Lionel Messi
Lionel Messi | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
atakanto • mezkampulo | |||
Personaj informoj | |||
Plena nomo | Lionel Andrés Messi | ||
Naskiĝo | 24-an de junio 1987 en Rosario | ||
Alteco | 170 | ||
Kromnomo | Leo, La Pulga (La Pulo) | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | Inter Miami | ||
Numero | 10 | ||
Pozicio | avanulo | ||
Junularaj kluboj | |||
1995-2000 2000-2003 |
Newell's Old Boys Barcelona | ||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
2003-2004 2004-2005 2005-2021 2021-2023 2023- |
Barcelona C Barcelona B Barcelona Paris SG Inter Miami |
10 (5) 22 (6) 778 (672) 75 (32) 38 (34) | |
Reprezentado** | |||
2004-2005 2008 2005- |
Argentino U-20 Argentino U-23 Argentino |
16 (12) 22 (6) 190 (111) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
Lionel Andrés "Leo" MESSI CUCCITTINI (naskiĝis la 24-an de junio 1987 en Rosario) estas argentina futbalisto. Nuntempe, li ludas en la usona klubo Inter Miami, kiu estas membro de la Granda Ligo Futbala. Internacie li ludas en la argentina nacia futbalteamo.
Larĝe rekonita kiel la plej bona futbalisto en la mondo, li estas la unua kaj sola futbalisto, kiu gajnis ok Orajn Pilkojn; premio donata ĉiujare de la franca revuo France Football.
Kvankam li startis sian ludadon en la teamo Newell's Old Boys de lia denaskurbo Rosario, li transloĝiĝis al Hispanio en 2000. Tie, la klubo Barcelono, en kiu li famiĝis kaj plej multe ludis, akceptis pagi medikamenton por manko de kreskohormono. En tiu teamo li atingis 35 ĉampionecojn: 10 de la hispana ligo, 7 Pokalojn de la Reĝo, 8 Superpokalojn de Hispanio, 4 pokalojn de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA, 3 UEFA-superpokalojn kaj 3 Klubajn Mondpokalojn de FIFA.
Dum la Somera Olimpiko 2008 en Pekino, li, kun la argentina olimpika futbalteamo, gajnis la oran medalon.
Messi atingis la finalon de la Amerika Pokalo kvinfoje sed malgajnis la unuajn tri (la du lastajn sinsekve kontraŭ Ĉilio). En 2021 Messi finfine atingis ĉampionecon kun Argentino, venkante Brazilon dum la monda pandemio de KOVIM-19. La argentina nacia futbalteamo estis gajninta nenian oficialan ĉampionecon ekde 1993, kiam ili laste gajnis la Amerikan Pokalon kontraŭ Meksiko. Messi denove gajnis ĝin en 2024, venkante Kolombion.
Li ankaŭ partoprenis ĉiun mondpokalon ekde 2006, kaj atingis la finalan matĉon dufoje; unue en 2014, en kiu Argentino malgajnis kontraŭ Germanio, kaj poste en 2022, en kiu ili venkis kontraŭ Francio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- reta taglibro ("blogo") de Lionel Messi
- Messi en Facebook
- ĉe ESPN Arkivigite je 2010-03-23 per la retarkivo Wayback Machine
- biografio en la retejo de la klubo FC Barcelona
- Prensa Comunitaria (2023-06-27) Ĉu Messi parolas la hispanan aŭ la argentinan? (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-07-03. Alirita 2023-10-28 .
|
|
|
|
|