Municipo Krásné situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en protektata pejzaĝa regiono Železné hory super valo de rivero Chrudimka, 8 km sudokcidente de urbo Nasavrky, kaj 12 km sudoriente de urbo Seč. Proksime de la vilaĝo troviĝas de grandaj distancoj videbla alta televida elsendoturo. Vivas ĉi tie 144 loĝantoj (2024).
La unua oficiala mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1329. Iuj fontoj prezentas la jaron 1320 kune kun mencio pri monaĥejo en Vilémov, kiu ludis gravan rolon ĉe koloniigo de tiu ĉi regiono.
Komence de la 18-a jarcento estis en Krásné konstruita ligna preĝejo, kiu estis jam en la jaro 1783 neniigita surbaze de ediktoj de imperiestro Jozefo la 2-a. El la origina preĝejo restis ĝis tiu ĉi tempo nur altaro de Sankta Anna, kiu troviĝas en Bojanov. El sakralaĵoj ni trovos ĉi tie lignan kampanileton kaj ŝtonan kruceton. En la vilaĝo restis konservitaj kelkaj masonitaj biendomoj kaj interesaj dometoj kun ornamitaj fasadoj kaj memstaraj eksmastraj dometoj.
Unu kilometro okcidente de la vilaĝo troviĝas monto Krásný atinganta altitudon de 614 m s.m. Sur okcidenta deklivo de tiu ĉi monto sterniĝas natura memoraĵo Alnaro de Vršov kun areo 18,5 ha. En altitudo de 558 – 588 m s.m. en malsekeca alna arbaro kun multaj akvofontoj kreskas ĉi tie leŭkojo printempa (Leucojum vernum), primolo svelta (Primula elatior), mezereo (Daphne mezereum), ajlo ursa (Allium ursinum).
De la jaro 1960 staras sur monto Krásný samnoma televida elsendoturo 182 m alta. Ĝia supro atingas altutudon 796 m kaj certe estas la plej alta punkto en regiono Železné hory.