Dlouhá Loučka (distrikto Svitavy)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dlouhá Loučka |
Dlouhá Loučka | |||
germane Langenlutsch | |||
municipo | |||
Municipa ofico
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Dlouhá Loučka | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Moravská Třebová | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Suborlica montetaro | ||
Rivero | Třebůvka | ||
Situo | Dlouhá Loučka | ||
- alteco | 398 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 42′ 16″ N 16° 37′ 29″ O / 49.70444 °N, 16.62472 °O (mapo) | ||
Katastro | 17,58 km² (1 758 ha) Dlouhá Loučka | ||
Loĝantaro | 554 (2024) | ||
Denseco | 31,51 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1365 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 569 43 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 577987 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Dlouhá Loučka (Svitavy District) | |||
Retpaĝo: www.dlouhaloucka.eu | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Dlouhá Loučka (germane Langenlutsch) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en montetaro Třebovské mezihoří 6 km sude de la urbo Moravská Třebová. Vivas ĉi tie 554 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Útěchov, Městečko Trnávka, Moravská Třebová, Pohledy kaj Křenov.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dlouhá Loučka estas agrikulturista vilaĝo, ĝis la jaro 1945 prisetlita plejparte de germana loĝantaro kun ĉirkaŭ 1500 loĝantoj, germane ĝi nomiĝis Langenlutsch. La plej forta politika partio estis DSD, en la jaro 1935 Sudetgermana partio - SdP.
Post la dua mondmilito estis germana loĝantaro elloĝigita kaj la vilaĝo nove prisetlita per ĉeĥaj civitanoj.
En blazono la vilaĝo havas livoflankan sokon inter floroj.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 659 |
1880 | 1 684 |
1890 | 1 728 |
1900 | 1 681 |
1910 | 1 662 |
1921 | 1 515 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 474 |
1950 | 720 |
1961 | 716 |
1970 | 630 |
1980 | 560 |
1991 | 573 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 562 |
2014 | 525 |
2016 | 537 |
2017 | 545 |
2018 | 542 |
2019 | 556 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 564 |
2021 | 543 |
2022 | 562 |
2023 | 559 |
2024 | 554 |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Sur teritorio de la vilaĝa katastra distrikto estas natura rezervejo "Dlouholoučské stráně" (Deklivoj de Dlouhá Loučka) kun areo de 60 ha, proklamita en la jaro 1989. Temas pri marnaj deklivoj kun apero de protektataj specioj de kreskaĵoj kaj animaloj.
En katastra distrikto estas parto de la naturrezervejo "Rohová" - vastaj naturaj florriĉaj fagejoj.
Troviĝas ĉi tie ankaŭ arĥeologia memoraĵo - frumezepoka opidumo. Ĝi estas en altaĵo nomata Hrádek super rivero Třebůvka. La lokaĵo estis grave damaĝita per konstruo de mezepoka burgo, tamen restoj de fosaĵoj kaj remparoj estas ankoraŭ videblaj. Estis ĉi tie trovitaj ceramikaĵoj, eble el la 12-a jarcento.
Naskiĝinto
[redakti | redakti fonton]En Dlouhá Loučka naskiĝis Karl Stellwag von Carion (1823 - 1904), aŭstria okulkuracisto, en la jaro 1857 eksterordinara profesoro kaj en 1873 ordinara profesoro de la Universitato de Vieno. Li kontribuis al esploro de glaŭkomo kaj anomalia refrakto.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Supra fluo de rivereto Třebůvka
-
Baza lernejo
-
Kulturdomo
-
Fajroestingista armilejo
-
Dlouhá Loučka