Szeged
Segedo | |||
hungare Szeged | |||
urbo kaj kuracbanloko | |||
|
|||
Oficiala nomo: Szeged | |||
Lando | Hungario | ||
---|---|---|---|
Departemento | Csongrád | ||
Historia regiono | Departemento Csongrád | ||
Rivero | Tiso | ||
Situo | Szeged | ||
- koordinatoj | 46° 15′ 14″ N 20° 8′ 46″ O / 46.25389 °N, 20.14611 °O (mapo) | ||
Areo | 280,84 km² (28 084 ha) | ||
Loĝantaro | 161 921 (2014) | ||
Denseco | 576,56 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | |||
Situo de Szeged en Hungario
| |||
Vikimedia Komunejo: Szeged | |||
Retpaĝo: Szeged.hu | |||
Szeged [ˈsɛgɛd] ( aŭskulti), esperante Segedo, slovake Segedín, pole Segedyn, rumane Seghedin, germane S(z)egedin, turke Segedin, serbe Сегедин, itale Seghedino, estas urbego kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, kies departementejo estas kune kun departementrajto, en Distrikto Szeged, kies centro estas. Szeged estas ankaŭ sidloko de romkatolika diocezo.
Szeged estas la kultura kaj ekonomia centro de la regiono. Post la defalo de la stalinismo ankaŭ bankrotis ĝis tiam gravaj uzinoj produktantaj ekzemple vestaĵojn aŭ alumetojn. Nuntempe gravas la ekspluato de tergaso kaj oleo, farmacia produktado kaj la salamfabriko de Pick. Szeged famas pro sia ruĝa papriko, la salamo de Pick kaj speciala dialekto. La loknomo mem estas speciale prononcebla en la urbo kaj en la ĉirkaŭaĵo. En Szeged trafikas troleoj, tramoj kaj aŭtobusoj, sur Tiso ŝipoj. La teatro tre famas.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en Sud-Orienta Hungario, en ambaŭ bordoj de Tiso, ĉe kunfluejo de Mureș (rivero), fine de fervojo Budapeŝto-Cegléd-Szeged, fine de ĉefvojo Budapeŝto-Kecskemét-Szeged, aŭtoŝoseo M5 en la sama direkto preteriras, proksime al la hungara-serba landlimo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Szeged fondiĝis, evoluis sur la dekstra bordo de la rivero Tiso, sed poste ĝi etendiĝis sur la maldekstra bordo, sude de la rivero Mureș. Sur Mureș alvenis precipe salo kaj ligno. Tial la urbo estis granda komerca urbo kaj grava trapasejo. La unua skriba mencio okazis en 1183. Ekde 1242 la komunumo estis departementejo de Csongrád. En 1498 Szeged ricevis rangon libera reĝa urbo. La mezepokan fortikaĵon la turkoj okupis kaj tre longe firme tenis. Dum la turka erao ĝi estis grava urbo ankaŭ por la turkoj. En 1854 la urbon trairis fervojo Budapeŝto-Suda Danubo, kiu komence estis la plej grava linio post Budapeŝto-Vieno. La urbon tre damaĝis la granda inundo en la jaro 1879, la 12-an de marto, kiam nokte la rivero trarompis la digon kaj inundis la urbon. Tiam el 5723 loĝejoj restis nur 265. El la tuta Eŭropo alvenis donacoj por rekonstrui la urbon. La nova urbo iĝis logika kun avenuoj kaj bulvardoj.
En 1919 la franca armeo okupaciis la urbon, krome ariĝis burĝono de hungara armeo, kiun estris Miklós Horthy. En tiu urbo ne okazis Hungara Sovetrespubliko. Post la packontrakto de Trianon 1920, Szeged iĝis limoproksima urbo. Hungario tiam perdis grandan parton de la lando, tiam translokiĝis la Scienca Universitato Ferenc József de Kolozsvár al Szeged.
En 1956 antaŭ du tagojn de la revolucio la universitatanoj proklamis postulojn, kiujn sendis al la ĉefurbaj universitatoj. Ekde 1961 la urbo estas departementejo de Csongrád.
Eduko
[redakti | redakti fonton]Szeged estas loko de Scienca Universitato de Szeged, krome funkcias Altlernejo Ferenc Gál.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Szeged posedas multajn historiajn konstruaĵojn kaj placojn, allogante multajn turistojn ĉefe el Eŭropo kaj Ameriko.
Inter la plej belaj placoj de la urbo estas Széchenyi tér (tér = placo) kun la Urbodomo de Szeged en la pleja urbocentro. Havante multajn plantojn, statuojn kaj fontanojn, ĝi invitas al promenado kaj ofte gastigas kulturajn eventojn.
Sude de la Széchenyi tér sekvas la strato Kárász utca (utca = strato), la plej granda vendeja strato de la urbo, kiu gvidas tra Klauzál tér al Dugonics tér.
