Okulo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Okulo (Goo). |
Okulo (lat. oculus, greke ὤψ ops, de kio "optika") estas percepta organo kiu uzas lumon por imagi bildon de la ĉirkaŭaĵo. Ĝi estas parto de la vida sistemo.
La diversaj besto-specioj havas diversspecajn okulojn. Ekzistas apartaj lumsentemaj ĉeloj (ne veraj okuloj ĉar ili ne formas bildon) kaj iom pli disvolvitaj facetokuloj de insektoj kaj pli komplikaj okuloj kun optika lenso. La stimulon observas fotoreceptoroj, kiuj estas lumsentaj nervoĉeloj, kies ŝtatojn aligas la elektromagneta radiado de videbla spektro. La stimulo en vertebruloj venas en la vida nervo al la vida centro de cerbo, kiu ellaboras la vidaĵon.
La okulo de bestoj aligas al la vivkondiĉoj de besto. Ankaŭ la nombro kaj loko de okuloj estas evoluciaj sekvoj de vivo. Iuj bestoj, kiuj orientiĝas malpli laŭ vidado, povas vidi nur lumon, aliaj ankaŭ la kontraston kaj movadon. La pli evoluigitaj okuloj povas vidi kontrastriĉan bildon, kaj povas distingi multan lumintensojn. Tiu trajto estas vidakreco, kiu malsamas taglume kaj krepuske. Aliaj bestoj bezonas pli grandan vidkampon aŭ pli bonan kolorbvidadon.
Evolucio
[redakti | redakti fonton]Laŭ ĉirkaŭkalkuloj evoluiĝis la okulo 40-oble en la evolucio. Laŭ studo de Pax-6-Gen oni konsideras iniciaton de la evolucio de okuloj en sepioj, en mamuloj kaj insektoj. En Drosophila melanogaster oni nomas la homologan genon "senokula". Do la sciencistoj pensas, ke ĉiu tipo de okuloj de tiuj bestoj havas kunan praon.
La ortologo de PAX-6 estas trovebla en multaj ĥordatuloj ekde Antaŭkambrio. Laŭ fosilioj la frua okulo estis ankaŭ antaŭ 505 milionoj da jaroj en Kambrio. La unuajn lensojn havis trilobitoj antaŭ 520-500 milionoj da jaroj.
Precipaj trajtoj
[redakti | redakti fonton]La rezulto de vida prilaborado estas direktovido, vidakreco, vidkampo kaj kolorvidado. Por ĉiu vivformo estas tiuj pli aŭ malpli gravaj. Multaj specioj povas direkti sian okulon por vidi el iuj distancoj akre.
Iuj tipoj de okuloj povas rekoni la direkton de lumo, kiu iras en ĝiaj ĉeloj. Tiuj ebligas iom direktigi laŭ vidado, sed tiu estas malgranda helpo.
Vidakreco
[redakti | redakti fonton]La vidakreco ebligas rekoni la konturojn kaj desegnaĝojn. Ĝia kvalito dependas de jenaj faktoroj:
- la difino de okulglobo
- la bildokvalito de retino, kiun determinas la refrakciaj medioj de okulo
- la optikaj kvalitoj de objekto kaj ĝia ĉirkaŭaĵo (kontrasto, koloro, lumintenso)
- la formo de objekto: la retino kaj cerbo povas iujn formojn pli bone difini ol aliajn. Ekzemple la okulo de urbanizita homo povas pli akre vidi horizontalajn, vertikalajn liniojn kaj rektangulojn, ol aliaj formoj.
Oni mezuras la kvaliton per pliaj parametroj. La vinkla vidakreco estas difino, kiel du objektojn oni vidas (Minimum separabile). La difino de 1' vidas 1,5 mm en 5 m distanco kiel aliajn punktojn. Je pli malgranda estas tiu vinklo, des pli bona estas la vidakreco. La viso rilatas la individun vinklan vidakrecon al 1':
Viso = 1' / (individuan vinkla vidakreco).
