Saltu al enhavo

Muzoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atena kun la muzoj, de Frans Floris (ĉ. 1560).
Apolo kaj la Muzoj, de van Heemskerck.

En la helena mitologio la Muzoj (greke Μουσαι, Mousai) estas la grekaj diinoj de lernado, belartoj, kulturo, kaj inspiro. Ili estas la filinoj de Zeŭso kaj Mnemozino, kaj naskiĝis en Pieria, baze de la Monto Olimpo.

Laŭ Francisko Azorín Muzo estas Mita estaĵo naskita el Jupitro k. Mnemosina, simbolanta arton; ikonografie reprezentita per ĉarma junulino kun la atributo de iu arto. Oni kalkulis 3, poste 9 muzojn, loĝantajn en la Parnaso k. la Melikono.[1] Li indikas etimologion el la greka mousa (muzo) kaj de tie la latina musa. Kaj li aldonas liston pli malpli koincida kun la sube detaligita.[2]

Dum jarcentoj la Muzoj estis adorataj kaj kultataj pro sia patroneco de la muziko, la belartoj, la dramarto, kaj la poezio. Tradicie, tiuj lokoj dediĉitaj al la gloro de la Muzoj estas konataj kiel mouseion, de kie venas la vorto muzeo.

La Naŭ Muzoj

[redakti | redakti fonton]
  • Erato (Ἐρατώ) (= amantino) muzo de ampoezio (kun liuto aŭ liro enmane)
  • Eŭterpo (Εὐτέρπη) (= delektantino) de muziko kaj liriko (kun fluto)
  • Kaliopo (Καλλιόπη) (= belvoĉulino) de epika poezio (kun skribtabulo aŭ trumpeto)
  • Klio (Κλειώ) (= glorigantino) de historio (kun skribrulaĵo)
  • Melpomeno (Μελπομένη) (= kantantino) de tragedio (kun tragika masko)
  • Polimnio (Πολυμνία) (= multhimnulino) religia poezio, mimiko, odo (kun vualo aŭ citaro)
  • Talio (Θάλεια) (= vivĝojulino) de komedio (kun komedia masko)
  • Terpsiĥoro (Τερψιχόρα) (= dancemulino) de danco (kun liuto)
  • Uranio (Οὐρανία) (= ĉielulino) de astronomio (kun globuso aŭ cirkulilo)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 147.
  2. Azorín, samloke.