Haĝo
Haĝo (arabe الحج /haĝ/) estas unu el la tiel nomataj kvin pilieroj de islamo por sunaistoj sed ankaŭ unu el la ĉefaj principoj de la kredo por ŝijaistoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas pilgrimado al Mekko, kiun ĉiu islamano devas fari almenaŭ unufoje en la vivo, se iel ajn eblas, kongrue kun fizikaj kaj materialaj rimedoj. Haĝo okazas dum la dek unuaj tagoj de la dekdua monato de la islama kalendaro. Ĉirkaŭ du milionoj da homoj el ĉiuj mondopartoj pilgrimas al Mekko ĉiujare, kaj portas tre simplan veston. La celpunkto de la pilgrimado estas la Kaabo, kiujn kredantoj ĉirkaŭiras sepfoje maldekstrerotacien. Kaabo estas laŭ Korano (III, 96, 97) "la unua Domo" kaj "la restadejo de Abraham". Ĉiu homo, kiu plenumis Haĝon rajtas nomi sin "haĝulo" aŭ Haĝi kaj porti verdan turbanon.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 19-a de junio 2024, je la fino de Haĝo la saŭdarabiaj aŭtoritatoj informis, ke okazis almenaŭ 550 mortoj dum la pilgrimado al Mekko pro temperaturoj de ĝis 50ºC, spite la fakton, ke oni organizis grandan sansisteman klopodon.[1] Kelkajn tagojn poste oni konfirmis, ke la mortoj estis pli ol milo, kaj ĉefe egiptianoj.[2]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
La ebenaĵo de Arafat dum la tago de Haĝo -
Pilgrimantoj ĉirkaŭiras maldekstrerotacien dum Haĝo en Kaabo.
-
Simplaj vestaĵoj de pilgrimantoj
-
Preĝantaj pilgrimantoj en Masĝid al-Haram.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Al menos 550 muertos en la peregrinación a La Meca por temperaturas de hasta 50ºC Público, 20-a de junio 2024, alirita la 20-an de junio 2024.
- ↑ El número de muertos por calor en la peregrinación a La Meca supera el millar El País, 21 de junio 2024. Alirita la 22an de junio 2024.