Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Natria oro-tiosulfato , oro-tiosulfato de natrio aŭ Na3Au(S2O3)2 estas neorganika kombinaĵo de natrio, oro kaj tiosulfata acido, senkoloraj aŭ blankaj brilaj kristaloj, solveblaj en akvo, kiu rapide malheliĝas kiam ekspoziciita al lumo; akvaj solvaĵoj malkomponiĝas dum ekspozicio kaj fariĝas flavaj[1]. Samkiel aliaj substancoj enhavantaj oron, ĝi uzatas en medicino pro ĝiaj anti-reŭmataj kaj anti-artritaj proprecoj. Ĝi same uzatas kontraŭ parazitaj malsanoj, HIV kaj astmo[2] kaj posedas kuracigajn efektojn sur tuberkulozaj malsanoj en bestoj kaj homoj.
La uzo de oro por medicinaj celoj venas ekde la antikveco fare de arabaj, hindiaj kaj ĉinaj kuracistoj kiuj preskribadis oron en preparaĵoj por variado da malordoj. Iu historia perspektivo pri la uzo de oro kaj oraj komponaĵoj en medicino estas konata samkiel pli ĵusaj esploroj pri la unuaj uzoj de oro fare de la ĉinoj. Pli nuntempaj eksperimentoj faratas pri la potenca uzo de oro pri kancertraktado, anti-malariaj agentoj kaj por la traktado de bronkita astmo.