Ju pli granda estas la viso, des pli bone vidas la ulo. Ekzemple, se oni povas distingi punktojn nur je 2' distanco, li havas vison 0,5. Anstataŭ vinkloj oni povas labori konsiderante distancojn. Oni mezuras la distancon, el kiam la ulo povas vidi du punktojn en 1'. Oni rilatas tiun al la normala distanco, kiun oni nomas en formuloj d:
Viso = individua distanco / d
Ekzemple: se la ulo vidas nur en 6 m distanco tiujn punktojn, kiuj estus videbla 1' en 12 m distanco, li havas vison de 6/12 = 0,5. En la oftomatalogio oni mezuras la vison tiel.
Vidkampo
[redakti | redakti fonton]La vidkampo estas la aro de tiuj punktoj de ekstero, kiuj estas videblaj per unu rigardo, se oni tenas sian kapon rekte, kaj per ŝanĝiĝantaj grandecoj kaj lumdensoj testas la kvaliton de vidado. Oni povas distingi la vidkampon de unu okulo kaj la vidkampon de ĉiuj okuloj. Ĝia mezuruno estas grado, kaj povas esti mezurita horizontale aŭ vertikale. Ĝi ne estas la sama en malsamaj bestoj.
- Muŝoj preskaŭ 360° (facetokulo)
- Anuro ca. 330°
- Turfalko 300°
- Krokodilo 290°
- Homo 175°
- Turstrigo 160°
- Gastropodoj (kavaj okuloj) ekde ĉirkaŭ 100° ĝis 200°
- Kniduloj kaj vermoj (plataj okuloj) ekde 100° ĝis 180°, konsiderinte pliajn okulojn pli grandaj[1]
Koloroj
[redakti | redakti fonton]La kolorvidado distingas la diversajn frekvencojn de elektromagneta radiado laŭ intenso. En la regno de bestoj estas tiu povo universala. Tiun karakterizas laŭ artoj la absorba spektro de videbla kaj distingebla spektroj. Oni devas havi minimume du tipojn de lumreceptoroj por analizi la frekvencojn, kaj vidi kolorojn.
Etologoj kaj fiziologoj faras prilaboritajn studojn kiel la diversaj kolorperceptoj influas la konduton de la diversaj bestospecioj.
Tipoj
[redakti | redakti fonton]La plej simplaj okuloj estas receptoroj en haŭto. Tiuj okuloj povas vidi nur lumon. Tiu estas haŭta lumsenso.
La insektoj kaj aliaj artropodoj havas kunmetitajn okulojn. La malgrandaj okuloj havas tre malgrandan vidakrecon, ĉar iliaj lensoj ne estas moveblaj. La kunmetita okulo vidas nur unu bildon.
La spegulaj okuloj ekigas bildon per konkava spegulo, kaj projekcias ĝin malantaŭe de retino. La lenso proksime de retino korektas la distortojn de bildo. La speguloj ekigis laŭ principo de glasaj lamenoj. Ili estas el pli ol 30 de subtilaj guaninaj kristaloj, kaj ĉiuj lamenoj estas en duoblaj membranoj. La duvalvuloj Pectinidae, kaj la Ostrakodoj Gigantocypris, homoj kaj akridoj havas tiajn okulojn.
Fotoreceptoroj de unuĉeluloj
[redakti | redakti fonton]Jam la unuĉeluloj kiel eŭglenoj havas fotoreceptoron, kiu povas vidi lumon kaj diskrimini helon kaj malhelon. La pigmentoj unuflanke ekranas la okulflekon, kiu ebligas ankaŭ la direktovidadon. Tiu ebligas ke la unuĉelulo naĝu al lumo (fototakso).
Lumsensaj ĉeloj
[redakti | redakti fonton]Pli evoluigintaj bestoj kiel lumbriko havas fotoreceptorojn en haŭto de kapo, aŭ en haŭtaj elstaraĵoj.
Plata okulo
[redakti | redakti fonton]Iuj bestoj kiel meduzoj kaj marsteloj havas la lumsensajn ĉelojn kune, kaj sub ili pigmentoĉelojn. Tio plibonigas la hel-malhelan diskriminadon kaj direktovidadon.
