Nobel-premio pri literaturo
Nobel-premio pri literaturo | ||
literaturpremio | ||
---|---|---|
Branĉo de | • Nobel-premio vd | |
Nomita laŭ | Alfred Nobel | |
Organizanto | Sveda Akademio | |
Lando | Svedio | |
Fondita en | 1901 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La Nobel-Premio pri Literaturo (svede Nobelpriset i litteratur) estas premio aljuĝita ĉiujare de 1901, laŭ la heredaĵo de la inventisto Alfred Nobel, por literaturaj verkado "en ideala direkto".
La testamento de Alfred Nobel enhavas postulon pri la literatura premio, kiu kaŭzis multan konfuzon: ĝi estu donata al verkisto kiu agis "en ideala direkto" (svede i idealisk rigtning). Dum multaj jaroj, la akademio interpretis la vorton "ideala" kiel misskribo de "idealisma", kaj tial rifuzis doni la premion al ne-idealismaj verkistoj kiel Henrik Ibsen, August Strindberg kaj Lev Tolstoj. Poste, ĝi reviziis tiun interpreton, rigardis ĝin kiel tutsimple nekompreneblan kaj donis la premion ankaŭ al verkistoj kiel Dario Fo kaj José Saramago.
Intertempe aperis - aŭ pli ĝuste reaperis - finfine la sola beletraĵo de Nobel mem - la teatraĵo Nemesis (Nemeza). En ĝi oni povas vidi kiel li mem opiniis rilate al religio, eklezio kaj simile. Kelkaj do nun kredas, ke ĝuste Fo kaj Saramago eble estis la unuaj premiitoj tute laŭ la gusto de Alfred Nobel, ĉar laŭ ili "ideala" por li signifis lukti por siaj idealoj kontraŭ dio, eklezio, ŝtato kaj aliaj aŭtoritatoj.
La Nobel-premio pri literaturo estas donata laŭ decido de la Sveda Akademio.
La Nobel-premio pri literaturo estas donita ĉefe al verkistoj, kiuj verkas en iuj lingvoj kaj familioj de iuj lingvoj. Aktuale en 2021, 93% de premiitoj verkis en sia denaska kaj studata hindeŭropaj lingvoj, kaj la kvin plej oftaj lingvoj, en kiuj verkis la premiitoj, estas laŭ ordo de ofteco la angla (25%), la franca (14%), la germana (12%), la hispana (9%) kaj la sveda (6%). Ĝenerale 93% de la gajnintoj verkis en hindeŭropaj lingvoj, el kiuj nur unu verkis en lingvo el neeŭropa branĉo de ĉi tiuj lingvoj. Vidu la diagramon por pliaj detaloj.
Amerikaj kritikistoj rimarkis la fakton, ke famaj usonaj verkistoj kiel Philip Roth, Cormac McCarthy aŭ Thomas Pinchon, aŭ latinamerikaj verkistoj kiel Jorge Luis Borges, Julio Cortázar aŭ Carlos Puentes ne gajnis la premion, dum malpli konataj verkistoj kiel la germana verkistino Herta Müller, kiu apenaŭ estas rekonata ekster la landlimoj, venkis.
La premio estas kutime donita al la tuta verkaro de la gajnanta aŭtoro. Tamen, en ok kazoj la premio estis aljuĝita por speciala libro. Tiuj libroj estas la jenaj: Kronikoj de Romo (Mommsen, 1902), Olympischer Frühling (Spitteler, 1919), Kresko de la Grundo (Hamsun, 1920), "Kamparanoj" (Reymont, 1924), The Forsyte Saga (Gulsworthy, 1932) kaj "La oldulo kaj la maro" (Hemingway, 1954). La germana verkisto Thomas Mann gajnis la premion en 1929 pro sia libro Buddenbrooks verkita en 1901, en kio estis la plej longa periodo inter la kialo de venkado kaj gajnado de ĝi dum la historio de la premio. Aliflanke, la franca verkisto Roger Martin du Gard gajnis la premion en 1937 pro sia plurvoluma libro Les Thibault antaŭ fini la verkadon de la oka kaj lasta volumo publikigita en 1940.
