Eisenstadt
Eisenstadt | |||||
---|---|---|---|---|---|
la administrejo
| |||||
statuturbo de Aŭstrio komunumo de Aŭstrio distrikto de Aŭstrio urbeto setlejo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 7000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 14 476 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 338 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 51′ N, 16° 31′ O (mapo)47.84564916.52327Koordinatoj: 47° 51′ N, 16° 31′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 182 m [+] | ||||
Areo | 42,88 km² (4 288 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Eisenstadt [+] | |||||
Eisenstadt - jen germane, prononco [AJznŝtat], hungare Kismarton [KIŜmarton], kroate Željezno [ĵelJEZno] - estas statuta urbo en Aŭstrio, en federacia lando Burgenland, kies ĉefurbo ĝi estas. La nomo signifas ferourbon, dum la historio estis komercado pri fero. La hungara nomo devenas de patrono Marteno de Tours. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 14 476 loĝantoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Eisenstadt situas en valo, laŭ ĉefvojo Szentgotthárd (germane St. Gotthard, slovene Monošter) – Bratislavo, laŭ fervojo Sopron – Bruck A.D.L.. La lago Neusiedler See (hungare Fertő) estas proksime.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frue romianoj loĝis tie. En 895 hungaraj triboj okupis la Karpatan Basenon, en 907 venkis ĉe Bratislavo kaj ilia regno etendiĝis. Hungara Reĝlando formiĝis en 1000. Dum la historio la zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. La unua mencio pri la urbo devenas el 1264 laŭ la formo Sancti Martini latine (= de Sankta Marteno).
Leopoldo la 3-a en 1118 detruis la komunumon (tiam latine nomatan "castrum ferreum", same kiel la tataroj en 1241. Ĉirkaŭ la urbeto muron oni konstruis en 1371. Oni nomis ĝin kampurbo Sancti Martini kaj fortikaĵo konstruiĝis en 1392, kiun aŭstra princo Vilhelmo okupis en 1405. La hungara reĝo Matiaso rezignis pri la urbo por Frederiko la 3-a en 1451, sed en 1482 li okupis ĝin. Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio) reokupis la urbon en 1490. La urbo rehungariĝis en 1622 kaj en 1648 ĝi ricevis la rangon libera reĝa urbo. Incendioj okazis en 1589 kaj en 1776. Emeriko Thököly okupis la urbon en 1683, en 1704 armeo de Francisko Rákóczi la 2-a malvenkis de Habsburgoj.
En 1910 la urbo havis 3073 loĝantojn (2074 aŭstroj, 834 hungaroj, 101 kroatoj). Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Sopron, al la distrikto Kismarton, kies distriktejo ĝi estis, poste kiel Eisenstadt ĝi apartenis al Aŭstrio (escepte inter 1938-1945 al Nazia Germanio).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj estas preĝejo kaj klostro el 1629, kastelo de Esterházy el 1672 kaj domo de Joseph Haydn, li tie loĝis inter 1766–1778.
Amaskomunikiloj
[redakti | redakti fonton]En la urbo interalie en 2003 fondiĝis la regiona semajna gazeto Burgenländische Volkszeitung.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en la urbo naskiĝis kaj mortis:
- en la urbo naskiĝis:
- hungara advokato József Bölöny
- hungara-germana altlerneja instruisto Gyula Farkas
- aŭstra-hungara arkitekto János Packh
- hungara duko kaj mecenato Pál Esterházy
- hungara episkopo Miklós Antal Esterházy
- hungara magnato Pál Antal Esterházy (1711)
- hungara kuracisto József Hyrtl
- hungara arkivisto Iván Paur
- hungara pentristo Ferenc Markó
- hungara skulptisto Antal Hörger
- restaŭristo Ferenc Storno
- en la urbo mortis:
- hungara baletisto Melinda Ottrubay
- hungara franciskano József Albach
- hungara instruisto József Pál Király
- aŭstra-hungara komponisto Jenő Takács
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Bad Kissingen, Bavario, Germanio
- Colmar, Alzaco, Francio
- Lignano Sabbiadoro, Friulo-Venecio Julia, Italio
- Sanuki (さぬき市), gubernio Kagavo, Japanio
- Sopron, Okcidenta Transdanubio, Hungario
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|