Bălți
Bălți | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipality of Moldova (en) (1995–) urbo (1803–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | MD-3100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 97 930 (2014) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 364 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 46′ N, 27° 56′ O (mapo)47.76166666666727.928888888889Koordinatoj: 47° 46′ N, 27° 56′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 102 m [+] | ||||
Areo | 41,43 km² (4 143 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bălți [+] | |||||
Bălți [bəlcj] (ruse Бельцы, ukraine Бєльці, pole Bielce) estas urbo en Moldavio.
Laŭ la stato de 2014 en la urbo vivis 97 930 loĝantoj sur areo de 41,43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 364 loĝantoj/km². La urbo estas dividita en distriktojn. En Bălți troviĝas universitato, aliaj altlernejoj, teatro, muzeoj kaj kulturejoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1620 Bălți estis menciita por la unua fojo, tiam kiel parto de la Princlando Moldavio.[1][2][3] Ĉu temas pri tiu ĉi setlejo aŭ alia samnoma ĉe la nuna landlimo kun Ukrainio malklaras. Fine de la 15-a jarcento ĝi estis detruita fare de la tataroj sub ĥano Mengli-Girey (1467-1515), rekonstruote poste. Post la kolapso de ilia regado en Podolio (1699), la sultano loĝigis lojalajn polajn tatarojn en proksima Lipcani, nomita laŭ la Lipka-tataroj.
En 1812 la regiono Besarabio, kaj kun ĝi Bălți, falis al Rusio. Multaj rusoj kaj ukrainoj baldaŭ ekloĝis en la regiono kaj la rusa estis prezentita kiel la oficiala kaj lerneja lingvo. Bălți aparte estis unu el la centroj de ruslingvaj enmigrintoj. La 20-an de aprilo 1818 Balti ricevis urborajtojn. La urbo estis ege grava centro por judoj en Besarabio, en 1897 preskaŭ 56% de la 18.500 loĝantoj de Bălți estis judoj, kompare kun 23% rusoj kaj ukrainoj kaj 17% rumanoj kaj moldavoj. Ekzistis 72 sinagogoj en la urbo en la jaro 1882-a.
En 1918 Besarabio iĝis parto de Rumanio. La ruslingvaj populacioj en la regiono poste estis submetitaj al rumanigo. En 1940, kiel rezulto de la ne-agreso-pakto inter Adolf Hitler kaj Stalin, Besarabio estis aneksita fare de Sovetunio kaj iĝis parto de la nova Moldava Soveta Socialisma Respubliko. Antaŭ la Dua mondmilito planis tie ĉi multajn domojn la arĥitektino Etti-Rosa Spirer.
Dum la Dua mondmilito, la grandurbo estis sturmprenita fare de rumanaj soldatoj la 9-an de julio 1941. La plimulto de la juda komunumo en Bălţi poste estis forpelita aŭ murdita. La 26-an de marto 1944, la grandurbo estis rekaptita fare de la Ruĝa Armeo kaj poste iĝis parto de Sovet-Unio denove. Bălți suferspertis severan difekton dum la milito, kie multe de la historia konstruaĵo estas detruita. Post 1945, anstataŭe de rekonstruo, la fokuso estis plejparte sur novaranĝado. Grandskale novaj distriktoj estis kreitaj en la prefabrikita stilo kaj uzinoj estis establitaj. La nombro de loĝantoj rapide denove grandiĝis kaj en 1959 jam estis preskaŭ 68.000 - duoble la valoro de 1930.
Post la Dua mondmilito Stalin ordonis deportadon de miloj da urbanoj (kaj de loĝantoj de la ĉirkaŭaĵoj) al Kazaĥstano kaj Siberio pro ties laŭdira bonvenigo de germanaj/rumanaj trupoj. Fine de la 1960-aj jaroj la limo al cent miloj da loĝantoj estis transpaŝita. Ekde la kolapso de Sovet-Unio en 1991, la grandurbo estis parto de la nun sendependa ŝtato de Moldavio.
