Torino
Torino | |||||
urbego komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Piemonto | ||||
Provinco | TO Torino | ||||
Geografia situo | 45° 4′ N, 7° 42′ O (mapo)45.0666666666677.7Koordinatoj: 45° 4′ N, 7° 42′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 240 m | ||||
Areo | 130 (2005) km² | ||||
Loĝantaro | 841 600 (2023) | ||||
Loĝdenso | 6473 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Venaria Reale, Settimo Torinese, Borgaro Torinese, San Mauro Torinese, Collegno, Rivoli, Baldissero Torinese, Grugliasco, Pino Torinese, Orbassano, Pecetto Torinese, Beinasco, Moncalieri kaj Nichelino | ||||
Patrono | Johano la Baptisto | ||||
Festa tago | 24-a de junio | ||||
Nomo de loĝantoj | torinesi | ||||
Poŝtkodo | 10121–10156 | ||||
Imposta kodo | L219 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 001272 | ||||
Telefona prefikso | 011 | ||||
Estro | Chiara Appendino | ||||
Retpaĝo | comune.torino.it | ||||
Torino (jen itale kaj esperante, en multaj aliaj lingvoj: Turin) estas urbo de Italio. Ĝi estas la administra centro de la regiono Piemonto kaj de la provinco Torino, kiu ekde la 1-a de januaro 2015 havas la nomon metropola urbo Torino. Najbaraj komunumoj estas Venaria Reale, Settimo Torinese, Borgaro Torinese, San Mauro Torinese, Collegno, Rivoli, Baldissero Torinese, Grugliasco, Pino Torinese, Orbassano, Pecetto Torinese, Beinasco, Moncalieri kaj Nichelino.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Torino estas en Nordokcidenta Italio. Ĝi estas ĉirkaŭata okcidente kaj norde de Alpoj kaj oriente de alta monteto kiu estas natura pluigo de la montetoj de Monferrato. Kvar gravaj riveroj trapasas la urbon: Pado kaj tri el ties alfluantoj, nome Dora Riparia, Stura di Lanzo kaj Sangone. Pellice [peLIĉe] estas 53 km longa torento, kiu same fluas tra Torino; ankaŭ ĝi estas alfluanto de la rivero Pado, en kiu ĝi fluas ĉe Villafranca Piemonte.
Historio
[redakti | redakti fonton]Nomo kaj fondo
[redakti | redakti fonton]En la areo de la nuna Torino loĝis la popolo taŭrinoj, kiu estis eble parto de la liguroj, eble aro de keltaj triboj, eble miksaĵo inter liguroj kaj keltoj.
Torino klare prenis la nomon de la popolo. Fakte, kelkaj antikvaj historiistoj rakontas ke unu el iliaj urbetoj, nomata Taurasia aŭ Taurinia, estis detruita de Hanibalo en 218 a.K.; ne certas tamen ĉu tiu urbo estis en la sama loko de la nuntempa Torino. Sendube la nuntempa urbo estas en la loko de Julia Taurinorum (= Julia de la Taŭrinoj), la fortikaĵo fondita de Julio Cezaro en 58 a.K., kiu poste iĝis urbo sub la nomo Julia Augusta Taurinorum aŭ simple Augusta Taurinorum (ekde ĉ.25 a.K.).[1]
Antikva kaj mezepoka tempoj
[redakti | redakti fonton]En la jaro 312 apud Torino okazis grava batalo inter Konstantino, kiu celis Romon, kaj Maksencio; Konstantino venkis kaj estis feste akceptita en Augusta Taurinorum. Pli malfrue en la sama jaro li, atinginte Romon, finvenkis Maksencion kaj iĝis imperiestro.
Post la fino de la Romia Imperio, Torino, kiel la tuta Italio, estis sub la regado de Odoakro (ĝis 493), de la Ostrogotoj kaj post longa milito de la Bizanca imperio (ekde ĉirkaŭ 550). La bizanca regado tamen daŭris nur paron da jardekoj; en 569 Torino estis konkerita de la Lombardoj, kiuj kreis la duklandon de Torino (kelkaj dukoj de Torino estis ankaŭ reĝoj de la Lombardoj).
En 774 Karolo la Granda venkis la Lombardojn kaj deklaris sin "reĝo de la Frankoj kaj de la Lombardoj". Ekde tiam Torino apartenis al Reĝlando de Italio, parto de la Sankta Romia Imperio; ene de tiu reĝlando Torino estis regata, ekde 941, de aparta markizo (Markizujo [aŭ Markio] de Torino).
