Saltu al enhavo

Faruno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kinako

Faruno estas muelaĵo ĉefe el grajnoj aŭ kelkfoje el la semoj de guŝuloj. Post purigado, oni senŝeligas, delikate muelas la semojn.

La farunon karakterizas ĝia koloro (ju pli blanka estas la faruno, des malpli estas ĝia branoenhavo. Enhavo de grajnofaruno:

  • 9-15 % akvo
  • 8-15 % albumino
  • 1-6 % graso
  • 71-75 % karbonhidrato (ĉefe amelo)
  • 0,3-1,5 % fibro
  • 0,4-2 % mineralo (cindraĵo)

La formo, grandeco de la amelo karakterizas la farunon, dependas de la semo.

Anstataŭigo

[redakti | redakti fonton]

Dum malsategoj aŭ dum manko de normala faruno homoj uzis diversajn plantojn por anstataŭigi farunon. Oni uzis ekzemple glanon, sekigitaj terpomoj, muskojislanda cetrario.[1]

Ekzistas pluraj proverboj pri faruno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  • Citaĵo
     Muso satiĝis, faruno malboniĝis. 
  • Citaĵo
     Preĝon faru, sed farunon preparu. 

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kročková, Taťána. Když byl hlad, jedly se i veverky (ĉeĥe). Vitalia.cz. Internet Info (2018-07-10). Alirita 2024-09-04. “Když byla velká neúroda a nedostatek obilí, mlela se mouka opravdu z ledačeho. Buď se míchala s obilím, nebo se používala samostatně. Výjimkou nebyla ani mouka z kaštanů, žaludů, nasušených a pomletých hlaviček červeného jetele, sušených opražených okurek, kořínků pýru, sušených brambor nebo mechu. Oblíbený byl islandský lišejník, kterým se živili Laponci.”.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.