Oščadnica
Aspekto
(Alidirektita el Oščadnica (Čadca))
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo. Pri rojo temas artikolo Oščadnica (rojo).
Oščadnica | |
hungare: Ócsad, germane: Otschad | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Oščadnica | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Čadca |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Kysuce |
Montaro | Kisucaj Beskidoj |
Riveroj | Oščadničianka, Kysuca |
Situo | Oščadnica |
- alteco | 463 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 26′ 00″ N 18° 53′ 00″ O / 49.43333 °N, 18.88333 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- situo | Veľká Rača |
- alteco | 1 236 m s. m. |
Areo | 58,633861 km² (5 863,39 ha) |
Loĝantaro | 5 705 (31.12.2010) |
Denseco | 97,3 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1712 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 023 01 |
Telefona antaŭkodo | +421-41 |
Aŭtokodoj | CA |
NUTS | 509345 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Oščadnica | |
Retpaĝo: www.oscadnica.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Oščadnica (hungare Ócsad [Oĉad], germane Otschad) estas vilaĝo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Oščadnica situas meze de sakovojoj. Čadca troviĝas je 8 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1712 en formo "Oscsadnicza". En 1784 loĝis tie1929 vilaĝanoj en 254 domoj, en 1828 2987 vilaĝanoj en 306 domoj. Ĝis 1902 la oficiala hungara loknomo estis Oscsadnica, poste la vilaĝo ricevis hungarecan nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Ócsad 3090 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Čadca, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Oščadnica 5554 homoj, (5471 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (Granda) de 1804, en 1940 trakonstruiĝis, ĝi estas pilgrimloko
- kapelo kaj golgoto de 1946
- etaĝa kastelo kun parko de 1913
|