La Sarthe estas rivero en Francio, kiu pasas la francajn regionojnNormandio kaj Luarlandoj. La fonto situas en la teritorio de la komunumo Soligny-la-Trappe. La rivera vojo principe direktiĝas sudokcidenten kaj post 314 kilometroj proksime de la urbo Angers kun la rivero Mayenne konsistigas la riveron Maine, kiu poste mem enfluas la Luaron.