Saltu al enhavo

Aida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aida
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 1872
Ĝenro opero
Loko de rakonto MemfisoTebo
vdr

Aida estas opero de Giuseppe Verdi, kun kvar aktoj, el libreto de Camille de Locle, laŭ rakonto de Auguste Mariette, unue prezentiĝis la 24-a de decembro 1871 en Kairo.

Origine ĝi devis prezentiĝi okaze de la inaŭguro de la Sueza Kanalo la 16-an de novembro 1869, sed ĉar Verdi ricevis la libreton malfrue, la kanalon malfermis lia Rigoletto.

Duaakta sceno de triumfo en Aida

La unua akto: Radameso, kapitano de la egiptaj gvardianoj, estas amato de Amnerisa, la filino de la Faraono, sed li amas la sklavinon Aida, filinon de la etiopia reĝo.
Radameso estas nomata ĝeneralo por konduki la militon kontraŭ la etiopianoj; Aida ŝiriĝas inter amo por Radameso kaj fideleco al sia popolo kaj patro.

La dua akto: Radameso venkinta, devos edziĝi kun Amnerisa.
Amonasro, la patro de Aida, estas unu el la kaptitoj, kaj li revidas sian filinon.

La tria akto: Amonasro postulis al Aida, ke ŝi eksciu militsekreton de Radameso, kiu estas arestita kiel perfidulo, kondamnita al morto kaj enmurota en templo.

La kvara akto: Amnerisa proponas al Radameso savi lian vivon, se li rezignas la amon de Aida. Li rifuzas.
Aida kuniras al Radameso, kaj ili mortiĝas kune.

Malgraŭ la kelkaj grandegaj scenaĵoj, kiel la fama parado kun trumpetoj, tiu opero, kies muzika partituro estas tre rafinita, rompas kun la romantika opera tradicio, kaj limigas la parton de la grandaj arioj.

Aida estas la plej populara kaj la plej prezentata el la operoj de Verdi.

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]