Bajerovce
Bajerovce | |
hungare: Bajorvágás, rutene: Баєрівцї, germane: Bayerhau | |
municipo | |
Vido al Bajerovce
| |
|
|
Oficiala nomo: Bajerovce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Sabinov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Ŝariŝo |
Situo | Bajerovce |
- alteco | 665 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 12′ 33″ N 20° 47′ 28″ O / 49.20917 °N, 20.79111 °O (mapo) |
Areo | 11,896805 km² (1 189,68 ha) |
Loĝantaro | 303 (31.12.2010) |
Denseco | 25,47 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1366 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 082 73 |
Telefona antaŭkodo | +421-51 |
Aŭtokodoj | SB |
NUTS | 524182 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Bajerovce | |
Retpaĝo: www.bajerovce.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Bajerovce (hungare Bajorvágás [bajorvAgAŝ], rutene Баєрівцї [bajerivcji], germane Bayerhau) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Bajerovce situas en valo, laŭ traira flankovojo. Sabinov troviĝas je 27, Prešov je 43 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1366 laŭ tiama hungara ortografio "Bayorwagasa". En 1427 13 familioj pagis impostojn. En la 1570-aj jaroj rutenoj alvenis. En 1787 463 vilaĝanoj loĝis en 68 domoj, en 1828 681 vilaĝanoj en 89 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon triaklasa (malbona). En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Bajorvágás 608 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Lipany, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1959 pro incendio 80 domoj cindriĝis. En 2001 vivis en Bajerovce 354 homoj, (293 slovakoj, 60 rutenoj).