Paco estas stato de regno, nacio aŭ alia homgrupo, kiu ne estas militanta kontraŭ alia, aŭ tiu de anaro (nacio, gento, familio, societo ks), inter kies anoj ekzistas nenia malakordo aŭ malkonsento, aŭ tiu de psiko, kiu ne estas maltrankviligata de zorgoj, timoj ks.
« La homaj militemaj instinktoj estas neelradikeblaj, do stato de la perfekta paco neimageblas. Eĉ pli, la paco estas terura, ĉar ĝi naskas la militon. La vera demokratio estas la supera psikologia institucio, kiu akceptas la homan naturon kia ĝi estas, kaj lasas neceson de konflikto ene de la naciaj ŝtatlimoj. »
« Bedaŭrinde mi preskaŭ finkonkludis, ke la plej granda stumbligilo de la negro en lia marŝo al libereco ne estas la blanka civitana konsiliano aŭ la Kukluksklan-ano sed la blanka moderulo, kiu pli dediĉas sin al "ordo" ol justeco; kiu preferas negativan pacon, kiu estas la foresto de konflikto, ol pozitivan pacon, kiu estas la ĉeesto de justeco; kiu konstante diradas: "Mi konsentas kun via celo sed ne povas konsenti kun viaj metodoj de rekta agado"; kiu paternalisme kredas, ke li rajtas decidi la horplanon de la libereco de alia viro; kiu vivas laŭ mita koncepto de tempo kaj kiu konstante konsilas al la negro ke li atendu "pli konvenan sezonon." Malprofunda kompreno fare de homoj bonvolaj estas pli frustra ol absoluta miskompreno fare de homoj malbonvolaj. Nefervora akcepto estas multe pli konfuza ol evidenta malakcepto. »
« I have almost reached the regrettable conclusion that the Negro’s great stumbling block in his stride toward freedom is not the White Citizen’s Council-er or the Ku Klux Klanner, but the white moderate, who is more devoted to “order” than to justice; who prefers a negative peace which is the absence of tension to a positive peace which is the presence of justice; who constantly says: “I agree with you in the goal you seek, but I cannot agree with your methods of direct action”; who paternalistically believes he can set the timetable for another man’s freedom; who lives by a mythical concept of time and who constantly advises the Negro to wait for a “more convenient season.” Shallow understanding from people of good will is more frustrating than absolute misunderstanding from people of ill will. Lukewarm acceptance is much more bewildering than outright rejection. »
« Kiam al la Eternulo plaĉas la vojoj de homo, Li eĉ liajn malamikojn pacigas kun li. »
« בִּרְצ֣וֹת ה' דַּרְכֵי־אִ֑ישׁ גַּם־א֜וֹיְבָ֗יו יַשְׁלִ֥ם אִתּֽוֹ »
— La sentencoj de Salomono, 16:7
« Se ni estas seriozaj pri paco, tiam ni devas labori por ĝi tiel arde, serioze, senĉese, zorgeme kaj kuraĝe kiel ni iam prepariĝis por milito. »
« (angle) If we are serious about peace, then we must work for it as ardently, seriously, continuously, carefully, and bravely as we have ever prepared for war. »
«Unueco kaj kunlaboro en milito evidente multigas la potencon de la individuo miloble. Ĉu estas la ombro de kialo, ke ili ne devas produkti egalajn efikojn en paco; kial la principo de kunlaboro ne devas doni al homoj la samajn superajn potencojn kaj avantaĝojn (kaj multe pli grandajn) en la kreado, konservado, distribuado kaj ĝuado de riĉeco?»
« (angle) Union and co-operation in war obviously increase the power of the individual a thousand fold. Is there the shadow of a reason why they should not produce equal effects in peace; why the principle of co-operation should not give to men the same superior powers, and advantages, (and much greater) in the creation, preservation, distribution and enjoyment of wealth? »
«Ne estos paco inter la nacioj sen paco inter la religioj. Ne estos paco inter la religioj sen dialogo inter la religioj. Ne estos dialogo inter la religioj sen tutmondaj etikaj normoj. Sekve ne estos postvivado de tiu ĉi terglobo sen tutmonda etiko.»
«Ĉu la vivo estas tiel kara aŭ paco tiel dolĉa, ke ili povas esti aĉetitaj je la prezo de ĉenoj kaj sklaveco? Malpermesu tion, Ĉiopova Dio! Mi ne scias, kian kurson povas sekvi aliaj; sed al mi, donu liberecon aŭ donu morton!»
