Spasmo
Aspekto
Spasmo estas forta, nevola, dolora kaj nedaŭra muskola streĉiĝo, kiu povas trafi aŭ unu muskolon (respektive parton de ĝi) aŭ plurajn muskolojn. Spasmoj kutime estas kaŭzataj per signifaj ŝanĝiĝoj de elektrolitoj en la muskolaj ĉeloj aŭ la sango, kaj ofte estas simptomoj de pli ĝenerala malsano.
Aparta subkategorio de spasmo estas kramfo - subita, nevola, dolora spasmo.