Saltu al enhavo

Ruĝa ralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝa ralo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Aphanapteryx
Specio: A. bonasia
Aphanapteryx bonasia
(Selys, 1848)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta (ĉ 1700)
Sinonimoj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ruĝa ralo, Aphanapteryx bonasia, estas formortinta birdo de la genro Aphanapteryx, en familio Raledoj. Ĝi estis endemia de la insulo de Maskarenoj nome Maŭricio, oriente de Madagaskaro en la Hinda Oceano. Ĝi havis proksiman parencon en Rodriges-insulo, la same formortinta Rodrigesa ralo (Erythromachus leguati), kun kiu ĝi estis foje konsiderata samgenra, sed ties rilato kun aliaj raloj ne estas klara. Raloj ofte evoluis al neflugado se temas pri adaptado al izolaj insuloj, kie ne estas mamulaj predantoj, kaj tio okazis ankaŭ al tiu specio. La ruĝa ralo estis iom pli granda ol koko kaj havis ruĝecan, harecan plumaron, kun malhelaj kruroj kaj longan, kurban bekon. La flugiloj estis malgrandaj, kaj ties kruroj estis sveltaj por tiom granda birdo. Ĝi estis simila al la Rodrigesa ralo, sed estis pli granda kaj havis proporcie pli mallongajn flugilojn. Ĝi estis komparita al kivio aŭ al aramo laŭ aspekto kaj kutimaro.

Oni supozas, ke tiu birdo manĝis senvertebrulojn, kaj oni trovis helikajn konkojn havantajn markojn de iliaj bekon. Homaj ĉasistoj profitis la altiron kiun ruĝaj raloj sentis por ruĝaj objektoj uzante kolorajn tukojn por altiri birdojn kiujn ili povis bati per bastonoj. Ĝis oni malkovris subfosiliajn restaĵojn en la 1860-aj jaroj, sciencistoj konis la ruĝan ralon nur el priskriboj kaj bildoj de la 17-a jarcento. Oni supozis, ke tiuj reprezentis kelkajn diferencajn speciojn, kio rezultis en granda nombro de nevalidaj fruaj sinonimoj. Oni sugestis, ke ĉiuj rakontoj de malfrua 17-a jarcento pri la dodo fakte referencas al la ruĝa ralo, post tiu formortiĝis. La lasta mencio de vidaĵo de ruĝa ralo okazis en 1693, kaj oni supozas, ke ĝi formortiĝis ĉirkaŭ 1700, pro predado fare kaj de homoj kaj de enportitaj specioj.