« (angle) Is life so dear or peace so sweet as to be purchased at the price of chains and slavery? Forbid it, Almighty God! I know not what course others may take; but as for me, give me liberty or give me death! »
« Mi tutkore kredas, ke nia unua prioritato devas esti mondpaco, kaj ke uzado de forto estas ĉiam kaj nur lasta rimedo, kiam ĉio alia malsukcesis kaj tiam nur rilate al nia nacia sekureco. »
« (angle) I believe with all my heart that our first priority must be world peace, and that use of force is always and only a last resort, when everything else has failed, and then only with regard to our national security. »
« Se devas esti problemo, estu en mia tempo, por ke mia filo havu pacon; kaj ĉi tiu sola pripensado, bone aplikata, sufiĉas por veki ĉiun homon al devo. »
« (angle) "If there must be trouble, let it be in my day, that my child may have peace;" and this single reflection, well applied, is sufficient to awaken every man to duty. »
« Paco ne nur estas la foresto de milito; dum ekzistu malriĉeco, rasismo, diskriminacio kaj ekskludado, estos malfacile atingi pacan mondon. »
« (hispane) La paz no es solamente la ausencia de la guerra; mientras haya pobreza, racismo, discriminación y exclusión difícilmente podremos alcanzar un mundo de paz. »
« Viroj, de jaroj parolas pri milito kaj paco. Sed nun ili ne plu povas paroli pri tio. Ĝi ne plu estas elekto inter perforto kaj malperforto en ĉi tiu mondo; ĝi estas elekto inter neperforto aŭ neekzisto. »
« (angle) Men, for years now, have been talking about war and peace. But now, no longer can they just talk about it. It is no longer a choice between violence and nonviolence in this world; it's nonviolence or nonexistence. »
«Okcidento transformiĝis je matura socio kaj ĝi eniras la epokon, kiun estontaj generacioj, laŭe al ripetanta skemo de evoluo de civilizacioj, estos rememorantaj kiel “oran epokon”, kiel periodon de paco… »
« En la naskiĝanta epoko, kontraŭstaro de civilizacioj prezentas la plej grandan minacon al paco en la tuta mondo kaj la internacia ordo, bazita sur civilizacioj, estas la plej fidinda rimedo preventi la mondmiliton. »
« Estante fortege influata de filozofoj de la epoko de Klerismo, Aleksandro la 1-a imagis sin moralakonscienco de Eŭropo kaj troviĝis en la lasta etapo de arda entuziasmiĝo pri liberalaj institucioj. Estante en tia humorstato, li proponis al William Pitt nebulan skemon kiel atingi universalan pacon, konsistantan en alvoko al ĉiuj landoj rekonsideri siajn konstituciojn por likvidi feŭdismon kaj enkonduki konstitucian regadon. Post tio la reformitaj ŝtatoj rezignos je aplikado de la forto kaj estos transdonantaj disputojn kun la aliaj ŝtatoj al konsiderado de arbitracio. Tiel la rusa reganto iĝis neatendita antaŭulo de la Wilson-ideo pri tio, ke la liberalaj institucioj estas premiso por paco, kvankam li neniam efektivigis tiom tiujn principojn en praktiko kun sia propra popolo. Post kelkaj jaroj li entute ŝoviĝis al la kontraŭa, konservativisma ekstremo de la politika spektro. »
« Post la Viena kongresoEŭropo travivis la plej longdaŭran periodon de paco dum sia tuta historio. Dum 40 jaroj okazis eĉ ne unu milito kun partopreno de la ĉefaj potencoj kaj post la Krimea milito en 1854, la mondmilitoj ne okazis dum pliaj 60 jaroj. »
« Puna paco ostaĝigas la tutan internacian ordon, ĉar ĝi postulas de la venkintoj, elĉerpitaj per militaj malfacilaĵoj, deteni landon, kiu sopiregas subfosi la reguligadon. Ĉiu lando, konsideranta sin ofendita, estas certa ke ĝi povos preskaŭ aŭtomate kalkuli pri subteno de malkontenta venkita flanko. Tio iĝos malbeno de la Versajla traktato. »
« Principo de kunekzistado estos jen kaj jen proponata de Sovetunio dum sekvaj 60 jaroj, ĉe tio reago de la kontraŭa flanko restos konstanta: demokratiaj landoj ĉiufoje bonvenigos proklamon de principo de paca kunekzistado fare de Sovetunio kiel signon de transiro al konstanta paca politiko. Tamen komunistoj siavice ĉiam pravigis periodojn de paca kunekzistado per tio, ke proporcio de la fortoj nuntempe malfavoras al konfrontiĝo. De tio sekvis kompreneble konkludo, ke se tiu proporcio de la fortoj ŝanĝiĝos, do ŝanĝiĝos ankaŭ fideleco de bolŝevistoj al la principo de paca kunekzistado… Piko de tia politiko estis certe la pakto inter Hitlero kaj Stalino en 1939. »
« La Lokarno, kiu estis laŭdata en 1925 kiel transiranta sojlon al eterna paco, efektive signifis komencon de la fino de la internacia ordo starigita de la Versajlo. »
« Rilate la okcidentajndemokratiojn, ili malsukcesis kompreni kia ideologiaabismo apartigas ilin de la germana diktatoro. Ili kredis je paco kiel la fina celo kaj aplikis ĉiujn rimedojn por eviti militon. Hitlero aliflanke timis pacon kaj deziregis militon. “La homaro fortiĝis en eterna lukto, – skribis li en “Mein Kampf” – kaj ĝi nur pereos de eterna paco”. »
« Venkintoj en la Napoleonaj militoj faris altaniman pacon, sed ili ankaŭ aranĝis la Kvaropan aliancon por ke restu neniuj duboj rilate ilian decidon defendi tiun ĉi pacon. Venkintoj en la Unua mondmilito faris punan pacon kaj post krei propramane maksimumon de stimuloj por ĝia reviziado, ili partoprenis malmuntadon de sia propra reguliga sistemo. »
« Kreante planon de operacoj neniam decas forgesi la ĉefan taskon de la milito — laŭeble plej rapidan atingon de profita paco; sekve ĉio devas esti direktita al tio ke per decidaj atakoj laŭeble plej rapide devigi la malamikon al paco. »
↑Emblemo de la Kampanjo por Nuklea Malarmado, kaj poste la "Paca simbolo" en marŝo de la Rekta Agada Komitato Kontraŭ Nuklea Milito (Direct Action Committee Against Nuclear War), la 4an de aprilo 1958.