22-a de oktobro
Aspekto
(Alidirektita el 22-a de Oktobro)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 22-a de oktobro estas la 295-a tago de la jaro (la 296-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 70 tagoj restas.
Je la 22-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 451: Ekumenismo: Kalcedona difino, koncerne la dian kaj homan naturon de Jesuo, estis adoptita de la Koncilio de Kalcedono
- 794: Heiankyo (nuna Kioto) iĝis ĉefurbo de Japanio
- 1303: Benedikto la 11-a iĝis papo
- 1383: Senida morto de la reĝo de Portugalio Fernando la 1-a komencis dujaran periodon de anarkio
- 1544: Respubliko de Ambaŭ Nacioj: pola reĝo Sigismondo la 2-a solene eniris al Vilno, ĉefurbon de Grandprinclando Litovio, konfirmante ties apartigon
- 1575: Meksiko: urbo Aguascalientes fondiĝis
- 1607: Gustavo la 2-a Adolfo kroniĝis en Upsalo kiel reĝo de Svedio
- 1633: Pollando: kadre de la 3-a pola-turka milito armeo de krona hetmano Stanisław Koniecpolski haltigis sturmon de turkoj al Kamieniec Podolski
- 1656: Sveda diluvo: venko de svedaj-brandenburgaj trupoj en batalo de Filipów (distrikto Suvalkio)
- 1702: Granda Nordia Milito: moskva armeo konkeris svedan fortreson, renomitan poste de Petro la Granda kiel Ŝlisselburg
- 1707: Kvar ŝipoj de la brita reĝa mararmeo frakasiĝis nebule kontraŭ rokoj de la insuloj Scilly - ĉirkaŭ 1600 maristoj pereis
- 1721: Petro la Granda fariĝis imperiestro — li nomis la ŝtaton de caroj Rusia Imperio
- 1727: Georgo la 2-a kaj Karolino de Brandenburgo-Ansbaĥo kroniĝis kiel gereĝoj de la Reĝlando de Granda Britio en la Abatejo Westminster
- 1746: Usono: Universitato Princeton fondiĝis
- 1797: En pariza Parko Monceau aerbalonisto André-Jacques Garnerin elsaltis de balono kun paraŝuto - unua dokumentita salto
- 1815: Suda Atlantiko: Britio aneksis Ĉieliran insulon
- 1836: Sam Houston iĝis unua prezidento de Respubliko Teksaso
- 1844: Inter parto de protestantoj okazis t.n. granda disreviĝo, kiu rilatis al interpreto de la biblia libro de Danielo fare de William Miller, kiu antaŭdiris, ke Jesuo Kristo denove revenos ĝuste tiutempe
- 1873: Subskribo de la Ligo de tri imperiestroj - Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio), Aleksandro la 2-a (Rusio) kaj Vilhelmo la 1-a (Germana Regno) sindevigis al interkonsultoj kaze de malsamaj interesoj, al konservo de paco en Eŭropo kaj al serĉo de komuna solvo kaze de agreso de flankaj ŝtatoj (provo revivigi la Sanktan Aliancon el 1815)
- 1878: Institucio de la Patriota Kooperativo de Dalmatio de Dio por Subteni Vunditajn kaj Malsanajn Soldatojn fondita en Zadar - fondotago de Ruĝa Kruco en Kroatio
- 1883: Novjorko: malfermo de Metropola Operejo kun la premiero de Faŭsto laŭ Charles Gounod
- 1895: Parizo: en kapostacio Gare Montparnasse rapidtrajno elreliĝis post transiro de fivo de la relo frapante stacian muron, la lokomotivo falis al suba strato
- 1904: Rusa-japana milito: navigantaj en la regionon de konflikto rusaj ŝipoj erare pripafis fiŝistajn kutrojn de Britio sur la Norda Maro, supozante ilin atakantaj japanaj torpedoboatoj
- 1906: Bulgario: angulŝtono de la konstruaĵo de akvario en Varna estis metita
- 1909: Sur Klara Monto nokte de la 22-a/23-a de oktobro de la bildo de Virgulino de Ĉenstoĥovo oni ŝtelis du orajn kronojn donacitajn de papo Klemento la 11-a
- 1916: Unua Mondmilito: Batalo de Laski (apud Pionki) kaj Anielin (proksime al Kozienice) komenciĝis; ribelo de soldatoj, kozakoj kaj maristoj en Homel