Jenaj aŭtoroj ricevis la premion:
1901-1920
[redakti | redakti fonton]- 1901: Sully Prudhomme
- 1902: Theodor Mommsen
- 1903: Bjørnstjerne Bjørnson
- 1904: Frederic Mistral kaj José Echegaray
- 1905: Henryk Sienkiewicz
- 1906: Giosuè Carducci
- 1907: Rudyard Kipling
- 1908: Rudolf Eucken
- 1909: Selma Lagerlöf
- 1910: Paul Heyse
- 1911: Maurice Maeterlinck
- 1912: Gerhart Hauptmann
- 1913: Rabindranath Tagore
- 1914: (ne aljuĝita)
- 1915: Romain Rolland
- 1916: Verner von Heidenstam
- 1917: Karl Gjellerup kaj Henrik Pontoppidan
- 1918: (ne aljuĝita)
- 1919: Carl Spitteler
- 1920: Knut Hamsun
1921-1940
[redakti | redakti fonton]- 1921: Anatole France
- 1922: Jacinto Benavente
- 1923: William Butler Yeats
- 1924: Władysław Stanisław Reymont
- 1925: George Bernard Shaw
- 1926: Grazia Deledda
- 1927: Henri Bergson
- 1928: Sigrid Undset
- 1929: Thomas Mann
- 1930: Sinclair Lewis
- 1931: Erik Axel Karlfeldt
- 1932: John Galsworthy
- 1933: Ivan Bunin
- 1934: Luigi Pirandello
- 1935: (ne aljuĝita)
- 1936: Eugene O'Neill
- 1937: Roger Martin Du Gard
- 1938: Pearl S. Buck
- 1939: Frans Eemil Sillanpää
- 1940: (ne aljuĝita)
1941-1960
[redakti | redakti fonton]- 1941: (ne aljuĝita)
- 1942: (ne aljuĝita)
- 1943: (ne aljuĝita)
- 1944: Johannes V. Jensen
- 1945: Gabriela Mistral
- 1946: Hermann Hesse
- 1947: André Gide
- 1948: T. S. Eliot
- 1949: William Faulkner
- 1950: Bertrand Russell
- 1951: Pär Lagerkvist
- 1952: François Mauriac
- 1953: Winston Leonard Spencer Churchill
- 1954: Ernest Hemingway
- 1955: Halldór Kiljan Laxness
- 1956: Juan Ramón Jiménez
- 1957: Albert Camus
- 1958: Boris Pasternak
- 1959: Salvatore Quasimodo
- 1960: Saint-John Perse
1961-1980
[redakti | redakti fonton]- 1961: Ivo Andrić
- 1962: John Steinbeck
- 1963: Giorgos Seferis
- 1964: Jean-Paul Sartre (Li rifuzis la akcepton de la premio.)
- 1965: Miĥail Ŝoloĥov
- 1966: Samuel Josef Agnon kaj Nelly Sachs
- 1967: Miguel Ángel Asturias
- 1968: Kawabata Yasunari
- 1969: Samuel Beckett
- 1970: Aleksandr Solĵenicin
- 1971: Pablo Neruda
- 1972: Heinrich Böll
- 1973: Patrick White
- 1974: Eyvind Johnson kaj Harry Martinson
- 1975: Eugenio Montale
- 1976: Saul Bellow
- 1977: Vicente Aleixandre
- 1978: Isaac Bashevis Singer, esperantisto
- 1979: Odysseas Elytis
- 1980: Czesław Miłosz
1981-2000
[redakti | redakti fonton]- 1981: Elias Canetti
- 1982: Gabriel García Márquez
- 1983: William Golding
- 1984: Jaroslav Seifert
- 1985: Claude Simon
- 1986: Wole Soyinka
- 1987: Iosif Brodskij
- 1988: Nagib Mahfuz
- 1989: Camilo José Cela
- 1990: Octavio Paz
- 1991: Nadine Gordimer
- 1992: Derek Walcott
- 1993: Toni Morrison
- 1994: Oe Kenzaburo
- 1995: Seamus Heaney
- 1996: Wisława Szymborska
- 1997: Dario Fo
- 1998: José Saramago
- 1999: Günter Grass
- 2000: Gao Xingjian
2001 - 2010
[redakti | redakti fonton]- 2001: Vidiadhar Surajprasad Naipaul
- 2002: Imre Kertész
- 2003: John Maxwell Coetzee