Ĉe placo Klauzál tér troviĝas unu el la plej konataj kaj grandaj kafejoj de la urbo, kun nomo Virág-kávéház. Tie la revoluciulo Lajos Kossuth de la balkono de domo Kárász dum 1849 lastfoje parolis al la popolo, antaŭ ol ekvivi en ekzilo. La placon Dugonics tér dominas impona fontano kaj la administrejo de la universitato de Szeged.
Sudoriente de la Dugonics tér situas la plej konatas urba placo kun la urba katedralo. Dum ĝia starigo oni trovis la restojn de la antikva turo Demetrius, kiu post restaŭro viziteblas kaj estas la plej malnova urba konstruaĵo. La placon flankigas la nacia memorejo Panteono, kie per statuoj kaj bustoj oni honorigas famajn personojn de la publika, politika kaj scienca vivo de Hungario. Plia allogaĵo estas muzika horloĝo ĉe la norda flanko de la placo, kiu ĉiutage je la 12a horo 15 kaj 16a horo 15 sonorigas naŭ-minutan melodiaron kaj montras figuraron. Dum somero kadre de subĉiela teatra festivalo oni montras operojn kaj dramojn ĉi-tie. Vidalvide de la katedralo situas serbe-ortodoksa preĝejo konstruita inter 1773 kaj 1778. Ene de ĝi vidindas ikonostazo kun 80 ikonoj, skulptita el pira ligno en rokoka stilo.
En direkto al la rivero Tiso kaj poste norden al la ponto Belvárosi híd sekvas placo Roosevelt tér. Tie troveblas la Muzeo Ferenc Móra, nomita laŭ hungara verkisto, kiu fondis ĝin. En la muzeo troveblas ekspozicioj pri la frua historio de la regiono kaj arkeologiaj trovaĵoj pri la historia popolo de Avaroj, sed ankaŭ ekspozicioj ekzemple pri arto, scienco, farmacio kaj memoriga ekspozicio pri Ferenc Móra (1879–1934). Proksime, ĉe adreso Vaszy Viktor tér 1, troveblas la Nacia Teatro, konstruita dum 1883 en novbaroka stilo.
Pliaj vidindaĵoj de la urbo estas interalie:
- Placo Széchenyi
- Nacia Teatro
- Scienca Universitato de Szeged
- Palaco Gróf
- Palaco Tóth
- Palaco Reök
- Poŝta Palaco
- Domo Déry: tie troviĝas ekspozicio kun verkoj de la grafikisto János Kass,
- Astronomia observatorio
- Bestoparko
- Botanika ĝardeno
- kuracbanloko
- mineralakvoj nomataj pri Anna kaj pri Santé
- Stacidomo de Szeged
Preĝejoj
[redakti | redakti fonton]La didomoj:
- vota Baziliko-Katedralo (1913–1930)
- gotika franciskana preĝejo de Maria de la Neĝo
- minoritana preĝejo Sankta Nikolao de 1767
- novgotika preĝejo Sankta Roĥo de 1909
- novgotika preĝejo Elizabeto de Hungario de 1910
- jezuita preĝejo Sankta Jozefo de 1931
- preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco de 1933
- preĝejo Koro de Jesuo 1935
- preĝejo Sankta Gerardo (Szeged) de 1975
- preĝejo piaristaj martiroj (Szeged) de 2001
- preĝejo Patrino Teresa (Szeged) de 2006
- parte gotika preĝejo Sankta Mikaelo (iam en Tápé)
- preĝejturo Demetrio (la plej malnova konstruaĵrestaĵo de Szeged)
- serba baroka ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao de 1778
- grekokatolika kapelo de Sankta Rozalia de 1927
- malnova kalvinana preĝejo (Szeged) de 1884
- kalvinana preĝejo de 1949
- kalvinana preĝejo (Újszeged) de 2010
- luterana preĝejo (Szeged) de 1882
- preĝdomo de baptistoj
- impona Nova Sinagogo laŭ planoj de Lipót Baumhorn de 1903
- en urboparto Alsóváros pilgrimloko troviĝas
Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]La Stenografia Societo en Szeged por la Internacia Kongreso de Stenografio en 1908 jam en 1907 akceptis favoran decidon pri Esperanto. En la kongreso, Friedrich Schneeberger kaj Leon Paul Charles Cogen (Ninove) ricevis medalon por siaj esperantaj laboroj pri stenografio.
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Raĥiv en Ukrainio (ekde 1939)
- Odeso en Ukrainio (ekde 1956)
- Nico en Francio (ekde 1969)
- Turku en Finnlando (ekde 1971)
- Cambridge en Anglio (ekde 1987)
- Timişoara en Rumanio (ekde 1988)
- Parma en Italio (ekde 1988)
- Darmstadt en Germanio (ekde 1990)
- Toledo en Ohio, Usono (ekde 1990)
- Târgu Mureş in Rumanio (ekde 1997)
- Lieĝo en Belgio (ekde 2001)
- Kotor en Montenegro (ekde 2002)
- Łódź en Pollando
- Subotica en Serbio
- Weinan en Ĉinio
- Larnaka sur insulo Cipro
- Pula en Kroatio
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En universitato de Szeged laboris biokemiisto, laŭreato de Nobel-premio Albert Szent-Györgyi. Ferenc Fricsay estis direktoro de sinfoniorkestro de Szeged 1934–1944, kaj 1924–1936 en la urbo laboris grafikisto György Buday, honorcivitano de Szeged.
