(lingvoscienco) ezafeo estas formo de vorto (substantivo) aŭ speciala liga sono, kiu montras, ke la vorto estas modifita per alia vorto (kutime sed ne nepre substantivo). En la araba, la hebrea kaj la hindustana tiu formo estas taksata kiel speciala kazo - konjuga kazo, status constructusLat., إضافةfa,ar, סמיכותhe.
Ĉefa trajto estas, ke modifanta vorto ne havas kazan formon (estas en nominativo).
Dum traduko aŭ kompreno:
la vorto en ezafeo estas modifata vorto kaj povas havi propran kazon;
la ligita vorto estas modifanta vorto, kaj kutime povas esti esprimita per genitivo aŭ posesivo rilate modifaton, tamen, depende de kunteksto, modifanto povas esprimi, ekzemple, lokon ktp.;
vorto en ezafeo en originaj lingvoj ne povas havi indikon de difiniteco, pro tio uzon de la artikolo "la" devas determini ankaŭ per kunteksto; en originaj lingvoj difinitecon oni komprenas nur rilate tutan esprimon kaj ĝi estas kontrolata per difiniteco de modifanto.