Salafismo
Salafismo (arabe السلفية, de salaf = praulo) estas tre konservativa movado en islamo, kiu akceptas kiel aŭtoritatojn nur Mahometon kaj du generaciojn de liaj posteuloj (nomataj "la piaj generacioj"). Tio validas por la haditoj, la tradiciaj diraĵoj kaj okazaĵoj, kiuj ne estas parto de la Korano, sed ofte servas en ĝia interpretado.
Laŭ salafismo la mallonga regado de Mahometo en Mekao estis perfekta tempo, nomata 'asr as-sa'ada (عصر السعادة), proksimume "beata erao".
En islama mondo, salafismo estas parto de la sunaisma branĉo, havante plurojn tendencojn, ekzemple la predika salafismo kaj la ĝihada salafismo. Ŭahabismo estas ankaŭ konsiderata kiel salafismo. Tendencoj estas multaj en salafismo sed ĉiuj akcentas la gravecon de la defendo de la profeto Mahometo.
Ulemoj helpas rete al salafistoj, signifoklarigi la haditojn.
Multaj islamanoj en Kataro, UAE kaj Sauda Arabio estas salafistoj[1]. 46,87% de la loĝantaro en Kataro[1] kaj 44,8% de la loĝantaro de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estas salafistoj[1]. 5,7% de la loĝantaro de Buĥaro kaj 2,17% de la loĝantaro de Kuvajto estas salafistoj[1].
Salafistoj estas la ĉefa minoritato de Sauda Arabio. Estas 4 milionoj da salafistoj en Sauda Arabio, kies 22,9% de la tuta loĝantaro estas konsiderita salafista, dum majoritato de aliaj estas konsiderita "ŭahabitoj"[1][2]. Salafismo estas ofte priskribata kiel sinonimo de Ŭahabismo, sed salafistoj konsideras la terminon "ŭahabitoj" kiel maltaŭgan por si mem, ĉar por ili ŭahabistoj malsufiĉe sekvas la islamajn preceptojn laŭlitere kaj strikte. Observantoj ne konsentas inter ili scii ĉu salafistoj estas samaj ol ŭahabistoj aŭ ne. Mem-priskribitaj salafistoj kredas, ke ili estas sunaistoj, dum la movado-kritikistoj asertas ke salafistoj samas ol ŭahabitoj[3].
Predika salafismo
[redakti | redakti fonton]Predika salafismo klopodas islamigi la socion ne per milito aŭ politiko sed per purigo de la religio kaj per edukado. Muhammad Nāsir ad-Dīn al-Albānī estis grava pensulo por predika salafismo.
Ĝihada salafismo
[redakti | redakti fonton]Tiu tipo de salafismo neas restrikti religian agon al predikado, kaj faras la armitan ĝihadon la koro de sia agado[4]. Salafistoj de tiu tendenco estas tiel favoraj al batalado por liberigi la islamajn landojn de eksterlanda okupado sed ankaŭ renversi la reĝimojn de islamaj landoj, kiujn ili konsideras kiel malpiajn, kaj krei anstataŭ aŭtentajn islamajn ŝtatojn.
Organizoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Demography of Religion in the Gulf (Demografio de religioj en la Persa golfo),. Mehrdad Izady (2013). (angle)
- ↑ http://www.sqrgroup.com/iraq-back-on-the-agenda/ Arkivigite je 2015-04-26 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ GlobalSecurity.org Vahabitoj. (angle)
- ↑ Samir Amghar, Le salafisme en Europe : la mouvance polymorphe d’une radicalisation (La salafismo en Eŭropo: multforma movado de radikaligado), Politique Étrangère, n°1, 2006.