Pigmentkalika okulo
[redakti | redakti fonton]La vidantaj ĉeloj estas malproksime de eniro de lumo, en inversa situo en kaliko de nediafanaj pigmentoĉeloj. La lumo povas eniri nur en apertaĵo de kaliko. Ĝi ĉiam stimulas malmultajn ĉelojn, kaj tiu faras vidi direkton kaj intenson ebla. Helikoj kaj turbelarioj havas tiajn okulojn.[2].
Kava okulo
[redakti | redakti fonton]La kava okulo similas al la pigmentkalika okulo, sed en ĝi sidas la vidoĉeloj proksime de lumo (renversa situo). La kavo estas plena je sekreciaĵo. Sub la vidoĉeloj estas pigmentoĉeloj. Ankaŭ per tiu okulo povas vidi bestoj intenson kaj direkton.
Trua okulo kaj vezika okulo
[redakti | redakti fonton]La truaj okuloj estas la pli evoluiĝintaj variantoj de kavaj okuloj. Ili baziĝas sur la principo de fotilo kun trua objektivo. El la kavo iĝas veziko, kaj ĝia aperturo malgrandas ĝis malgranda truo, kaj la eno de okulo estas plena je sekreciaĵoj. La nombro kaj denso de receptoroj en la retino pligrandiĝis, kio ebligas vidi bildon. Tiu estas malhela, malgranda kaj estas malsupren, kaj la nervosistemo devas ĝin turni. Ĝia akreco dependas de la denseco de receptoroj. Per tiuj okuloj la besto povas vidi ankaŭ distancon, ĉar la akreco dependas ankaŭ de la distanco de la objekto. La praaj cefalopodoj havis tiajn okulojn.
La vezikaj okuloj estas pli evoluiĝintaj. Ĝian truon kovras diafana membrano. La okulo enhavas pigmentoepitelon kaj retinon kun receptoroj. La grandeco de ĝi kaj ĝia truo varias, do la bildo estas pli hela kaj malakra, aŭ pli akra kaj pli malhela. En iuj regnoj el la sekreciaĵo ekiĝas lenso. Tiuj modifaĵoj plibonigas la vidon malgrande. Helikoj, koelenteratoj kaj anelidoj havas tiujn okulojn.[3]
Kompleksa okulo (facetokulo)
[redakti | redakti fonton]La kompleksaj okuloj enhavas multajn malgrandajn okulojn, kaj ĝi vidas la ĉirkaŭaĵon mozaike. La malgrandaj okuloj havas malgrandan vidokampon, kaj ili havas unoope nur ok receptorojn. Ilia nombro varias inter kelkaj centoj kaj kelkaj dekmiloj.[4] Tiu nombro determinas la difinon de okulo, do ĝi estas pli malgranda ol la difino de lensa okulo. La kompleksa okulo de flugantaj insektoj vidas 250 bildojn ĉiusekunde.[5] Tiu ebligas grandan rapidon de reakcio. Dependente de la speco estas tiuj okuloj triĥromataj aŭ tetraĥromataj (triopaj aŭ kvaropaj), kaj povas vidi ultraviolan radiadon. La kompleksaj okuloj havas la plej grandan vidokampon. Insektoj kaj moluskoj havas tiajn okulojn.
Aldonaj al kompleksaj okuloj multaj artropodoj havas ankaŭ malgrandajn simplajn okulojn. Tiuj okuletoj estas kavaj aŭ lensaj okuloj depende de la taksono.
Lensa okulo
[redakti | redakti fonton]La plej simplaj lensaj okuloj ne estas tiel kompleksaj, kiel la okuloj de vertebruloj. Ili enhavas lenson, retinon kaj pigmentoĉelojn. Tiaj estas la okuloj de Carybdea marsupialis. Ankaŭ la okuletoj de iuj artopodoj estas simplaj lensaj okuloj.[6]
La okuloj de sepioj kaj vertebruloj similas, sed ili evoluiĝis evidente sendepende. Oni povas tion vidi en embrioj: la okuloj de vertebruloj kreskiĝas el la cerbo, kaj la okuloj de sepioj kreskiĝas el la haŭto.[7]
La okuloj de bufoj similas al la homa okulo, sed ĝi ne havas muskolojn, kiuj movas la okulglobon. Do ĝi ne povas vidi senmova objektojn, se ĝi restas ankaŭ senmove, ĉar la bildo ombriĝas sen aktiva movo.[8]
En la plej evolviĝintaj lensaj okuloj plia dioptriaj aparatoj kolektas la lumon kaj projekcias ĝin al la retino, kiun enhavas stangetojn kaj konusetojn. La elasta lenso eblas vidi ankaŭ deproksime kaj demalproksime. La vertebruloj havas la plej kapablajn lensaj okulojn. Ekzemple la rabobirdoj havas la povon pligrandigite vidi objektojn en iu parto de retino. Tio faciligas la ĉasadon.