- 1918: Inaŭguro de Ukraina Ŝtata Universitato en Kamjanec-Podilskij
- 1919: Dekreto de Józef Piłsudski permesis kreon de belorusaj militistaj unuoj kun ilia agnosko per la belorusa militista komisiono
- 1923: Hamburgo: eksplodo de laborista ribelo sub la gvido de la Komunista Partio de Germanio
- 1932: Hungara ĉefministro Gyula Gömbös alvokis labordonantojn dungi pli da laboristoj kaj redukti la nombron de senlaboruloj - la alvoko restas senefika
- 1938: Usona fizikisto Chester Carlson unuafoje faris fotokopion; post sia prezidanteca abdiko la 5-an de oktobro 1938, Edvard Beneš flugis al Londono, kie li poste formis ekzilregistaron
- 1939: Dua Mondmilito en Pollando: en Sępólno Krajeńskie pafmortiĝis 20, en Inowrocław 56 loĝantoj; en okupitaj teritorioj de orienta Pollando Sovetunio aranĝis falsigitajn balotojn en Okcidentaj Belorusa SSR kaj Ukraina SSR — sekvis enkorpigo de pli frue aneksitaj orientaj vojevodioj al Sovetunio
- 1940: belga ĉefministro Hubert Pierlot alvenis al Londono - komenco de la belga registaro en ekzilo; en Munkeno Hans Frank ricevis de Rudolf Hess specialan standardon por nova teritoria unuo de NSDAP ampleksanta la tutan teritorion de ĜG
- 1941: En la pola distrikto Węgrów 50 kamparanoj sendiĝis al ekstermejo Treblinka; Orienta Fronto: 13-a armeo de Brjanska Fronto okupis defend-linion Fateĵ-Lgov (Kurska provinco)
- 1942: Operaco Reinhardt en Pollando: likvidiĝis la geto en Zawichost kaj ties loĝantoj sendiĝis al ekstermejo Bełżec; plenumiĝis 24 verdiktoj pri mortpuno de provizora polica juĝejo en Katowice
- 1943: la okupa germana polico pafmortigis 100 kaj senkapigis 14 personojn en Pollando, bruligis vilaĝojn Łysaków kaj Janiki kun pereo de pluraj personoj, aliaj 34 mortis en Majdanek; la brita reĝa aerarmeo en serio da aeratakoj bombis la urbon Kaselo en Germanio
- 1944: Germanaj armeanoj pafmortigis 7 loĝantojn de Suwałki antaŭ sekvataga retiriĝo; Ruĝa Armeo masakris 26 germanajn vilaĝanojn en Nemmersdorf en Orienta Prusio; Itala Fronto: Dua Pola Korpuso de W. Anders konkeris Monte Grosso en Italio; Balkana Fronto: en Serbio Ruĝa Armeo kaj Jugoslavaj Partizanoj liberigis Zemun; soveta aerarmeo atakis havenojn en Ventspils kaj Liepāja
- 1945: La unua el tri atakoj de Ukraina Ribela Armeo al polaj vilaĝoj Kuźmina kaj Bircza (en distrikto Przemyski)
- 1946: en Zabrze estis arestita kolonelo Franciszek Niepokólczycki, de 1945 prezidanto de la Asocio Libero kaj Sendependo, dum la milito oficiro de la Asocio de Armita Batalado, kaj Anatemita Soldato Leon Taraszkiewicz
- 1946: NKVD arestis germanajn spertulojn pri raketa programo V-2, kiujn oni poste veturigis al Sovetunio
- 1947: Unua Kaŝmira Milito inter Barato kaj Pakistano eksplodis
- 1953: Laoso proklamis sendependecon (de Francio)
- 1957: François Duvalier iĝis prezidento de Haitio
- 1957: Vjetnama milito: unuaj usonaj viktimoj en Vjetnamio
- 1962: Kariba krizo: prezidento de Usono John F. Kennedy enkondukis maran blokadon de Kubo
- 1964: Kanada parlamenta komitato elektis projekton de la Flago de Kanado
- 1964: Jean-Paul Sartre sciigis, ke li ne akceptos la Nobel-premion pri literaturo atribuitan al li
- 1968: Kosmoesploro: finiĝis unua usona skipa misio de Apollo 7
- 1971: Nederlando: Socialista Partio fondiĝis
- 1975: Armena terorisma organizaĵo ASALA faris sian unuan sukcesan atencon mortigante en Vieno ambasadoron de Turkio
- 1978: Vatikanurbo: inaŭguro de la pontifikeco de papo Johano Paŭlo la 2-a
