria selenito kaj natria sulfito. Telurito de natrio estas malforta oksidigagento kaj same malforta reduktagento.
Telurito de natrio plibonas la reziston al korodaĵo sur metaldeponitaj nikel-tavoloj. Solvaĵoj de natria telurito uzatas por nigra kaj blua-nigraj elfinaĵoj sur fero, ŝtalo, aluminio kaj kupro. En mikrobiologio, natria telurito povas aldoniĝi en la kresko-medio por izolado de bakterio kun propra fiziologia rezisto al ĝia tokseco.