Uzovský Šalgov
Uzovský Šalgov | |
hungare: Pusztasalgó | |
municipo | |
Uzovský Šalgov
| |
|
|
Oficiala nomo: Uzovský Šalgov | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Sabinov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Ŝariŝo |
Situo | Uzovský Šalgov |
- alteco | 365 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 05′ 26″ N 21° 03′ 44″ O / 49.09056 °N, 21.06222 °O (mapo) |
Areo | 6,43 km² (643 ha) |
Loĝantaro | 604 (31.12.2010) |
Denseco | 93,93 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1323 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 082 61 |
Telefona antaŭkodo | +421-51 |
Aŭtokodoj | SB |
NUTS | 525375 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Uzovský Šalgov | |
Retpaĝo: www.uzovskysalgov.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Uzovský Šalgov, hungare Pusztasalgó [pustaŝalgO] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Ĝis 1899 la hungara loknomo estis Usz-Salgó.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Uzovský Šalgov situas sub monto 513 m alta, fine de sakovojo el Ražňany. Sabinov troviĝas 4 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la ŝtonepoko, bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1323, poste en 1337 en hungara formo "Totfalua" (=slovaka vilaĝo). En 1372 27, en 1427 19, en 1567 6 familioj pagis impostojn. En 1600 oni komputis 14 familiojn, lernejon, paroĥon kaj templon. En 1787 200 vilaĝanoj en 34 domoj, en 1828 390 vilaĝanoj en 49 domoj. En 1896 oni plantis diversajn fruktoarbojn. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Pusztasalgó 261 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Kisszeben, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Uzovský Šalgov 577 homoj, (573 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika renesanca preĝejo omaĝe al Emeriko de Hungario en la 1610-aj jaroj
- klasikisma kastelo de Péchy [pEĉi] el la 1850-aj jaroj, apude impona parko
- fiŝlago