La noktaj bestoj, kiel katoj, strigoj, kapreoloj kaj ŝafoj havas reflektan tapeton lucidan malantaŭe de la retino. Tiu bonigas la senseblecon de okulo al lumo. La katoj havas ankaŭ fendoaperturon, kiu ebligas pli grandan malferman rilaton ol la ronda aperturo. Tage ĝi malpli filtras la randajn radiojn, kiuj malgrandigas la difinon taglume. La okuloj de noktaj bestoj estas relative pli grandaj, ol de la tagaj bestoj.
La kvaliton de bildo determinas ne nur la formo kaj situo de okulo, sed ankaŭ la nombro kaj aranĝo de la bastonetoj kaj konusetoj, kaj la nerva prilaborado en la okulo kaj en la cerbo. La nerva prilaborado varias ege. La homo havas tre pliajn kaj tre diversajn regionojn en la cerbo por prilabori kaj rekoni ol la tupajuloj.
Okulo de vertebruloj
[redakti | redakti fonton]La vida organo (organon visus) de vertebruloj havas tri subunuojn, nome la jenajn:
- la okulglobo
- la akcesoraj aparatoj
- la vidonervo[1]
Kun kelkaj esceptoj la strukturo de homa okulo estas tipa ĉe vertebruloj. La okuloj de iaj birdoj, reptiloj kaj akvovivantaj vertebruloj povas havi grandajn malsimilecon en la povumo. Ekzemple la ranoj ne povas vidi senmovajn objektojn, kiam ili estas senmovaj; la palpebroj de serpentoj estas travideblaj kaj kunigitaj; kaj iuj birdoj povas rigardi en la Sunon neblindigite.
La okulo de vertebruloj estas tre sensiva kaj parte tre evoluciita sensa organo, kiu konsistas el la okulglobo. Ĝi sidas en defendita kavo de kranio kusenita per muskoloj, graso kaj kuniga histo. Krome estas akcesoraj aparatoj servantaj por movi la okulglobon, kaj por ĝin protekti kontraŭ la eksteraj agantoj: la palpebro kun kornea reflekso (nur ĉe surtere vivantaj vertebruloj) kaj okulharoj, kiuj defendas kontraŭ fremdaj partikloj kaj aliaj malutilaj efikoj. Kontraŭ la malsekiĝo la larmo-glandoj produktas larmojn kaj larmotubetoj gvidas ilin; la skleroto, fibreca, netravidebla, blanka membrano, kiu konsistigas la ŝelon de la okulglobo, kaj estas, en sia antaŭa parto, en kontinueco kun la korneo, travidebla, refrakta membrano.
La tipa vertebrula okulo havas sep, la homa okulo ses okulmuskolojn. Ili estas ekstere de la okulo, kaj ili movas la okulglobon. El ili estas kvar rektaj kaj du oblikvaj, kaj ili povas movi la okulon en ĉiuj direktoj. Laŭ la direkto de okulo ĉiuj muskoloj havas ĉefajn kaj partajn funkciojn, kiuj povas esti levi, mallevi, direkti flanken kaj turni. Per tiuj movoj oni pligrandigas la vidkampon kaj la okulo povas laŭiri la objektojn.
La konjunktivo estas mukozo en la antaŭo de okulo. Ĝi komencas ĉe la rando de palpebro kaj pluas ankaŭ malantaŭe de la palpebro. Ĝi distribuas larmojn sur la okulglobo dum ĉiu palpebrumo sen traŭmo de korneo. La palpebro estas faldo el haŭto, muskoloj kaj konektiva histo, kiu povas komplete kovri la okulon. Per tiu ĝi protektas la okulon kaj distribuas larmojn. La larmofilmo tenas la surfacon de okulo pure kaj malseke. Diversaj bestospecoj havas diversajn palpebrotipojn, kiuj ebligas ilin funkcii diversmaniere.
