Kalkono (kemio)
Kalkono | |||
Plata kemia strukturo de la Kalkono | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Kalkono | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 94-41-7 | ||
ChemSpider kodo | 6921 | ||
PubChem-kodo | 637760 | ||
Merck Index | 15,2036 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | palflavaj prismoj | ||
Molmaso | 208.2552 g·mol-1 | ||
Denseco | 1.071g cm−3 | ||
Fandpunkto | 57.5 °C | ||
Bolpunkto | 345 °C | ||
Refrakta indico | 110 | ||
Acideco (pKa) | 8.17[1] | ||
Solvebleco | Akvo:Malmulte solvebla | ||
Mortiga dozo (LD50) | 56 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R22 R36/37 | ||
Sekureco | S22 S36/37/39 S45 [2] | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H319, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P304+340, P305+351+338, P312, P330, P337+313, P403+233, P405, P501[3] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Kalkono aŭ benzilideno-acetofenono estas aromata ketono kaj enono[4] estigante la centra kerno de variaĵo da gravaj biologiaj komponaĵoj, konataj kiel kalkonoj aŭ kalkonoidoj. Benzilidenoacetofenono estas la ĉefa membro de tiu serio. Ĝenerale, kalkono kaj ĝiaj derivaĵoj estas malfermkatenaj flavonoidoj kaj kunportas vastan gamon da biologiaj aktivecoj tiaj kiaj anti-diabetaj, anti-neoplasmaj, anti-hipertensiaj, anti-retrovirusaj[5], anti-inflamaj, anti-parazitaj, anti-histaminaj, anti-kanceraj, anti-oksidigaj, anti-fungaj, anti-dikigaj, anti-trombocitaj, anti-tuberkulaj, imunosubpremaj, anti-misritmaj, hipnozaj, anti-podagraj, anti-stresigaj, anti-spasmaj, anti-algeziaj[6], hipolipidemiaj[7], anti-helmintaj, anti-angiogenezaj[8], anti-protozoaj, anti-bakteriaj, anti-steroidaj kaj korprotektaj.
Sintezo
[redakti | redakti fonton]- Kalkono estas nature sintezata per granda nombro da plantoj laŭ la metabola vojo de la fenilpropanoidoj. Fenilalanino unue transformiĝas en cinamata acido, kaj mem konvertiĝas en p-Kumarata acido, kiu poste estigas tioesteron kun Kun-enzimo A, la 4-kumaroil-CoA. Ĉi-lasta tiam reakcias kun tri molekuloj de malonil-Kun-enzimo A kiu finfine cikliĝas kaj formas duan fenilan grupon, tiel produktante la kalkonon.
|
- En la laboratorio kalkono povas prepariĝi per krotonigo de la benzaldehido kun acetofenono, kies reakcio estas katalizita de bazo, ĝenerale la sodo.
- Preparado de kalkono per interagado de benzaldehido kun acetofenono:
Ĉi-reakcio plibone funkcias en foresto de solvanto, t.e. ĝi estas solidfaza reakcio. Ĉi-reakcio inter benzaldehido kaj acetofenono servas kiel modelo en la kunteksto de verda kemio. Ĝi donas pli da rendimento en akva solvaĵo sub altaj temperaturoj inter 200 °C kaj 350 °C.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- SciPress Arkivigite je 2018-06-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Chalcone ICON Group International
- Flavonoid Metabolism, Helen A. Stafford
- Plant Secondary Metabolism, David S. Seigler
- Introduction to Flavonoids, Bohm
- Current Medicinal Chemistry dez. 1999
Kunrilataj kemiaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Genkŭanino -
Zapotino
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ MDPI
- ↑ Chemical Book
- ↑ Pubchem
- ↑ Enono[rompita ligilo] estas organika kombinaĵo konsistante je alkeno konjugita al ketono.
- ↑ Retroviruso estas tipo de viruso kiu multobliĝas en la gastoĉelo uzante la enzimon retroigan transkriptazon.
- ↑ Anti-algeziaĵoj estas substancoj kiuj neŭtraligas la ricevilojn de emociaj respondoj interpretitaj kiel doloro de la Centra Nervo-sistemo.
- ↑ Hipolipidemiaj agentoj estas substancoj uzataj en la traktado de altaj niveloj de grasoj (ekzemple: kolesterolo) en la sango.
- ↑ Angiogenezo estas fiziologia procezo per kio novaj sangovazoj estiĝas ekde antaŭ-ekzistantaj vazoj.