Sándor Antus
Sándor Antus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de februaro 1944 en Szeged |
Morto | 1-an de decembro 2021 (77-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1968) ![]() |
Familio | |
Infano | Balazs Antus (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | kemia inĝeniero ![]() |
Sándor Antus [ŝAndor antuŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Antus Sándor estis hungara kemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 2004, ordinara en 2010) de Hungara Scienca Akademio.
Sándor Antus [1] naskiĝis la 28-an de februaro 1944 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Antus frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste teknikan universitaton. En 1968 li ricevis diplomon pri kemio, poste li laboris en kemia uzino ĝis 1973. En 1971 li doktoriĝis en la universitato. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1977, li doktoriĝis en 1992 antaŭ la akademio. Inter 1973-1977 li laboris en kemia instituto, inter 1987-1992 li instruis en la teknika universitato en Budapeŝto, poste en universitato en Debrecen. Li estis katedrestro inter 1993-2008, dume li ankaŭ estis vicdekano kelkajn jarojn. Foje li esploris en eŭropaj universitatoj helpe de stipendioj. Li ricevis premiojn kaj memormedalojn inter 1984-2007.
Lia plej grava libro
[redakti | redakti fonton]- Szerves kémia I-III (Organika kemio 1-3), (2005)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva intervjuo kun foto Arkivigite je 2012-04-03 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]