Teritorio de nuntempa vilaĝo Ostrov estis prisetlita de terkulturista popolo jam en la jaroj 1200-800 antaŭ nia erao, t.e. en bronzepoko. Atestas pri tio trovoj de cindrigaj tomboj de luzacio-silezia civilizacio. Atestanto de cirilometoda tempo, proksimume de la jaro 900 de nia erao, estas sabloŝtona tre eroziita kruco sur vilaĝplaco proksime de monumento al falintoj.
En historiaj fontoj estas mencio pri vilaĝo Ostrov en la jaro 1318, per kiu estas rememorataj Řehněř kaj Pešek el Ostrov. En la 14-a kaj 15-a jarcentoj estis en la vilaĝo ligna ĉarpentita fortikaĵeto kaj proksime de ĝi senjora terkulturada korto, kiu post multaj rekonstruoj ankoraŭ ekzistas. La fortikaĵeto estis sur bordo de fiŝlago, aŭ kiel aludas nomo de la vilaĝo Ostrov (Insulo), sur insulo.
Historie la plej fama naskiĝinto el Ostrov estis militanto Jan Talafús el Ostrov, kiu de la jaro 1440 ĝis 1463 batalis en Hungario sub hetmano Jan Jiskra el Brandýs. Poste li revenis en Bohemion kaj batalis favore al la reĝo Jiří el Poděbrady kontraŭ hungaria reĝo Matiaso. Kiel ĉeestanto de batalo en la jaro 1469 li estas bildigita sur murpentraĵo en ekspozicia salono de "malnova poŝto" en Vysoké Mýto.