Mayenne (rivero)
Aspekto
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mayenne (apartigilo). |
Mayenne | |
---|---|
La Mayenne apud Entrammes
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 202,6 km |
Akvokolekta areo | 5 820 km² |
Averaĝa trafluo | 128 m³/s |
Fluo | |
Fonto | Piedo de ‘’Mont des Avaloirs’’ |
- Alteco super marnivelo | 344 m |
- Koordinatoj | 48° 27′ 23″ N, 0° 7′ 55″ U (mapo)48.456388888889-0.13194444444446 |
Enfluejo | Majno |
- Alteco | ĉ. 17 m |
- Koordinatoj | 47° 49′ 27″ N, 0° 54′ 28″ U (mapo)47.824166666667-0.90777777777777 |
Altecodiferenco | ĉ. 327 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Sarthe, Oudon |
Rivero en Eŭropo | |
La Mayenne estas rivero en la okcidento de Francio situanta en la du regionoj de la Luarlandoj - ĉefe - kaj Normandio, en la tri departementoj de Maine-et-Loire, Mayenne, Orne . Ĝi estas alfluanto de la Majno, do subalfluanto de la Luaro, aŭ rekta alfluanto de la Luaro se oni konsideras, ke Majno kaj Mayenne estas unu, kiel reflektas la proksimeco de ilia nomo, kaj la fakto ke la vorto Majno uzatas ne nur laŭflue sed ankaŭ kontraŭflue de ĝia kunfluo kun la Sarthe.
Departementoj kaj ĉefaj urboj trapasataj
[redakti | redakti fonton]- Orne: Juvigny Val d'Andaine.
- Mayenne: Mayenne, Laval, Château-Gontier.
- Maine-et-Loire: Chenillé-Changé, Chambellay, Montreuil-sur-Maine, Le Lion-d'Angers, Grez-Neuville, Montreuil-Juigné, Cantenay-Épinard kaj Angers, kie ĝi kunliĝas kun la Sarthe.
Navigado
[redakti | redakti fonton]La Mayenne estas navigebla. Nombriĝas 45 kluzoj inter la urbo Mayenne kaj la kunfluejo de la rivero kun la Sarthe norde de Angers.
|