- 1986: Pollando: Mariapreĝejo iĝis la dua katedralo en episkopujo de Gdańsk
- 1988: Litovio: en Vilno komenciĝis fonda kongreso de Sąjūdis
- 1989: Libana interna milito finiĝis per interkonsento en Taif (Sauda Arabio)
- 1991: Ŝtata Sekureca Komitato de Sovetunio per dekreto malfondis KGB, kaj Miĥail Gorbaĉov kun la sovetia gvidantaro kondamnis la sovetian militan intervenon de 1956 en Hungario
- 1993: Partio de Komunistoj de la Respubliko Moldavio estis fondita
- 1998: Uragano Mitch formiĝis mortigante dekkelkmil homojn en Centrameriko
- 1999: Premiero de la pola filmo Pan Tadeusz, reĝisorita de Andrzej Wajda
- 2000: Ebur-Bordo: Laurent Gbagbo gajnis prezidentan balotadon
- 2000: Tunizio rompis diplomatiajn rilatojn kun Israelo en protesto kontraŭ perforto rilate al palestinanoj
- 2001: Lanĉo de videoludo Grand Theft Auto III; armeo de Niĝerio masakris ĉirkaŭ 200 civilulojn en Ŝtato Benué, venĝe pro pli frua forkapto kaj murdo de 19 soldatoj
- 2002: Ministraro dua de Gerhard Schröder ekoficis en Germanio
- 2005: Uragano Wilma atakis orientan bordon de Meksiko
- 2006: Civitanoj de Panamo en referendumo voĉdonis por plikonstruo de Panama kanalo
- 2009: Mikrosofto aperigis operaciumon Windows 7
- 2009: Rusia asocio Memorial ricevis la Saĥarov-Premion
- 2010: Retejo WikiLeaks publikigis pli ol 390 000 "sekretajn" dokumentojn pri la Iraka milito
- 2011: Politika partio Pozitiva Slovenio fondiĝis
- 2014: Internacia Olimpika Komitato akceptis Kosovon al portempa membreco
- 2014: en Słubice, ĉe la pola-germana ŝtatlimo, oni inaŭguris la tutmonde unuan Monumenton de Vikipedio
- 2017: En Slovenio okazis unua etapo de prezidenta voĉdono – al la dua etapo trairis Borut Pahor kaj Marjan Šarec
- 2020: Pollando: Unua Internacia Festivalo de Filmoj pri Totalismoj komenciĝis en Varsovio, inaŭgurita de estona filmo pri senrestrikta soveta okupacio en la 1950-aj jaroj
- 2020: Eŭropa Parlamento: Saĥarov-Premio atribuita por demokratia belorusa opozicio, precipe la virinoj
- 2022: 241-a tago de la invado de Rusio en Ukrainion: en Ĥersono rusaj okupantoj forkaptis 46 infanojn malpliaĝajn ol 5 jaroj el infandomo al okupata Simferopolo; ukraina armeo matene paffaligis 18 el 33 rusaj krozmisiloj (5 direkte al Kievo); aviadila alarmo en la tuta Ukrainio: en Lucko per 3 raketoj estis komplete detruita elektriza sistemo, pro amasa pripafado 1,5 mln da ukrainoj sen kurento; kune kun Socialisma Partio de Ukrainio estis eksterleĝigitaj 12 porrusaj partioj; Sumia provinco 143 fojoj estis pripafata dum la tuta tago. Mondreago: Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj: laŭ UN ĉ. 14 mln da civiluloj estis devigitaj forlasi siajn domojn, inkluzive de interne setligitaj, kaj preskaŭ 7,7 mln fuĝis eksterlanden; laŭ Unicef de la invadkomenco ĉ. 5 700 000 de lernantaj infanoj estis tuŝitaj de la milito, inkluzive de 3 600 000 pro fermo de edukejoj; germanaj 4 radaraj stacioj estis transdonitaj al Ukrainio por defendo kontraŭ aviadaj atakoj protekte de civila loĝantaro
- 2022: Giorgia Meloni iĝis la unua ĉefministrino de Italio
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1071: Vilhelmo la 9-a, duko de Akvitanio, poeto (m. 1126)
- 1659: Georg Ernst Stahl, germana kemiisto, kuracisto kaj alkemiisto (m. 1734)
- 1689: Johano la 5-a, reĝo de Portugalio (m. 1750)
- 1705: Johann Philipp Fresenius, germana teologo (m. 1761)
- 1729: Johann Reinhold Forster, germana ornitologo (m. 1798)
- 1778: Javier de Burgos, hispana politikisto, ĵurnalisto, verkisto, dramaturgo kaj tradukisto (m. 1848)
