Takikardio
Aspekto
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10) | ||
---|---|---|
R00.0 | takikardio kiel priskribita simptomo | |
I47.1 | supraventrikla takikardio | |
I47.2 | ventrikla takikardio | |
Takikardio[1][2] (antikve-greke ταχυκαρδία, latinliterigite taĥikardía) en la terminaro de kardiologio estas persiste akcelita pulso de pli ol 100 taktoj po minuto en plenkreskulo. Ekde pulso de 150 batoj/min temas pri severa takikardio.[3] La kaŭzoj povas esti diversaj. La malo de takikardio - korfrekvenco sub 60 batoj po minuto - nomiĝas bradikardio.[4]
Ĝenerale, takikardioj povas esti dividitaj en supraventriklaj[5] kaj ventriklaj[6] takikardioj.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikoleto takikardio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la presita unua eldono de 1970, paĝo 1081 - la teorie imaĝebla alternativo taĥikardio ne estas kutima en Esperanto
- ↑ Medicina Esperanta Terminaro de Josef Hradil - en formato PDF, paĝo 198
- ↑ Th. Ziegenfuß: Notfallmedizin (germane: "Emerĝenca medicino), eldonejo Springer, 4-a eldono, Hajdelbergo 2007.
- ↑ artikoleto bradikardio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la presita unua eldono de 1970, paĝo 121
- ↑ pri supraventrikla takikardio en vikidatumoj
- ↑ pri ventrikla takikardio en vikidatumoj