La okulglobo estas preskaŭ kugloforma organo. En la okulglobo estas la retino, la plej interna el la tri okulaj membranoj, sur kiu formiĝas la bildoj; la dioptra aparato (organo de la refrakto), kiu kondukas kaj kondensas la lumradiojn sur la retinan surfacon, konsistanta el refraktaj medioj de la okulo (korneo, antaŭkamero, pupilo, kristalino aŭ okullenso kaj vitreo) kaj muskolo nomita ciliaro, situanta ĉirkaŭ la kristalino, kaj servanta al la akomodiĝo; kaj la iriso, ronda, malvastiĝebla membrano, kun centra truo, la pupilo, por enlasi la lumradiojn, kiu limigas la kvanton da lumo atinganta la fundon de la okulo.
La vida vojo enhavas ĉiujn nervojn, kiuj gvidas la informojn ĝis la cerbo. Ankaŭ la retino, kaj la vidnervo ĝis ĝia kruĉado kaj la tractus opticus post la kruĉado apartenas al ĝi. En flanko de meza cerbo (Corpus geniculatum laterale) rilatas la vida vojo prime ekster de okulo. Al tiu kondukas ĝi ĝis la primara vidkrusto.[9]
La okulaj malsanoj
[redakti | redakti fonton]Malsanoj povas atingi ĉiujn partojn de la okulo:
- la kristalino (ekz. pro katarakto, pri kiu kristalino ne plu sufiĉe travideblas),
- la retino (ekz. pro retina disiĝo),
- la flava makulo (ekz. pro degenereco makula).
Pri la Degenereco Makula Ligita al la Aĝo (DMLA), tiu malsano estas la unua kialo de malbonvido en la industriaj landoj. Precipa kialo de malbonvidado, ĝi komenciĝas post la 55-a jaro. La vidakreco malaltiĝas sed la paciento neniam iĝas tute blinda, ĉar, ĉiam, li povas vidi per la nemakula parto de la retino. La du specoj estas: la "humida" (50%) kaj la "seka" (50%). La "humida" devenas de la apereco de novaj vaskuloj sub la makula retino. Kelkfoje, estas eble provi terapion per lasero (argono), kiu bruligas la vaskulojn. La "seka" devenas de atrofio de la makula retino. Nun, la sola terapio estas per vitaminoj, donitaj buŝe.
Aliaj malordoj
[redakti | redakti fonton]Okulkuracado
[redakti | redakti fonton]Okulkuracado, aŭ oftalmologio, estas la branĉo de medicino kiu okupiĝas pri la malsanoj de la okulo kaj ilia flegado. Kiel studfako ĝi aplikiĝas ne nur al la okuloj de homoj, sed ankaŭ de bestoj.
La vorto oftalmologio venas de la greka ophthalmos, kiu signifas okulon, kaj logos, signifante vorton; "oftalmologio", libere tradukita, signifas do "la scienco de la okuloj".
Ĉar okulistoj (aŭ okulkuracistoj) faras agojn rilate la okuloj, ili ĝenerale estas ĥirurgoj.
Okulkuracisto ĝenerale klopodas kuraci pacientojn pere de okulvitroj aŭ ankaŭ per operacioj dum kiuj li uzas la tranĉilon. Nuntempe oni ofte uzas laserojn por operacii la okulojn.
Proverboj
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj proverboj pri okulo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:
„ Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas. ” „ En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas. ” „ For de l' okuloj, for de la koro. ”
En kulturo
[redakti | redakti fonton]En la Antikva Egipto, la Uĝato aŭ Uĝata Okulo (irt wḏȝ: savita okulo aŭ protektata okulo) estas protekta simbolo, kiu bildigas la okulon de la dio Horuso:
- Hieroglifa skribo
La egiptologoj rigardas ĝin kiel miksaĵo de homa okulo kun okulo de falko: ĝi kombinas detalojn de homa okulo kun la makuloj videblaj sub la falka okulo. Tiu konata simbolo inspiris la kanton kaj diskon Eye in the Sky (Okulo en la ĉielo) de la brita bando The Alan Parsons Project (1982). En la kovrilo de la disko aperas orkolore la okulo de Horuso sur helverda fono.
