Uzovce
Uzovce | |
hungare: Úszfalva | |
municipo | |
Vido al Uzovce
| |
|
|
Oficiala nomo: Uzovce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Sabinov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Ŝariŝo |
Montaro | Čergov |
Situo | Uzovce |
- alteco | 393 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 05′ 27″ N 21° 10′ 57″ O / 49.09083 °N, 21.18250 °O (mapo) |
Areo | 5,54 km² (554 ha) |
Loĝantaro | 530 (31.12.2011) |
Denseco | 95,67 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1280 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 082 66 |
Telefona antaŭkodo | +421-51 |
Aŭtokodoj | SB |
NUTS | 525359 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Uzovce | |
Retpaĝo: www.obecuzovce.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Uzovce (hungare Úszfalva [Usfalva]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Uzovce situas laŭ traira flankovojo. Sabinov troviĝas je 7 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1280 laŭ tiama hungara ortografio "Wzfalua" (aŭ jam en 1280 en hungara formo "Uzfalva"). La kampoj longe apartenis al familio Úsz. En 1427 11, en 1715 8 familioj pagis impostojn. En 1787 239 vilaĝanoj loĝis en 23 domoj, en 1828 346 vilaĝanoj en 45 domoj. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Úszfalva 276 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Sabinov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1958 kolĥozo formiĝis. En 2001 vivis en Uzovce 478 homoj, (ĉiuj slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika klasikisma preĝejo omaĝe al Sankta Kruco de 1800
- kastelo el la 19-a jarcento