En la 13-a jarcento ĝi estis libera urbo; en 1280 tamen ĝi estis akirita de la Graflando (poste Duklando) de Savojo kaj en 1563 ĝi iĝis ties ĉefurbo, anstataŭ Ĉamberio.
Torino kiel ĉefurbo
[redakti | redakti fonton]Emanuelo Filiberto de Savojo estis la duko kiu elektis Torinon kiel sian ĉefurbon. Post li, Torino restis ĉefurbo de la savoja dinastio ĝis la 19-a jarcento. Ekde 1713 la dukoj estis ankaŭ reĝoj (mallonge de Sicilio, poste de Sardio); oficiale tamen Torino restis ĉefurbo de la duklando kaj iĝis ĉefurbo de la Reĝlando Sardio nur en 1847.
Inter 1800 kaj 1815 la historio de Torino spertis apartan kondiĉon pro la militoj de Napoleono; post la Kongreso de Vieno en 1815 ĝi estis redonita al la dukoj de Savojo.
En 1861 Torino estis la unua ĉefurbo de la ĵus naskiĝinta Reĝlando de Italio; ĝi restis tia nur ĝis 1865.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Teatro Regio
- Mole Antonelliana
- Universitato de Torino
- Baziliko de Superga
- Mortotuko de Torino
- Muzeo de Egiptio en Torino
- Palaco Carignano
- Olimpia stadiono de Torino
Servoj
[redakti | redakti fonton]Amaskomunikiloj
[redakti | redakti fonton]Eventoj
[redakti | redakti fonton]La Filmfestivalo de Torino (akronime TFF) estas internacia kinfestivalo, unuafoje okazigita en Torino en 1982 kaj ĉiujare ekde 1984. Ĝi estas dediĉita antaŭ ĉio al sendependa kino.
Esperanto en Torino
[redakti | redakti fonton]La franco Alberto Gallois en 1902 en Torino eldonis malmultnombrajn numerojn de la gazeto L' Esperantista.
En Torino aktivas, ekde 1913, Torina Esperanto-Centro Giorgio Canuto (TEC), loka sekcio de Itala Esperanto-Federacio, morala institucio aliĝinta al Universala Esperanto-Asocio.
Dum sia centjara historio, TEC organizis plurajn gravajn esperantistajn eventojn, inter kiuj aparte menciindas:
- la 9-a Itala Kongreso de Esperanto inter la 2-a kaj 5-a de aŭgusto 1924,
- en 1950, la 23-a SAT-Kongreso,
- en 1971, la jara nacia kongreso de Itala Esperanto-Federacio, sur la ŝipo Karibia naviganta sur la Mediteranea maro,
- en 1990, ankoraŭfoje la kongreso de Itala Esperanto-Federacio, en la sidejo de la Universitato de Torino,
- dufoje (1987 kaj 1992) la Paska Internacia Festivalo de Itala Esperantista Junularo,
- lirikaj, rok- kaj pop-muzikaj publikaj koncertoj, fare de la bulgaraj kantistoj Maria Angelova kaj Veselin Damjanov, la skandinavaj ensembloj Amplifiki kaj Persone kaj la nederlanda ensemblo Kajto.
La nuntempa sidejo de TEC troviĝas en Via Garibaldi, 13, ĉe Centro Studi Sereno Regis. En Torino aktivas ankaŭ la loka Katedro de Esperanto, kiu oficiale respondecas pri la instruado de la Internacia Lingvo en la tuta regiono.
De la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2023, Torino gastigis la 108-an Universalan Kongreson de Esperanto en sia Politeknika Universitato. La Kongresa Temo estis "Enmigrado, kunfluo de homaj valoroj". Tiukadre okazis prelegoj kaj debatoj pri torinaj NRO-oj (Gianfranco Cattai), klimatatŝanĝo, militoj kaj mizero (Giuliano Turone kaj Thomas Bormann), biologio de migrado (Judith Jackson), kartografio de migrado (Pascal Dubourg Glatigny, Catherine Goussef kaj Javier Alcalde) kaj migrado kaj integriĝo (diversaj partoprenantoj).[2]
Ĝemeliĝo
[redakti | redakti fonton]Ĉamberio kaj Torino, Italio, ĝemeliĝis en 1957[3]. Kontaktoj inter la esperantistoj el ambaŭ urboj jam ekzistis[4], kaj en 2014 la Ĉamberianoj el la loka asocio Esperanto Vive decidis vivigi la ĝemeliĝon, kaj kontaktis sukcese kun la torinanoj el Centro Esperanto Torino. Ambaŭ grupoj renkontiĝas ĉiujare en Torino kaj Ĉamberio. Ili regule estas invititaj de la Torina kaj Ĉamberia urbestraroj por ĉeesti oficialajn kunvenon de urbestraroj pri ĝemeliĝo[5].
