Kveto
Kveto | |||
---|---|---|---|
کوئٹہ | |||
urbo vd | |||
Administrado | |||
Lando | Pakistano | ||
Provinco | Baluĉistano | ||
Poŝtkodo | 87300 | ||
Telefonkodo | 081 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Nazim | Mir Maqbool Ahmed Lehri | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 896 090 (2010) | ||
Loĝdenso | 3 774 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 11′ N, 67° 0′ O (mapo)30.1867Koordinatoj: 30° 11′ N, 67° 0′ O (mapo) | ||
Alto | 1 680 m [+] | ||
Areo | 2 653 km² (265 300 ha) | ||
Horzono | UTC+5 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Quetta [+] | |||
Kveto (urdue کوئٹہ, en aliaj lokaj lingvoj: کوټه, کویته kaj Koŧá) estas metropolo, provinca ĉefurbo kaj universitata urbo de Pakistano.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- loĝantaro: 1 001 205 (2017)
- horzono: UTC+ 5 (somere UTC + 6
- poŝtkodo: 87300
- telefonkodo: 081
- Supermara alteco: 1676–1900 m
- Areo: 2 653 km²
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kveto situas proksime de Afganio inter montoj. La plej proksima urbo estas Kandahar.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kveto menciiĝis nebule unuafoje en la 6-a jarcento apartenanta al Persa Imperio. Post jarcento pro konkero ĝi apartenis al kaliflando. En 1828 la unua eŭropano vizitis la urbon. En 1839 la britoj okupis Kveton, kiu aliĝis al Brita Imperio en 1876. En 1935 terura tertremo okazis, proksimume 40,000 homoj ankaŭ pereis. Poste la britoj rekonstruis la urbon dum 1 jaro pro la graveco. Dum la afgana militado rifuĝintoj alvenis. En 2008 denove tertremo okazis.
La 8an de aŭgusto 2016 atako de islamistoj kontraŭ hospitalo en Kveto okazigas preskaŭ centon da mortintoj ĉefe advokatoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Kveto havas kontinentan kaj sekan klimatojn. La temperaturo inter majo-septembro estas pli, ol 40 °C-ojn (averaĝe 24 °C), vintre foje frostas kaj neĝas. Jare pluvas po 213 mm, en ĉiuj monatoj pluvas-neĝas, sed precipe inter decembro-aprilo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Kveto havas internacian flughavenon. Fervoje Karaĉio estas 863, Lahore 1170, Peŝavaro 1587 km-ojn kaj estas kontakto ankaŭ al Irano. La menciitaj lokoj havas ankaŭ vojajn kontaktojn, krome estas vojo al Afganio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- lago Hanna (ankaŭ feriejo) 10 km-ojn for
- Nacia parko 20 km-ojn for
- geologia kaj arkeologia muzeoj
- biblioteko
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]