Kečkovce
Kečkovce | |
hungare: Kecskőc, rutene: Кечківцї | |
municipo | |
Vido al Kečkovce
| |
|
|
Oficiala nomo: Kečkovce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Svidník |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Ŝariŝo |
Montaro | Malaltaj Beskidoj |
Situo | Kečkovce |
- alteco | 402 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 23′ 16″ N 21° 30′ 48″ O / 49.38778 °N, 21.51333 °O (mapo) |
Areo | 12,77 km² (1 277 ha) |
Loĝantaro | 229 (31.12.2011) |
Denseco | 17,93 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1582 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 090 11 |
Telefona antaŭkodo | +421-54 |
Aŭtokodoj | SK |
NUTS | 527378 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Kečkovce | |
Retpaĝo: www.keckovce.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Kečkovce (hungare Kecskőc [keĉkOc], rutene Кечківцї [keĉkivcji]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Kečkovce situas en valo, laŭ traira flankovojo. Svidník troviĝas je 12 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1572. La unuaj loĝantoj estis rutenoj. En 1618 oni komputis tie 39 domojn. En 1711 pro la konstantaj bataladoj nur unusola domo estis loĝata kun 9 familianoj. En 1748 jam 449 vilaĝanoj loĝis tie. En 1787 341 vilaĝanoj loĝis en 56 domoj, en 1828 491 vilaĝanoj en 63 domoj. Kelkfoje epidemioj pri ĥolero okazis, precipe en 1866. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kecskőc 441 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Svidník, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1947 76 da loĝantoj translokiĝis al Ukrainio. La vilaĝo ricevis kurenton en 1950, aŭtobusan trafikon en 1956. En 2001 vivis en Kečkovce 230 homoj, (150 slovakoj, 56 rutenoj, 11 ciganoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- grekokatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1911