Søren Kierkegaard esperantigite Soren Kerkegor; (naskiĝis la 5-an de majo 1813 en Kopenhago – mortis la 11-an de novembro 1855 samloke) estis dana filozofo kaj teologo de la 19-a jarcento, elstarulo de neraciismo, kies sintenoj alprofundiĝas en la morala egoismo kaj la kristanaj penso kaj fido.
« Kiu povas mallevi la okulojn kiel virino? Kaj kiu scias uzi ilin kiel ŝi? »
« Se amindumado estas vere la plej bela periodo, kial homoj edziĝas? »
« Vivi en memoro estas la plej perfekta vivmaniero, kiun vi povas imagi. »
«Dio kreas el nenio. Mirinde vi diras. Jes, certe, sed Li faras tion, kio estas ankoraŭ pli mirinda: Li faras sanktulojn el pekuloj. »
« La opinio de Aristotelo, ke filozofio komenciĝas per miro, ne kiel nuntempe per dubo, estas pozitiva foriro por filozofio. Efektive, la mondo sendube ekscios, ke ne komenciĝas per la negativo kaj la kialo de sukceso ĝis nun estas, ke filozofoj neniam tute kapitulacis al la negativo kaj tiel neniam fervore faris tion, kion ili diris. Ili simple flirtas kun dubo. »
«Stari sur unu kruro kaj pruvi la ekziston de Dio estas tre alia afero ol surgenuiĝi kaj danki Lin. »
« La tirano mortas kaj lia regado finiĝas; la martiro mortas kaj lia regado komenciĝas. »
« La mondo estas rejunigita sed kiel Heine tiel prudente rimarkis, ĝi estis rejunigita de romantismo ĝis tia grado, ke ĝi denove fariĝis bebo. »
« Kiam oni iam plene eniris la regnon de amo, la mondo -kiom ajn malperfekta ĝi estu- fariĝas riĉa kaj bela, ĝi konsistas nur el ŝancoj por amo. »
— Søren Kierkegaard
« Kiam oni iam plene eniris la regnon de amo, la mondo - kiom ajn malperfekta - fariĝas riĉa kaj bela, ĝi konsistas nur el ŝancoj por amo. »
— Søren Kierkegaard, La Verkoj de Amo (The Works of Love)
«Mi vidas ĉion perfekte; estas du eblaj situacioj - oni povas aŭ fari ĉi tion aŭ tion. Mia honesta opinio kaj mia amika konsilo estas jenaj: faru aŭ ne faru - vi bedaŭros ambaŭ.»