En Szeged naskiĝis kaj mortis:
- advokatoj Ferenc Dáni kaj György Lázár (urbestro)
- aktoroj Ilona Bányász kaj Gábor Csikos
- poeto Gyula Juhász
- biokemiistoj László Benedek kaj Tibor Farkas
- fizikistoj János Horváth kaj Rezső Horvai
- inĝeniero István Vedres
- juristo György Antalffy
- kemiistoj József Császár, Ferenc Gilde, Miklós Halmos, József Horváth kaj Irén Vincze
- kuracistoj József Imre, Béla Kanyó, Péter Beretzk kaj József Schnitzler
- masonisto-arkitekto István Kopasz
- matematikisto Géza Fodor
- mineralogo Gyula Grasselly
- pastro Lajos Kálmány
- pedagogo Imre Pávó
- pentristoj Sándor Fontos kaj Sándor Nyilasy
- preposto István Ábrahám
- teatrestro Károly Mosonyi
- verkisto András Dugonics
En Szeged naskiĝis:
- esperantistoj János Kiss kaj Julio Baghy
- agronomo Imre Klauzál
- aktoroj Gábor Agárdy, János Körmendi, Zoltán Gera kaj Gyula Bartos
- aktorinoj Zsuzsa Lehoczky kaj Ilona Kassai
- ĉefministro Gordon Bajnai
- ekonomikisto Béla Csikós-Nagy
- fizikistoj Pál Ormos, Péter Szépfalusy kaj István Gyarmati
- grafikisto János Kass
- grekokatolika episkopo Péter Fülöp Kocsis
- kalvinana episkopo Béla Kenessey
- historiisto Gyula Miskolczy
- inĝenieroj János Csonka kaj József Jáky
- kameraisto Vilmos Zsigmond
- kardinalo László Paskai
- kemiistoj Sándor Antus, Mihály Bartók, László Erdey, István Hermecz kaj Imre Dékány
- komponistoj Jenő Huszka kaj Béla Zerkovitz
- kuracistoj Péter Tamás Dóczi kaj Attila Dobozy
- literaturhistoriisto Áron Kibédi Varga
- matematikistoj László Fejes Tóth, János Ármin Vész kaj Ádám Korányi
- mineralogo Sándor Schmidt
- pentristo Menyhért Tóth
- poeto László Marsall
- reĝisoroj István Horvai kaj Ferenc Hont
- sociologo Rudolf Rezsőházy
- statistikisto Péter Iván Fellegi
- verkistoj Éva Janikovszky, Ferenc Temesi kaj István Sőtér
En Szőreg (iama vilaĝo, nuntempa urboparto) naskiĝis:
- kemiisto Mihály Beck
En Szeged mortis:
- agronomo Zoltán Barabás
- biologoj Lajos Csík, Ádám Kondorosi kaj Lajos Ferenczy
- botanikisto Gábor Farkas
- episkopo József Udvardy
- fizikistoj Ágoston Budó kaj Pál Fröhlich
- geografo Sándor Marosi
- grafikisto Mátyás Varga
- historiistoj Béla Karácsonyi, Gyula Mérei kaj Gyula Kristó
- juristoj Gáspár Menyhárth kaj Ödön Polner
- kemiisto-agronomo Ernő Obermayer
- kuracistoj Miklós Julesz kaj Gábor Petri
- lingvisto Henrik Schmidt
- literaturhistoriisto Jenő Koltay-Kastner
- matematikistoj Tibor Szele, Alfréd Haar, Sándor Csörgő kaj Károly Tandori
- lingvisto Gyula Csefkó
- operokantisto József Gregor
- poeto János Szabados
- verkistoj Nándor Gion, István Tömörkény kaj Ferenc Móra
- zoologo István Apáthy
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]- Anikó Szegedi
- Árpád Szegedi
- Csaba Szegedi
- Erika Szegedi
- Ernő Szegedi (skulptisto)
- Ernő Szegedi (pianisto)
- Ferenc Szegedi
- Ferenc Lénárd Szegedi
- Gyula Szegedi
- Lőrinc Szegedi
- Mihály Szegedi
- Mihály Szegedi (teatrestro)
- Zoltán Szegedi
- Ferenc Szegedy
- Márió Szegedy
- Rezső Szegedy
- Mihály Szegedy-Maszák
- Géza Szegedi Molnár
- István Szegedi Kis
- István Szegedi Szabó
- Antal Szegedi Tasziló
- Péró Jovánovics Szegedinác
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj igiloj
[redakti | redakti fonton]
|
|