- 2004: Elfriede Jelinek
- 2005: Harold Pinter
- 2006: Orhan Pamuk
- 2007: Doris Lessing
- 2008: Jean-Marie Gustave Le Clézio
- 2009: Herta Müller
- 2010: Mario Vargas Llosa
2011 - nun
[redakti | redakti fonton]- 2011: Tomas Tranströmer
- 2012: Mo Yan
- 2013: Alice Munro
- 2014: Patrick Modiano
- 2015: Svjatlana Aljeksijeviĉ
- 2016: Bob Dylan
- 2017: Kazuo Ishiguro
- 2018: Olga Tokarczuk (aljuĝita en 2019)
- 2019: Peter Handke[1]
- 2020: Louise Glück[2]
- 2021: Abdulrazak Gurnah[3]
- 2022: Annie Ernaux[4]
- 2023: Jon Fosse[5]
- 2024: Han Kang[6]
Tradukoj en Esperanto
[redakti | redakti fonton]Ĉi-poste sekvas tradukoj aperintaj libroforme. Krom tiuj ĉi, aperis ankaŭ multaj tradukoj en revuoj.
- Ivo Andrić: La ponto super Drino
- Ivo Andrić: Sonĝo kaj maldormo sub la karpeneto
- Ivo Andrić: Vizaĝoj
- Samuel Beckett: Finalo de partio
- Samuel Beckett: Lulkanto
- Heinrich Böll: La perdita honoro de iu Katarino Blum'
- Iosif Brodskij: De nenie kun amo
- Albert Camus: La fremdulo
- Camilo José Cela: La familio de Pascual Duarte
- William Faulkner: Du noveloj
- Günter Grass: La lada tambureto
- Knut Hamsun: Victoria
- Ernest Hemingway: La oldulo kaj la maro
- Hermann Hesse: Demian
- Hermann Hesse: Sidarto
- Jasunari Kawabata:La dormantaj belulinoj
- Jasunari Kawabata: Neĝa lando
- Imre Kertész: Sensorteco
- Rudyard Kipling: La krabo kiu ludis kun la maro
- Rudyard Kipling: La zodiakidoj kaj aliaj rakonto
- Pär Lagerkvist: Mariamne
- Pär Lagerkvist, Eyvind Johnson, Harry Martinson: Nobela novelaro
- Selma Lagerlöf: La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson
- Halldór Laxness: Sendependaj homoj
- Thomas Mann: La morto en Venecio
- Thomas Mann: Lotte en Weimar
- Thomas Mann: Tonio Kröger
- Gabriel García Márquez: Cent jaroj da soleco
- Harry Martinson: Aniaro
- François Mauriac: Tereza Desqueyroux
- Frédéric Mistral: La poemo de Rodano
- Pablo Neruda: Dudek poemoj amaj kaj unu despera kanto
- Pablo Neruda: Naŭ poemoj el la Kanto ĝenerala
- Boris Pasternak: "Doktoro Ĵivago" - Poemoj
- José Saramago: Rakonto pri Nekonata Insulo
- Jaroslav Seifert: Panjo
- Henryk Sienkiewicz: Noveloj; aperis pluraj eldonoj
- Henryk Sienkiewicz: Quo vadis
- Henryk Sienkiewicz: Tra dezerto kaj praarbaro
- Wisława Szymborska: Mi inventas la mondon
- Rabindranath Tagore: Malsata ŝtono
- Rabindranath Tagore: Primico
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Nobel-premio pri fiziko
- Nobel-premio pri kemio
- Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino
- Nobel-premio pri paco
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Listo de laŭreatoj Arkivigite je 2002-11-13 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Nobelo aŭ stultaĵo, artikolo en Libera Folio pri la demando ĉu kandidatigi por literatura Nobelpremio E-lingvan verkiston aŭ ne kandidatigi. Aperis la 29-an de novembro 2018 esperante
|
|
|
|
|