Tulčík
Tulčík, hungare Töltszék [toltsEk] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Tulčík | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Prešov | ||
Distrikto | Prešov | ||
Poŝtkodo | 082 13 | ||
Aŭtokodo | PO | ||
Telefonkodo | ++421-51-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 340 (en 2 010) | ||
Loĝdenso | 104 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 49°05′20″N 21°18′45″O / 49.08889°N, 21.3125°O (mapo) Koordinatoj: 49°05′20″N 21°18′45″O / 49.08889°N, 21.3125°O (mapo) | ||
Alto | 276 m s.m. | ||
Areo | 13 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tulčík [+] | |||
Geografio
[redakti | redakti fonton]Tulčík situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Bardejov-Prešov. La lasta urbo troviĝas je 15 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1248 en formo "Teuchik", poste en 1342 en hungara formo "Kyustultzeek". En 1348 ĝi estis doganprena loko. En 1427 58 familioj pagis impostojn. En 1787 735 vilaĝanoj loĝis en 77 domoj, en 1828 802 vilaĝanoj en 109 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Töltszék 779 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Eperjes, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Tulčík 1306 homoj, (1297 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Romkatolika, iam gotika preĝejo, en la 17-a jarcento trakonstruiĝis
- 2 kasteloj el la 16-a kaj 18-a jarcentoj
- Kapelo de 1933
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Teksto el la hungara Vikipedio