Stará Ľubovňa
Stará Ľubovňa | ||
hungare Ólubló, germane Altlublau | ||
urbo | ||
Stará Ľubovňa
| ||
|
||
Oficiala nomo: Stará Ľubovňa | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Prešov | |
Distrikto | Distrikto Stará Ľubovňa | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Spiŝo | |
Memorindaĵoj | Stará Ľubovňa burgo | |
Riveroj | Poprad, Jakubianka | |
Situo | Stará Ľubovňa | |
- alteco | 545 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 18′ 06″ N 20° 41′ 19″ O / 49.30167 °N, 20.68861 °O (mapo) | |
Areo | 30,800 km² (3 080 ha) | |
Loĝantaro | 16 239 (06.2007) | |
Denseco | 527,24 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1338 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 064 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-52 | |
Aŭtokodoj | SL | |
NUTS | 526665 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Prešov
| ||
Vikimedia Komunejo: Stará Ľubovňa | ||
Retpaĝo: www.staralubovna.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Stará Ľubovňa (hungare Ólubló, germane Altlublau, pole Stara Lubowla) estas urbo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Stará Ľubovňa situas en valo laŭ Poprad.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis daŭre loĝata ekde la neolitiko. La fortikaĵo konstruiĝis en la 14-a jarcento, kiun fideluloj de Karolo la 1-a okupis en 1311 de Mateo Csák. La komunumo ricevis rangon libera reĝa urbo en 1364. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn al Pollando ĝis 1772. La 16 hipotekitaj urboj hungare, poste slovake (la nuntempaj slovakaj loknomoj jam ne ĉiuj estas urboj):
Duránd | Felka | Gnézda | Igló |
Leibic | Ólubló | Mateóc | Ménhárd |
Nagyőr | Podolin | Poprád | Ruszkin |
Szepesbéla | Szepesolaszi | Szepesszombat | Szepesváralja |
Tvarožná | Veľká | Hniezdne | Spišská Nová Ves |
Ľubica | Stará Ľubovňa | Matejovce | Vrbov |
Strážky | Podolínec | Poprad | Ruskinovce |
Spišská Belá | Spišské Vlachy | Spišská Sobota | Spišské Podhradie |
Dum la pola erao tiu urbo estis administra centro de la deksesopoj. Okazis prospero de komercado kaj metioj. En 1433 la husanoj okupis la urbon. La fortikaĵo bruliĝis en 1553 sed poste rekonstruiĝis. Tie gardis la polan kronadan juvelaron inter 1655-1661. En 1710 pesto okazis, al la neloĝataj partoj slovakoj alvenis. Moric Benjovski estis malliberulo en 1768 en la fortikaĵo. Post 1772 la urbo perdis specialajn privilegiojn.
En 1910 loĝis en la urbo 1841 da homoj (1359 slovakoj, 261 germanoj kaj 189 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Szepes (reĝa departemento), kie estis distriktejo, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1944 la urbo kaj la fortikaĵo iĝis ruina, tiam forlasis la fortikaĵon la lasta bienulo pola grafo Johano Zamoyvsky. Ekde 1968 la urbo denove iĝis distriktejo. En 2002 loĝis tie 16 200 da homoj, preskaŭ senescepte slovakoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- fortikaĵo sur montopinto 200 m-jn alta
- gotika preĝejo, baldaŭ barokiĝis
- preĝejo omaĝe la Sankta Nikolao el 1280, en la 17-a j.c. barokiĝis
- urbodomo el 1640, krome centro de 16-opoj