Nivelle (rivero)
Aspekto
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Nivelle. |
Nivelle / Ugarana / Urdazuri | |
---|---|
Rivero Nivelle en Ascain
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 45 km |
Akvokolekta areo | 279 km² |
Averaĝa trafluo | 4,96 m³/s |
Fluo | |
Fonto | Okcidente de Alcurrunz (933 m) (Urdazubi/Urdax) |
- Alteco super marnivelo | 725 m |
- Koordinatoj | 43° 13′ 2″ N, 1° 31′ 23″ U (mapo)43.2173-1.5231 |
Enfluejo | Golfo de Saint-Jean-de-Luz (Biskaja Golfo) |
- Loko | Saint-Jean-de-Luz, Ciboure |
- Alteco | 0 m |
- Koordinatoj | 43° 23′ 7″ N, 1° 39′ 50″ U (mapo)43.3853-1.6638 |
Altecodiferenco | 725 m |
Geografio | |
Landoj | Hispanio Francio |
Regionoj | Navaro Nova Akvitanio |
Trairataj urboj | Saint-Pée-sur-Nivelle |
Havenoj | Saint-Jean-de-Luz |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Lapitzxuri |
- Maldekstraj | Lizuniagako erreka, Ibardingo erreka |
La Nivelle (france Nivelle, hispane Ugarana, eŭske Urdazuri) estas franca-hispana marborda rivero en Eŭskio, kiu fluas en la Biskajan Golfon.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La Nivelle ekestiĝas de la kolekto de multaj riveretoj super Urdazubi/Urdax en la Navara Forua Komunumo, en la okcidento de la pinto de Alcurrunz (933 m), je 725 m de alteco. En tiu ĉi supra parto ĝi nomiĝas Rio Olavidea, poste Rio Ugarana. Ĝi transiras tiun vilaĝon sub la nomo Ugarana poste eniras en Francion (Pyrénées-Atlantiques) ĉe Dantxarinea. Ĝi fluas tra Amotz (Saint-Pée-sur-Nivelle), Ascain, antaŭ ol flui en la Biskajan Golfon en la golfon de Saint-Jean-de-Luz.
La longo en Francio de ĝia akvofluo estas 41,1 km.
- Trairitaj urboj
- Hispanio: Navaro: Urdazubi/Urdax;
- Francio: Pyrénées-Atlantiques: Ainhoa, Saint-Pée-sur-Nivelle, Ascain, Ciboure, Saint-Jean-de-Luz.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|