Jean-Paul SARTRE (en Esperanto Ĵano-Paŭlo SARTRO; naskiĝis la 21-an de junio 1905 en Parizo - mortis la 15-an de aprilo 1980 samloke) estis filozofo kaj franca verkisto.
« Anstatataŭ, ke antaŭ esti amataj, ni mltrankviliĝis pri tiu nepravigebla, nepraviginda ĝibo tia, kia estis nia esteco, anstataŭ ol senti nin kiel troaĵojn, ni nun sentas, ke tiu estado nia estas kunprenita, kaj volata, kune kun ĝiaj plej malgrandaj detaloj, de absoluta libereco, kiun ĝi samtempe kaŭzas, kaj kiun ni propramense volas per nia propra liberpovo. Tio estas la fundamento de la amĝojo, kiam ĝi ekzistas : nin senti ekzisti prave. »
« Neniam kredu, ke antisemitoj estas tute nekonsciaj pri la absurdeco de siaj respondoj. Ili scias, ke iliaj respondoj estas frivolaj, rifuteblaj. Sed ili amuzas sin, ĉar nur ilia kontraŭulo estas devigita uzi vortojn response, ĉar li kredas je vortoj. La antisemitoj rajtas ludi. Ili eĉ ŝatas ludi diskurse, ĉar donante ridindajn kialojn, ili malkredindigas la seriozecon de siaj kunparolantoj. Ili ĝojas agi malbonvole, ĉar ili celas ne persvadi per bona argumento sed timigi kaj maltrankviligi. Se tro premitaj, ili abrupte silentiĝos, superule indikante per iu esprimo, ke la tempo disputi pasiĝis. »
— Réflexions sur la question juive
« Antisemitismo enkanaligas evoluajn impulsojn en la detruon de iuj homoj anstataŭ de institucioj. Antisemita bandaĉo konsideros sian laboron sufiĉa, kiam ĝi masakris iom da judoj kaj bruligis kelkajn sinagogojn. Tiel ĝi reprezentas savklapon por la posedanta klaso, kiu kuraĝigas ĝin kaj tiel anstataŭigas malutilan malamon de sia reĝimo per utila malamo de unuopa popolo. »
— Jean-Paul Sartre, Réflexions sur la question juive
« Si le Juif n'existait pas, l'antisémite l'inventerait. »
— Réflexions sur la question juive
« …homaj rilatoj inter samseksemuloj eblas ne malpli ol inter viro kaj virino. Samseksemuloj povas ami, fordoni, altigi la aliajn kaj sin mem. Kompreneble en situacio kiam Francio estis disbatita kaj strangolita estis pli bone kuŝiĝi je lito kun amiko ol veturi al Nazia Germanio. »
— Jean-Paul Sartre, Saint Gent: Actor and Martyr
«Maliculo ĉiam estas Aliulo… Do nome dum la milito Bonulo havas la plej klaran konscion… Bedaŭrine ĉiam militi ne eblas. De tempo al tempo necesas paco. Por paca tempo la socio en sia saĝeco difinis profesiajn maliculojn. Tiuj ĉi malicaj homoj same necesas al la bonaj kiel ĉiesulinoj necesas al virtulinoj. Pro tio ili estas skrupule elektataj. Ili devas havi aĉan devenon kaj ne havi esperon je pliboniĝo. »