Var (rivero)
Ĉi tiu artikolo temas pri rivero en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon VAR. |
Var | |
rivero | |
La rivero Var je la nivelo de Nice kaj de Saint-Laurent-du-Var
| |
Lando | Francio |
---|---|
Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura |
Departementoj | Alpes-de-Haute-Provence kaj Alpes-Maritimes |
Alfluantoj | |
- maldekstraj alfluantoj | Cians, Tinée, Vésubie, Roudoule |
- dekstraj alfluantoj | Coulomp, Estéron |
Urbo | Nice |
Fontrivero | Estenc |
- situo | Entraunes |
- alteco | 1 790 m |
- koordinatoj | 44° 14′ 18″ N 6° 45′ 06″ O / 44.23833 °N, 6.75167 °O (mapo) |
Enfluejo | Mediteraneo |
- situo | Inter Nice kaj Saint-Laurent-du-Var |
- alteco | 0 m |
- koordinatoj | 43° 39′ 17″ N 7° 11′ 58″ O / 43.65472 °N, 7.19944 °O (mapo) |
Longo | 114 km (71 mi) |
Trafluo | Nice |
- mezproksima | 49,4 m³/s |
Vikimedia Komunejo: Var River | |
Var estas marborda rivero en la orienta sudo de Francio enfluanta en Mediteraneo post fluado en la departementoj Alpes-de-Haute-Provence kaj Alpes-Maritimes, en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Tiu rivero, kies nomo iris al la apuda departemento, fakte ne fluas sur la departementa teritorio. Ĝis en 1800, proksimume, neniu ponto transpasis ĝin, ĝi estis la limo inter Francio kaj la regno de Sardio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia fonto ŝprucas en Estenc, domaro de la komunumo Entraunes[1]. Ĝia fonto situas je alteco de 1 790 metroj[2], sude de la montpasejo Cayolle (2 326 m) en la departemento Alpes-Maritimes. Ĝia fluado laŭ 114 kilometroj[3] finiĝas en Mediteraneo inter Nice kaj Saint-Laurent-du-Var[4].
Okaze de la kreo de la francaj departementoj en 1790, la dekstra bordo estis la orienta limo de la samnoma departemento kaj ĝia maldekstra bordo la limo kun la Regno de Sardio. Tiu landlima rolo malaperis inter 1793 kaj 1814 per la aneksado de la Graflando de Nico, kiu fariĝis tiam la departemento Alpes-Maritimes.
Sur la Triumfa Arko de Parizo aperas la mencio Le Var (batalo de Var) kaj "armeo de Var" memore al batalo de la francaj revoluciaj militoj kaj al la armeo de la Franca Revolucio.
Flankriveroj
[redakti | redakti fonton]La rivero Var ricevas fluojn de kvin ĉefaj flankriveroj :
- maldekstra bordo :
- Cians (25 km) en la nomloko Pont-du-Cians, malsupre de Puget-Théniers,
- Tinée (75 km) en la kanjono Mescla,
- Vésubie (48 km) je la nivelo de Plan-du-Var ;
- dekstra bordo :
- Coulomp (20 km) je la ponto de Gueydan, supre de Entrevaux,
- Estéron (66,7 km) je la nivelo de Saint-Martin-du-Var.
Ĝi ricevas multajn duarangajn riverojn : Tuébi (en Guillaumes), Chalvagne (en Entrevaux), Roudoule (en Puget-Théniers).
Hidrologio
[redakti | redakti fonton]Var estas abunda rivereto, kiel ĉiuj riveroj el alpaj regionoj. Ĝia flukvanto estis mezurata dum 34 jaroj (1974-2007), en Nice, ĉe la ponto Napoleono la 3-a tute proksime al ĝia enfluejo en la maron[5]. La akvokolekta areo de la rivero estas 2 820 km2.
La meza flukvanto de la rivero en Nice estas 49,4 m3⋅/s.
Minimuma rivernivelo
[redakti | redakti fonton]La minimuma rivernivelo povas malaltiĝi ĝis 8,9 m3⋅/s, kaze de seka kvinjara periodo.
Superbordiĝoj
[redakti | redakti fonton]La Superbordiĝoj povas estis tre fortaj. Por ekzemplo, ĉiun duan jaron okazas superbordiĝo kun flurapido de 810 kubaj metroj/s, kaj ĉiun vinan jaron, superbordiĝo de 1 400 m3⋅/s okazas laŭ statistikoj.
Eblas kompari kun la flurapidoj de Sejno en Alfortville[6], antaŭ la alfluo de rivero Marne : 1 000 m3⋅/s (kontraŭ 1 400 m3⋅/s por Var). Tiel la superbordiĝoj de Var estas multe superaj al tiuj de Sejno ĉe la eniro en Parizo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Entraunes la komunumo kie Var fontas
- Listo de riveroj en Francio
- Itala geografia regiono
- Tinée
- Listo de riveroj en Alpes-Maritimes
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La vilaĝoj de la Graflando de Nice, La malsupra valo de Var
- RDBRMC - Servilo de realtempaj hidrometriaj datumoj de la akvokolekta areo Rodano-Mediteraneo
- Teritorio por edukado al daŭriva evoluigo Arkivigite je 2018-12-23 per la retarkivo Wayback Machine : http://www.valleeduvar.fr Arkivigite je 2018-12-23 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto de Var per Géoportail.
- ↑ Géoportail - IGN. Géoportail. Arkivita el la originalo je 2010-12-15. Alirita la 7-an de junio 2012 .
- ↑ Le Var en sandre.eaufrance.fr france
- ↑ Enfluejo de Var per Géoportail.
- ↑ 5,0 5,1 Datumbanko Hydro - MEDDE. Sintezo de la datumbanko Hydro - Rivero Var en Nice (Ponto Napoleono la 3-a) (Y6442010). Alirita la 10-an de aprilo 2014 .
- ↑ Datumbanko Hydro - MEDDE. Sintezo de la datumbanko Hydro - (H4340020).
|