Saltu al enhavo

Red Bull

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Red Bull
registrita marko • drink brand • energitrinkaĵo vd
Dum 1987 - nekonata/nuntempe
Lando Aŭstrio
Partoprenanta karbonata akvosukerokafeinotaŭrino vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Red Bull estas marko de energitrinkaĵoj kreita kaj posedata de la aŭstra firmao Red Bull GmbH. Kun merkatparto de 43%, ĝi estas la plej populara energitrinkaĵa marko laŭ datumoj de 2020,[1] kaj la tria plej valora refreŝigaĵa marko post Coca-Cola kaj Pepsi.[2] Post ĝia lanĉo en 1987, pli ol 100 mil milionoj da ujoj da Red Bull estas venditaj tutmonde,[3] kaj 12 mil milionoj en 2023.[4]

La trinkaĵo komence estis havebla nur en unu neŭtrala gusto, kiun oni vendis en alta kaj maldika, arĝentkolora kaj blua ujo kaj kun la nomo Red Bull Energy Drink, sed pluraj variaĵoj aldoniĝis dum ĝia historio. Ĝia slogano, "Red Bull donas al vi flugilojn",[5] estas konsiderata unu el la plej popularaj kaj memoreblaj reklamsloganoj en la mondo.[6] Anstataŭ tradicia reklamstrategio, Red Bull diskonigis sin per kreo de "markmito"[7][8] pere de firma-posedataj eventaroj de ekstremaj sportoj, interalie la Monda Serio de Klifa Plonĝado de Red Bull, la Flugokuro de Red Bull, Red Bull Crashed Ice kaj spektaklaj akrobataĵoj kiel la projekto de "kosma paraŝutado" Stratos.[9] Krom sportaj serioj, la reklamado de Red Bull inkludas posedon de pluraj sportaj teamoj, rekomendojn de famuloj, kaj muzikon pere de la muzikeldonejo Red Bull Records.[10]

Red Bull deriviĝis de simila trinkaĵo, Krating Daeng, inventita en Tajujo de la farmakologo Chaleo Yoovidhya. Farante negocon en Tajujo, la aŭstra aferisto Dietrich Mateschitz aĉetis ujon da Krating Daeng, kiu laŭ liaj asertoj solvis lian horzonozon. Mateschitz partneriĝis kun Yoovidhya kaj formulis produkton pli adaptitan al okcidentanaj gustoj, interalie kun karbondioksido.[11] En 1984, ili kunfondis Red Bull GmbH en Fuschl am See, Salcburgio, Aŭstrujo.[12] Per la nomo de la marko, Mateschitz aludis al Krating Daeng: en la angla, red signifas "ruĝa" kaj bull estas "virbovo", dum en la taja, daeng signifas "ruĝa", kaj krating estas "gaŭro". En 1987 la firmao vendis la unuan ujon da Red Bull en Aŭstrujo. Red Bull kaj Kraeting Daeng ambaŭ uzas la saman marksimbolon, ruĝajn virbovojn antaŭ flava suno, dum ili reklamas siajn produktojn aparte kaj en tajaj kaj en eksterlandaj merkatoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Energy Drink Market Share (angle). Arkivita el la originalo je 22-a de aprilo 2023. Alirita 2023-04-22 .
  2. . Always Coca-Cola: Coca-Cola tops soft drinks brand rankings (en-GB) (20-a de aŭgusto 2021). Alirita 2023-01-20 .
  3. Is Red Bull Energy Drink safe? (angle). Arkivita el la originalo je 2-a de januaro 2022. Alirita 2022-01-02 .
  4. "Red Bull Flies Past €10 Billion Sales Mark Despite Slower Growth", Bloomberg.com, 2024-01-18. (angle)
  5. What is the slogan of Red Bull? (angle). Arkivita el la originalo je 24-a de marto 2022. Alirita 2022-03-24 .
  6. "Red Bull Marketing Strategy: How They Make The Difference?".
  7. (Printempo 2017) “How modern prestige brands create meaning through mission and myth”, Journal of Brand Strategy 5 (4).  ISSN 2045-855X
  8. . Ueber-Brands and The Art of Myth-Making (decembro 2015). Arkivita el la originalo je 2-a de aŭgusto 2017.
  9. Schaefer, Wolf. (2015) Rethinking Prestige Branding – Secrets of the Ueber-Brands. Kogan Page. ISBN 9780749470036.
  10. Lauria, Peter, "Pump the Music: Red Bull Eyes Starting Branded Music Label — NYPost.com", New York Post, 1-a de aprilo 2008. Arkivigite je 2013-01-30 per Archive.today101013 NYPost.com
  11. Roll, Martin. (17-a de oktobro 2005) Asian Brand Strategy: How Asia Builds Strong Brands. Springer. ISBN 9780230513068.
  12. Red Bull GMBH – Company Profile and News. Arkivita el la originalo je 13-a de junio 2020. Alirita 2022-03-08 .