Kiel en multaj iamaj sovetiaj respublikoj, Moldavio, kaj tiel ankaŭ Bălți, spertis fazon de ekonomia kaj demografia malkresko en la 1990-aj jaroj. Intertempe tamen la situacio denove pliboniĝis.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Etnaj grupoj, laŭ datumoj de censo de 2014:[4]
Etno | Kvanto | % |
---|---|---|
Moldavoj | 59.903 | 55.8 |
Ukrainoj | 17.454 | 17.04 |
Rusoj | 15.150 | 14.79 |
Bulgaroj | 188 | 0.18 |
Ciganoj | 154 | 0.15 |
Gagauzoj | 130 | 0.13 |
Aliaj etnoj | 1.248 | 1.41 |
Nekonate | 8.030 | 7.84 |
Lingva strukturo
[redakti | redakti fonton]Lingva strukturo laŭ datumoj de censo de 2014 jaro[5]:
Lingvo | Kvanto | % |
---|---|---|
Rumana | 41.170 | 42.04% |
Ukraina | 1018 | 1.03% |
Rusa | 46.675 | 47.66% |
Cigana | 101 | 0.10% |
Aliaj lingvoj | 189 | 0.19% |
Plurlingvoj | 8673 | 8.85% |
Sume | 97.930 | 100% |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Katedralo Sankta Nikolao, la plej malnova konstruaĵo en la urbo, starigite inter 1791 kaj 1795 fare de la arĥitekto Anton Weissmann
- Katedralo Sanktaj Konstantino kaj Heleno
- Preĝejo Sankta Georgo, de la armenoj
- Vasile-Alecsandri-teatrejo
- Malnova juda tombejo, ĉe la periferio de modesta loĝkvartalo en la nordokcidento; temas pri la dua plej granda juda tombejo en la lando kun ĉ. 25 miloj da tomboŝtonoj
- Vilao Bodescu
- Urba parko (aranĝita okaze de vizito de la cara familio en 1856)
- Muzeo historia-etnografia
Servoj
[redakti | redakti fonton]- Universitata biblioteko de Bălți
- Universitato de Bălți, portante la nomon de Alecu Russo
- Flughaveno Bălți-Leadoveni, situas proksimume naŭ kilometrojn nordokcidente de la urbo La flughaveno; krome ekzistas centra flughaveno kaj helikopterejo por sekurigi la regionan trafikon
- reto de trolebuso ekde 1972, kun kvin linioj
- Stacidomo de Bălți
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Bălţi estas ĉefe hejmo de la elektraj kaj manĝindustrioj kaj estas kaj industria kaj universitata urbo. Bălți posedas antaŭ ĉio nutran industrion, tiel oni povas trovi tie grandajn vinfarajn uzinojn, frukto- kaj legomindustrion, tabakindustrion, teksaĵindustrion. Tie troviĝas kultura centro, artgalerioj, teatroj kaj la kulturpalaco. Granda nombro da metiaj entreprenoj de ĉiuj sektoroj, precipe en la konstrusektoro, situas ankaŭ en la urbo. Konstrufirmaoj de fenestro kaj fasadoj estas forte reprezentita.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Inter la partneraj urboj de Bălți estas
Bagatelaĵoj
[redakti | redakti fonton]- En la fama jida kanto Mein Schtetele Belz la urbo prikantatas.[6]
- La futbalklubo FC Zaria Bălți aranĝas siajn matĉojn ĉe stadiono Olimpia Bălți.
- Eugenio Coseriu, lingvisto fama, frekventis lernejon en Bălți (nuntempe Colegiul Ion Creangă).
Gefiloj
[redakti | redakti fonton]- Carol Schmidt (1846–1928), politikisto
- Leonte Răutu (1910–1993), politikisto
- Colea Răutu (1912–2008), aktoro
- Alexej Maksimĉuk (* 1958), admiralo
- Roman Grinberg (* 1962), muzikisto
- Tali Ploskov (* 1962), pedagogino politikistino
- Marian Lupu (* 1966), politikisto
- Oleg Borŝĉevskij (* 1969), popularmuzika kantisto
- Vasile Sănduleac (* 1971), skakludanto kaj skakluda trejnisto
- Sergej Aksjonov (* 1972), politikisto
- Elena Gorohova (* 1972), biatletino kaj skikuradistino
- Geta Burlacu (* 1974), kantistino
- Natalia Barbu (* 1979), kantistino
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hejmpaĝo
- Informoj pri Bălţi
- Fotoj de Bălţi Arkivigite je 2012-07-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Mein Schtetele Belz Jida kanto, kun Chava Alberstein
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Teo-Teodor Marșalcovschi (2007). “Geneza municipiului Bălţi: concept urbanistic şi prima atestare”, Anuarul Catedrei Discipline Socioumanistice (PDF), p. 6–28. Alirita 2022-07-21..
- ↑ Nicolae Enciu (2019). “Orașul și județul Bălți de la începuturi până în anul Marii Uniri”, Dialogica, revistă de studii culturale și literatură (PDF), p. 104–115. doi:10.5281/zenodo.3332722. Alirita 2022-07-21..
- ↑ Руслан Михалевский (2016). “Академия наук: 1421 год не является датой первого упоминания о Бельцах”, SP (PDF). Alirita 2022-07-21..
- ↑ official ethnicity statistics
- ↑ http://pop-stat.mashke.org/moldova-ethnic-comm2014.htm
- ↑ Kantohistorio