Historio de la vilaĝo estis ĝenerale simila, kiel en ceteraj vilaĝoj en tiu ĉi regiono. Plej frue la vilaĝon posedis monaĥejo de Opatovice, poste deprenis ĝin al si husana hetmano Diviš Bořek el Miletínek, aĉetis ĝin Vilém el Pernštejn kaj fine la Reĝa kamero.
En ĉirkaŭaĵo de Němčice estis en la 16-a jarcento fonditaj kelkaj fiŝlagoj, nome Kotcourov k.a. Ĉiuj fiŝlagoj estis en la 18-a kaj 19-a jarcentoj resekigitaj kaj la grundo parceligita.
Monumento al viktimoj de la Dua Mondmilito situanta en suda parto de la vilaĝo. Sur tiu ĉi loko estis la 7-an de majo 1945 pafmortigitaj de nazioj ses homoj el Němčice.
Monumento - sabloŝtona leono - al civitanoj de la komunumo falintaj en la unua mondmilito.
Krucifikso starigita en la jaro 1904.
Nova kampanileto el la jaro 2004, provizore sen sonorilo. Sur la loko staris de la jaro 1904 kampanileto, kies sonorilo estis dum la Dua Mondmilito konfiskita por militaj celoj.