Dormánd
Aspekto
Dormánd [DormAnd] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Füzesabony.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 20 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.7192/20.4208
- Loĝantaro: 1020
- Poŝtkodo: 3374
- Telefonprefikso: 36
Situo
[redakti | redakti fonton]Dormánd situas sur ebenaĵo, ĉefvojoj kondukas al Debrecen, Jászberény kaj Füzesabony, aŭtoŝoseo M3 Budapeŝto-Miskolc preteriras. Mezőkövesd troviĝas 18, Eger 25 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la hungaroj sarmatoj kaj avaroj loĝis tie, sed oni trovis tie kupran pioĉon, fine tie estas restaĵo el Remparo de Ĉorso. La unua mencio devenis el 1291. La turkoj detruis la vilaĝon en 1552.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika, mezepoka Preĝejo Naskiĝo de Maria (Dormánd), trakonstruita en 1773
- baroka pilgrimloka kapelo omaĝe al Sankta Anna de 1719, en 1814 trakonstruita
- statuo pri Maria ĉirkaŭ 1800
- muzeo pri verkisto Zsigmond Remenyik, kiu tie naskiĝis en 1900
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Dormánd naskiĝis jezuito András Ádány.