Kelkaj fakuloj, kaj aparte antropologoj, vidas la Okulon de Horuso kiel origino de diversaj simboloj, kiel la Providenca okulo, framasonaj simboloj, la okulo de la granda Sigelo de Usono aŭ budhismaj simboloj. Okulo estas sufiĉe grava organo, kaj tial ĝi estas ofte multloke uzata kiel simbolo. La providenca okulo aŭ ĉionvida okulo estas simbolo, kiu figurigas okulon, ĉirkaŭ ĝi sunradiojn aŭ gloron kaj ofte ĉirkaŭas ĝin triangulo. Kvankam ĝi aperas aparte kiel simbolo de Dio, ĝi gardas universale super la homaro.
En la helena mitologio la animalo kiu reprezentas la olimpan diinon Atena estas la gufo (aŭ turstrigo aŭ noktuo), kiun oni konsideras saĝofonto ĉar la elstara vidkapablo de tiu nokta birdo estas simbolo de la kapablo de la diino vidi "kie aliauloj ne kapablas".[10][11]
En Budhismo la "tria okulo", reprezentata ofte en statuoj de Budho, montras la abstraktan koncepton de la percepto de realo trans la ordinara percepto fare de normaluloj. Tial ĝi montras staton de iluminado. Simile, en hinduismo ĝi simbolas kanalon al "la interna kaj kaŝita povo".[12]
Nigraj okuloj (ruse, Очи чёрные, transskribita Oĉi ĉjornyje) estas unu el la plej konataj rusaj kanzonoj. La kanzonteksto devenas el poemo de la ukraina Jevhen Hrebinka (1843)[13] [14]. Laŭlonge de la historio pluraj gekantistoj faris kaj kantis diversajn adaptojn kaj versiojn de la kanto. Ĝi aperis poste en pluraj filmoj (Mia Viro Godfredo, 1936; La butiko ĉe la angulo, 1940; Lady from Chungking, 1942; Thank Your Lucky Stars, 1943; It Happened in Brooklyn, 1947 ktp.)
La Okuloj de la Eterna Frato[15] (germane Die Augen des ewigen Bruders) estas legendo verkita de Stefan Zweig. Ĝin eldonis Insel-Bücherei en 1922. Ĉefrolulo forvenkas ribelon kaj, rigardante post la batalo la homojn, kiujn li mortigis, li trovas inter ili la kadavron de sia frato, kvazaŭ rerigardantan per akuzaj okuloj. Tial lian koron inundas budhece kompato por la vivuloj, kaj komenciĝas lia transformiĝo. Konsiderante ke iu ajn, kiu mortigas alian homon, mortigas fraton, li rezignas siajn privilegiojn de venkinta armeestro. La verkon tradukis el la germana Helene Wolff en Esperanton. La tradukaĵo aperis en 1932, kaj ampleksas 65 paĝojn.
Un chien andalou (Andaluza hundo, 1929) estas superrealisma mallonga filmo de eksperimenta kinarto fare de Luis Buñuel kaj Salvador Dalí. La filmo ekas per sceno, en kiu la okulo de vivanta virino estas distranĉata per razilo, kaj kontinuas kun serio da superrealaj scenoj. La okultranĉo iĝis ikona bildo ripetita de la kultura bildaro. Kelkaj fakuloj asertas, ke la distranĉo de la okulo povas kompreniĝi kvazaŭ Buñuel "atakas" la spektantojn de la filmo. Buñuel mem rolas la homon kun la razilo.
La okuloj de mallumo - angle The Eyes of Darkness - estas trilera romano de la usona verkisto Dean Koontz, aperinta en 1981. La libro fokusiĝas al patrino, kiu ekas serĉon por ekscii, ĉu ŝia filo vere mortis antaŭ unu jaro, aŭ ĉu li ankoraŭ vivas.
