Iterbio estis izolita en 1878 fare de Jean Charles Galissard de Marignac ĉe la Universitato de Ĝenevo. La rakonto komenciĝis kun itrio, malkovrita en 1794, kiu estis poluita kun aliaj rarateraj elementoj (kies alia nomo estas lantanoidoj). En 1843, erbio kaj terbio estis eltiritaj de ĝi, kaj tiam en 1878, de Marignac apartigis iterbion el la erbio. Li varmigis erbian nitraton ĝis ĝia malkomponado kaj poste li ekstraktis la restaĵon per akvo kaj akiris du oksidojn: unu ruĝan, kiu estis erbia oksido, kaj alian blankan, kiun li sciis, ke devas esti nova elemento, kaj ĉi tion li nomis iterbio. Eĉ tio mineralo poste montriĝis enhavi alian raran teron, lutecion, en 1907.