Torysky
Torysky | |
hungare: Tarcafő, germane: Siebenbrunn, rutene: Торіскы | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Torysky | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Levoča |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Montaro | Levočské vrchy |
Rivero | Torysa |
Situo | Torysky |
- alteco | 813 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 05′ 48″ N 20° 40′ 32″ O / 49.09667 °N, 20.67556 °O (mapo) |
Areo | 6,99 km² (699 ha) |
Loĝantaro | 359 (31.12.2011) |
Denseco | 51,36 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1284 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 053 72 |
Telefona antaŭkodo | +421-53 |
Aŭtokodoj | LE |
NUTS | 543675 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo en Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Torysky | |
Retpaĝo: www.torysky.ocu.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Torysky (hungare Tarcafő germane Siebenbrunn rutene Торіскы [toriski]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Torysky situas laŭ rojo, survoje el Nižné Repaše. Levoča troviĝas je 14 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la loko en 1284 laŭ tiama hungara ortografio "Tarchafeu". En la 16-a jarcento rutenoj alvenis. En 1598 oni komputis tie 28, en 1773 67 domojn. En 1787 785 vilaĝanoj loĝis en 88 domoj, en 1828 1336 vilaĝanoj en 185 domoj. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Toriszka, poste ĝi rericevis la mezepokan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Tarcafő 886 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Levoča, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Torysky 416 homoj, (399 slovakoj, 10 rutenoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- grekokatolika klasikisma preĝejo omaĝe al Helpema Dipatrino de 1861
- kapelo el la 19-a jarcento