The Eye (La okulo, 2008) estas usona filmo en kiu la rolulo kiun ludas Jessica Alba, blinda denaske, ricevas okultransplanton kaj ekvidas. Tamen tio rezultas en terura historio, ĉar ŝajne ŝi vidas aferojn kiujn iam vidis la jam mortinta doninto de la okulo. Ĝi estas fakte unu el pluraj refilmaĵoj de la sama rakonto el samnoma hongkonga hororfilmo (2002).
En pluraj lingvoj kaj kulturoj estas tre diversaj esprimoj pri la koncepto okulo. El la Biblio venas populara frazo "Okulon kontraŭ okulo, denton kontraŭ dento", kiel resumo de venĝodeziro. En hispana lingvo la simpla vorto "ojo" (okulo) utilas kiel averto por zorgado kaj atentemo;[16] fakte la propra vorto mem havas grafikan formon tre taŭgan por igi ĝin desegnaĵo de rigardanta vizaĝo, nome rigardantaj okuloj.
En kuirarto la konsidero de okuloj de manĝeblaj bestoj estas tre diversa. En Oriento oni konsideras, ke la okuloj de fiŝoj havigas guston umami kaj varion de teksturoj. En Okcidento, ĝenerale la konsumo de okulgloboj estas konsiderata tabuo. Aliflanke, en kelkaj aziaj landoj ĉiu parto de la fiŝo estas uzata, kiel en Srilanko aŭ en Ĉinio. Tie ĉinaj kuiristoj kutime propoonas la tutan fiŝon kiel ĉefa plado, kaj rezervas la okulojn por la plej honorinda invitito.[17] Krome, estas pladoj de suŝio en kiuj oni inkludas la okulojn.[18] En Rusio, la supon uĥao oni preparas el kompletaj fiŝkapoj, inkludante la okulojn. Alia ekzemplo de okulkonsumado okazas en Islando, kie oni proponas pladon nomitan svið (boligita kompleta ŝafokapo).[19] Simila plado estas la kerno de rakonto "La cabeza del cordero" (Ŝafkapo, 1949) de la hispana verkisto Francisco Ayala kiu pritraktas la malpretecon de hispano manĝi tian pladon servitan de marokanoj; en Maroko ŝafkapo estas delikataĵo, sed por hispanoj eble ne, almenaŭ por la protagonisto, kiun el la kapo rigardas la okuloj de la mortinta ŝafo.
Kuriozaĵo
[redakti | redakti fonton]Antonio Machado, hispana poeto (1875-1939) inkludis en sia verko Nuevas canciones (Novaj kanzonoj, 1924) jenan poemeton:
|
Laŭ proza traduko: La okulo kiun vi vidas ne estas okulo ĉar vi vidas ĝin, sed ĉar ĝi vidas vin. Pere de tiu preskaŭ langorompilo, la poeto transcendas sian mesaĝon el pure fizika konstato al metafizika kompreno ingenia.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Fronta foto de saltaraneo en kiu observeblas kvar el ĝiaj ok okuloj.
-
Kompleta bildo de saltaraneo Calositticus floricola.
-
La okulo kiu vidas ĉion, sur la fasado de la Framasona Templo de Santa Cruz de Tenerife.
-
Operacio de katarakto uzante mikroskopon.
-
Nerekta oftalmoskopio.
-
Araba manuskripto de la jaro 1200, titolita Anatomio de la okulo, verkita de al-Mutadibih.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Theodor Axenfeld, Hans Pau. (1920) Lehrbuch und Atlas der Augenheilkunde. Stuttgart, Novjorko: Fischer Verlag. ISBN 978-3-437-00255-7.
- ↑ Wilfried Westheide, Reinhard Rieger (eldonistoj): Spezielle Zoologie. Teil 1: Einzeller und Wirbellose. korr. u. erg. Nachdruck d. 1. Aufl., Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg, Berlin 2004, ISBN 3-8274-1482-2
- ↑ Hartwig Hanser (eldonisto): Online-Lexikon der Neurowissenschaft. Wissenschaft Online: (Formato: HTML) Auge.
- ↑ Hans Ekkehard Gruner (Hrsg.), M. Moritz, W. Dunger (1993): Lehrbuch der speziellen Zoologie. Band I: Wirbellose Tiere, 4. Teil: Arthropoda (ohne Insecta)
- ↑ Wolf D. Keidel: Kurzgefasstes Lehrbuch der Physiologie, Georg Thieme Verlag, Stuttgart 1973, paĝo 422.