Aliaj planlingvoj
[redakti | redakti fonton]De 1910 ĝis 1939 Torino estis la sidejo de Academia pro Interlingua.[6]
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Benedetto Brin, inĝeniero kaj ministro
- Jenő Károly, hungara trejnisto
- Lajos Kossuth tie vivis inter 1864 kaj 1894.
- Massimo d'Azeglio, pentristo kaj politikisto
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Torino. Baroka fasado de preĝejo Sankta Kristina ĉe Placo Sankta Karlo.
-
Preĝejo Sankta Karlo ĉe Placo Sankta Karlo.
-
Placo Sankta Karlo, panoramo.
-
Placo Sankta Karlo kaj statuo de Emanuelo Filiberto.
-
Basreliefo pri Emanuelo Filiberto.
-
Via Roma.
-
Placo CLN.
-
Mitologia figuro de la rivero Pado en Placo CLN.
-
Mitologia figuro en Placo CLN.
-
Kontraŭmilitaj afiŝoj sur piedestalo de gravulstatuo.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Barcelono / Barcelona, Hispanio
- Bonaero / Buenos Aires, Argentino
- Ĉamberio / Chambery, Francio
- Cannes, Francio
- Haifa, Israelo
- Hebron, Palestino
- Detrojto / Detroit, Usono
- Esch-sur-Alzette, Luksemburgo
- Glasgovo / Glasgow, Britio
- Kolonjo / Köln, Germanio
- Lieĝo (urbo) / Liège, Belgio
- Lillo / Lille, Francio
- Liono / Lyon, Francio
- Rosario, Argentino
- Roterdamo / Rotterdam, Nederlando
- Sankt-Peterburgo, Rusio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1997) G.Sergi: Storia di Torino - I - Dalla Preistoria al Comune Medioevale (itale). Einaudi.
- ↑ 108-a Universala Kongreso de Esperanto. Kongresa Libro. paĝoj 39-41.
- ↑ La ĝemeliĝo kun Torino: artikolo ĉe la oficiala retejo de la ĉamberia urbodomo Arkivigite je 2007-11-10 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ André Védrine, 1995, op. cit.
- ↑ La Ondo de Esperanto, 2015, numero 7, p8. Arkivoj de la revuo
- ↑ Barandovská-Frank, Věra. 2023. "Internacia kunfluo de valoroj: Torino kaj Academia pro Interlingua." En Striganova, Anna, k. al. (red.), Internacia Kongresa Universitato, 76-a sesio, 108-a Universala Kongreso de Esperanto, Torino, Italio, 29 de julio — 5 de aŭgusto 2023. Torino: Impeto. 88-104.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- 512 Taurinensis
- Sinagogo de Torino
- Tramtransporto en Torino
- Tramvojo Sassi-Superga
- Torino Lingotto (stacidomo)
- Torino Porta Nuova (stacidomo)
- Torino Porta Susa (stacidomo)
- Torino Rebaudengo Fossata (stacidomo)
- Torino Stura (stacidomo)
- Vintra Olimpiko 2006
- Eŭrovido-Kantokonkurso 2022
- Universala Kongreso 2023
- Metroo de Torino
- Bengasi (metrostacio)
- Bernini (metrostacio)
- Carducci-Molinette (metrostacio)
- Dante (metrostacio)
- Italia 61 (metrostacio)
- Lingotto (metrostacio)
- Marche (metrostacio)
- Marconi (metrostacio)
- Massaua (metrostacio)
- Monte Grappa (metrostacio)
- Nizza (metrostacio)
- Porta Nuova (metrostacio)
- Porta Susa (metrostacio)
- Pozzo Strada (metrostacio)
- Principi d'Acaja (metrostacio)
- Racconigi (metrostacio)
- Re Umberto (metrostacio)
- Rivoli (metrostacio)
- Spezia (metrostacio)
- Vinzaglio (metrostacio)
- XVIII Dicembre (metrostacio)