- 1783: Constantine Samuel Rafinesque, usona vojaĝisto, verkisto, poligloto, tutfakulo (m. 1840)
- 1798: Jodocus Temme, germana juristo, ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1881)
- 1801: Carl Jakob Sundevall, sveda zoologo, entomologo kaj ornitologo, proponinto de fonetika alfabeto (m. 1875)
- 1811: Franz Liszt, hungara pianovirtuozo (m. 1886)
- 1814: Károly Obernyik, hungara verkisto (m. 1855)
- 1818: Charles Marie René Leconte de Lisle, franca poeto (m. 1894)
- 1844: Sarah Bernhardt, franca aktorino (m. 1923)
- 1844: Louis Riel, fondinto de kanada provinco Manitobo (m. 1885)
- 1852: Adam Müller-Guttenbrunn, germanlingva verkisto (m. 1923)
- 1858: Auguste Viktoria von Schleswig-Holstein-Sonderburg-Augustenburg, germana imperiestrino, reĝino de Prusio (m. 1921)
- 1870: Ivan Bunin, rusia Nobelpremiita verkisto (m. 1953)
- 1873: Gustaf John Ramstedt, finna lingvisto, diplomato, politikisto kaj esperantisto (m. 1950)
- 1880: Karl Meister, germana klasika filologo (m. 1963)
- 1881: Clinton Joseph Davisson, usona fizikisto Nobelpremiita (m. 1958)
- 1887: John Reed, usona ĵurnalisto, komunisto, raportisto de la Meksika revolucio kaj de la Oktobra Revolucio (m. 1920)
- 1891: Aage Gerhardt Drachmann, dana historiisto kaj bibliotekisto (m. 1980)
- 1900: Pál Wittmann, rumania hungara komponisto, dirigento (m. 1985)
- 1906: Klára Feleki, hungara aktorino, verkistino, tradukistino (m. 1969)
- 1913: György Botond Bolics, hungara inĝeniero kaj verkisto (m. 1975)
- 1913: Bảo Đại, lasta imperiestro de Vjetnamio (m. 1997)
- 1913: Hans-Peter Tschudi, svisa politikisto, federacia konsilanto (m. 2002)
- 1913: Robert Capa, hungara militfotisto kaj fotoĵurnalisto (m. 1954)
- 1919: Doris Lessing, angla verkistino Nobelpremiita (m. 2013)
- 1920: Timothy Leary, usona verkisto kaj psikologo, kontraŭkultura famulo (m. 1996)
- 1921: Georges Brassens, franca kantisto, komponisto kaj interpretisto de kanzonoj (m. 1981)
- 1921: Czesław Słania, pola gravuristo, projektisto de poŝtmarkoj kaj monbiletoj (m. 2005)
- 1925: Robert Rauschenberg, usona pentristo kaj grafika artisto (m. 2008)
- 1926: Gerhard Altenbourg, germana artisto, pentristo kaj verkisto (m. 1989)
- 1929: Lev Jaŝin, sovetunia golulo (m. 1990)
- 1935: Boris Olijnik, ukraina poeto, deputito de sovetia kaj ukraina parlamentoj, heroo de Ukrainio (m. 2017)
- 1939: Joaquim Chissano, prezidento de Mozambiko
- 1943: Catherine Deneuve, franca aktorino
- 1943: Urszula Dudziak, pola ĵaz-kantistino kaj komponistino
- 1949: Arsène Wenger, franca futbalisto kaj trejnisto
- 1952: Jeff Goldblum, usona aktoro
- 1957: Pär Sundberg, sveda infana aktoro (Tomi de Pipi Ŝtrumpolonga)
- 1969: Helmut Lotti, flandra kantisto, ambasadoro de UNICEF
- 1982: Szabolcs Tóth, rumania hungara humuristo
- 1984: Katalin Gáll, rumania hungara aktorino
- 1985: Hadise, turka-belga kantistino, poliglotino
- 1987: Donatas Montvydas, litova kantisto kaj kantaŭtoro
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 741: Karolo Martelo, franka majordomo, reganto de frankoj (n. 686)
- 1100: Břetislav la 2-a, ĉeĥa princo (n. ĉirkaŭ 1057)
- 1383: Fernando la 1-a, reĝo de Portugalio (n. 1345)
- 1455: Johannes Brassart, franc-flandra komponisto (n. ĉirkaŭ 1400)
- 1604: Domingo Bañez, hispana teologo, komentisto pri Tomaso de Akvino, spirita gvidanto de Sankta Tereza el Avilo (n. 1528)
- 1708: Hermann Witsius, nederlanda reformisto, klasikulo, hebreisto, profesoro pri teologio (n. 1636)