- ↑ H.-E. Gruner (eldonistoj): Lehrbuch der Speziellen Zoologie. Band I: Wirbellose Tiere, 2. Teil: Cnidaria, Ctenophora, Mesozoa, Plathelminthes, Nemertini, Entoprocta, Nemathelminthes, Priapulida. Stuttgart kaj New York 1993, Gustav Fischer Verlag
- ↑ Jörg Peter Ewert, Sabine Beate Ewert: Wahrnehmung. Quelle kaj Meyer, Heidelberg 1981, ISBN 3-494-01060-9
- ↑ Jörg Peter Ewert, Sabine Beate Ewert: Wahrnehmung. Quelle und Meyer, Heidelberg 1981, ISBN 3-494-01060-9
- ↑ Rudolf Sachsenweger: Neuroophthalmologie (neŭrooftalmologio), eldonejo Thieme, Stutgarto; 3-a eldono (januaro 1983), p. 37 kaj sekvaj; ISBN 978-3-13-531003-9
- ↑ N.S. Gill (28a de aŭgusto 2018). «Symbols of the Greek Goddess Athena». Konsultita la 20an de junio 2021.
- ↑ «Greek Evil Eye: the Evil Eye». 31a de aŭgusto 2022. Konsultita la 20an de aŭgusto 2022.
- ↑ «Buddha's Third eye». Konsultita la 20an de aŭgusto 2022.
- ↑ [1]
- ↑ [2]
- ↑ Tiel literumita en Enciklopedio de Esperanto
- ↑ Pli atentiga variaĵo estas "ojo al dato" (okulon al la infomo).
- ↑ «Eating Fish Eyeballs». 27a de marto 2018. Konsultita la 20an de junio 2021.
- ↑ «Eating Eyeballs: Taboo, Or Tasty?». 12a de decembro 2019. Konsultita la 20an de Junio 2021.
- ↑ «If You're Not Eating the Eyeballs, You're Missing the Tastiest Part of the Fish». 27a de marto 2018. Konsultita la 20an de Junio.
- ↑ [3]
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Ali, Mohamed Ather; Klyne, M.A. (1985). Vision in Vertebrates. New York: Plenum Press. ISBN 978-0-306-42065-8.
- Breitmeyer, Bruno (2010). Blindspots: The Many Ways We Cannot See. New York: Oxford University Press. p. 4. ISBN 978-0-19-539426-9.
- Conway-Morris, S. (1998). The Crucible of Creation. Oxford: Oxford University Press
- Frentiu, Francesca D.; Adriana D. Briscoe (2008). "A butterfly eye's view of birds". BioEssays. 30 (11–12): 1151–1162. doi:10.1002/bies.20828. PMID 18937365. S2CID 34409725.
- Halder, G.; Callaerts, P.; Gehring, W.J. (1995). "New perspectives on eye evolution". Curr. Opin. Genet. Dev. 5 (5): 602–609. doi:10.1016/0959-437X(95)80029-8. PMID 8664548.
- Mayer, G. (2006). "Structure and development of onychophoran eyes: What is the ancestral visual organ in arthropods?". Arthropod Structure and Development. 35 (4): 231–245. Bibcode:2006ArtSD..35..231M. doi:10.1016/j.asd.2006.06.003. PMID 18089073.
- Meyer-Rochow, V.B. (1974). "Structure and function of the larval eye of the sawfly larva Perga". Journal of Insect Physiology. 20 (8): 1565–1591. doi:10.1016/0022-1910(74)90087-0. PMID 4854430.
- Nilsson, Dan-E. (1989). "Vision optics and evolution". BioScience. 39 (5): 298–307. doi:10.2307/1311112. JSTOR 1311112.
- Yong, Ed (14a de Januaro 2016). "Inside the Eye: Nature's Most Exquisite Creation". National Geographic. Arkivita el la originalo en la 14a de Januaro, 2016.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- János SÁRKÖZI: FOTOGRAFIO: La fenomeno de ruĝaj okuloj el Monato (2005/01, p.20)