Sangado
Aspekto
Sangado (medicina faktermino: hemoragio) estas sangelfluo el la sangocirkula sistemo pro vundo aŭ rompiĝo de sanga vaskulo.
Tipoj de hemoragioj
[redakti | redakti fonton]- Eksteraj hemoragioj: la sango elversiĝas el la korpo post vundo aŭ traŭmato.
- Eksteriĝantaj hemoragio : la elfluo estas ene de la korpo, sed la sango elfluas tra naturaj aperturoj:
- Epistakso, tra la nazo,
- Otoragio, tra la dukto de la orelo,
- Sangvomado, tra la buŝo,
- Hemoptisio, sputo de sango el la pulmoj
- Hematurio, sango en urino.
- ktp
- Internaj hemoragioj: la sango enfluas en la korpo. Ĝi amasiĝas en histo aŭ organo, estigante hematomon, sub la haŭto (ekimozo), aŭ en interna kavo: hemoperitoneo en la ventro, Hemotorako en la pulmoj aŭ la pleŭro.
Kaŭzoj de hemoragioj
[redakti | redakti fonton]Estigas hemoragiojn:
- Vundoj kaj traŭmatoj (tranĉo, piko, bato, falo aŭ fortega malakcelo...) estigas internajn kaj eksterajn hemoragiojn.
- Alta sangopremo, aneŭrisma rompiĝo, vaskulaj tumoroj estigas internajn hemoragiojn; plej gravaj estas tiuj en la cerbo.
- Ulcero de la stomako, hemoroido, kaj pluraj tipoj de kanceroj estigas sangvomojn, sangsputojn, sangon en fekaĵo aŭ urino...
- Misfunkcio de koaguliĝo:
- Denaska: Hemofilio, malsano de Willebrand.
- Akirita: Manko de K-vitamino, troaĵo de iaj kuraciloj: kontraŭkoaguloj, aspirino, nesteroidaj kontraŭinflamiloj.
Eksteraj ligoj kaj konsiloj
[redakti | redakti fonton]Pri sangoperdo: konsiloj sur Interreto:
- En la franca[rompita ligilo]
- En la germana[rompita ligilo]
- en la angla
- En la hispana[rompita ligilo]