- 1744: Leopold Anton von Firmian, ekleziulo germana-aŭstra, princĉefepiskopo de Salcburgo (n. 1679)
- 1767: Luise Dorothea (Sachsen-Meiningen), germana dukino (n. 1710)
- 1815: Claude Jacques Lecourbe, franca generalo (n. 1759)
- 1818: Joachim Heinrich Campe, germana verkisto kaj pedagogo (n. 1746)
- 1833: Sigismund Friedrich Hermbstädt, germana apotekisto kaj kemiisto (n. 1760)
- 1849: Gottlob König, germana forsta pioniro (n. 1779)
- 1853: Juan Antonio Lavalleja, urugvaja revoluciulo, estro de la Tridek Tri Orientanoj, prezidento de Urugvajo (n. 1784)
- 1855: Sámuel Deáki Filep, hungara poeto, tradukisto, literaturhistoriisto (n. 1784)
- 1855: Károly Obernyik, hungara verkisto (n. 1814)
- 1859: Louis Spohr, germana komponisto, dirigento, pedagogo, organizanto de muzikfestivaloj kaj violonisto (n. 1784)
- 1882: János Arany, hungara poeto, lirikisto, epikisto (n. 1817)
- 1895: Daniel Owen, kimra verkisto (n. 1836)
- 1906: Paul Cézanne, franca pentristo (n. 1839)
- 1915: Wilhelm Windelband, germana filozofo (n. 1848)
- 1920: Áron Fülöp, hungara poeto (n. 1861)
- 1922: Viktor Wasylkievicz, hungara pastro kaj instruisto (n. 1873)
- 1935: Komitas Vardapet, armena pastro, komponisto, muzikologo, postviktimo de la armena genocido (n. 1869)
- 1938: György Bernády, hungara/rumania hungara politikisto kaj publicisto (n. 1864)
- 1939: Sybren de Boer, nederlanda pedagogo kaj aktivulo en la Ido-movado (n. 1869)
- 1944: Artúr K., Tompa, rumania hungara pastro kaj instruisto, murdita (n. 1872)
- 1954: Oswald de Andrade, brazila verkisto (n. 1890)
- 1960: Josef Blau, bohemia regionhistoriisto kaj instruisto (n. 1872)
- 1965: Paul Tillich, germana-usona teologo kaj filozofo (n. 1886)
- 1972: Mária Halmágyi, hungara ĵurnalistino, poetino (n. 1898)
- 1973: Pau Casals, kataluna violonĉelisto kaj orkestrestro (n. 1876)
- 1975: Arnold Toynbee, brita profesoro pri la antikva greka lingvo kaj greka historio, teoriisto de civilizoj (n. 1889)
- 1979: Nadia Boulanger, franca komponistino, pianistino, dirigentino, muzikteoriistino, orgenistino (n. 1887)
- 1979: Ödön Jakabos, rumania hungara vojaĝisto kaj verkisto (n. 1940)
- 1985: Viorica Ursuleac, aŭstra operkantistino (n. 1894)
- 1986: Albert Szent-Györgyi, hungara Nobelpremiita biokemiisto, malkovrinto de vitamino C kaj vitamino P, pioniro de bioelektroniko (n. 1893)
- 1987: Lino Ventura, itala aktoro (n. 1919)
- 1990: Louis Althusser, franca marksista filozofo (n. 1918)
- 1990: György Kovács, rumania hungara verkisto kaj redaktoro (n. 1911)
- 1995: Kingsley Amis, angla verkisto kaj poeto (n. 1922)
- 2002: Mihály Székely, rumania hungara instruisto, pentristo (n. 1912)
- 2006: Choe Gyuha, korea ĉefministro kaj prezidento de Sud-Koreio (n. 1919)
- 2011: Sultan bin Abdul-Aziz Al Saud, kronprinco de Sauda Arabio (n. 1928)
- 2015: Gyula Dudás, rumania hungara ceramikisto, pentristo (n. 1929)
- 2022: Dietrich Mateschitz, aŭstra entreprenisto (n. 1944)
- 2022: Leszek Engelking, pola poeto, verkisto, eseisto kaj tradukisto (n. 1955)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Liturgiaj rememoroj en la Romkatolika Eklezio:
- Sankta Johano Paŭlo la 2-a, papo
- Sankta Saloma (patrino de du apostoloj: Jakobo la pli aĝa kaj Sankta Johano la Evangeliisto; la rememoro ankaŭ la 24-an de aprio)
- Monda Tago de Balbutantoj - fiksita julie 1998
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 22-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.