AS Roma
AS Roma | |||
---|---|---|---|
futbala klubo • vira futbala teamo | |||
Kluba nomo | Associazione Sportiva Roma S.p.A. | ||
Fondita | julio 1927 | ||
Stadiono | Olimpia stadiono de Romo | ||
Kapacito | 70 634 | ||
Prezidanto | James Pallotta | ||
Trejnisto | Claudio Ranieri | ||
Ligo | Serie A | ||
2016-17 | 2-a pozicio | ||
Oficiala retejo | www.asroma.it | ||
| |||
La Associazione Sportiva Roma S.p.A., mallonge AS Roma, estas futbalklubo en Romo, la ĉefurbo de Italio. La teamo ankaŭ nomatas „Giallorossi“ ("la flavruĝaj") aŭ la magica ("la magia"). Fortas loka konkurenco kun la samurba klubo Società Sportiva Lazio aŭ mallonge Lazio. La klubo agadas kadre de la Federacio Italia de Futbalo, itale Federazione Italiana Giuoco Calcio (FIGC).
Aktuale, la trejnisto de la unua vira teamo estas Claudio Ranieri.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1927 la klubo fondiĝis reage al la fortaj futbalteamoj el la nordo de Italio. Italo Foschi, la tiama prezidanto de la urba futbalklubo Fortitudo, volis porti la gajnon de la Itala Pokalo al la urbo Romo kaj iniciatis unuiĝon de la tri kluboj Alba Audace, Roman kaj Fortitudo. Oni decidis ke la klubaj koloroj estu ruĝa kaj flava. La nova klubo tuj sukcesis: en la sezono 1927/28 ĝi gajnis la pokalon Coppa Coni, la antaŭaĵo de la nuntempa itala pokalo (Coppa Italia). Ekde la fondiĝo de unua futbala ligo de Italio en la jaro 1930 - nomata Serie A - la klubo krom en la sezono 1951/1952 ĉiam apartenis al la membraj teamoj.
Poste la koloro estis la Grenata koloro.
Sukcesoj
[redakti | redakti fonton]Itala ligo Serie A
[redakti | redakti fonton]- ĉampionoj (3):
- 1941/42, 1982/83, 2000/01 [1]
- vic-ĉampionoj (11): 1930/31, 1935/36, 1980/81, 1983/84, 1985/86, 2001/02, 2003/04, 2005/06, 2006/07, 2007/08, 2009/10
Itala pokalo Coppa Italia
[redakti | redakti fonton]- Pokalvenko (9) (rekordo)
- 1963/64, 1968/69, 1979/80, 1980/81, 1983/84, 1985/86, 1990/91, 2006/07, 2007/08
- Dua pozicio (7): 1936/37, 1940/41, 1992/93, 2002/03, 2004/05, 2005/06, 2009/10
Pokalo Supercoppa italiana
[redakti | redakti fonton]- Pokalvenko (2):
- 2001, 2007
- Dua pozicio (4): 1991, 2006, 2008, 2010
Dua ligo Serie B
[redakti | redakti fonton]- ĉampionoj (1): 1951/52
Bilanco: 8 partoprenoj, 73 matĉoj, 30 venkoj, 18 egalaj rezultoj, 25 malvenkoj, goloj 91:80 [2]
- 1983/84: finalo (1:1, 2:4 per 11-metra golpafo kontraŭ Liverpool FC)
- 2001/02: dua pozicio en la unua grupa fazo, Dritter en la dua grupa fazo
- 2002/03: dua pozicio en la unua grupa fazo, kvara pozicio en la dua grupa fazo
- 2004/05: kvara pozicio en la grupa fazo
- 2006/07: dua pozicio en la grupa fazo; malvenko en la kvaronfinalo kontraŭ Manchester United (2:1/h kaj 1:7 en Manĉestro)
- 2007/08: dua pozicio en la grupa fazo; malvenko en la kvaronfinalo kontraŭ Manchester United (0:2 hejme, 0:1 en Manĉestro)
- 2008/09: venko en la grupa fazo; malvenko en la okonfinalo kontraŭ Arsenal F.C. (1:0 post plilongigo, 6:7 per 11-metra golpafo hejme, 0:1 en Anglio)
- 2010/11: dua pozicio en la grupa fazo, malvenko en la okonfinalo kontraŭ Ŝaĥtar Donecko (2:3 hejme, 0:3 en Donecko)
Bilanco (nur UEFA-Pokalo, ekde la jaro 1971/72): 12 partoprenoj, 94 matĉoj, 52 venkoj, 14 egalaj rezultoj, 28 malvenkoj, 150:82 goloj [3]
Bilanco (inkluzive de antaŭa evento Foirurba Pokalo): 19 partoprenoj, 131 matĉoj, 71 venkoj, 23 egalaj rezultoj, 37 malvenkoj, 222:125 goloj
- 1958/60 (Foirurba Pokalo): kvaronfinalo
- 1960/61 (Foirurba Pokalo): venko en finalo kontraŭ Birmingham City 2:2 (en Birmingham) kaj 2:0 (hejme)
- 1962/63 (Foirurba Pokalo): duonfinalo
- 1963/64 (Foirurba Pokalo): kvaronfinalo
- 1975/76: kvaronfinalo
- 1982/83: kvaronfinalo
- 1988/89: en la okonfinalo malvenko kontraŭ Dynamo Dresden 0:2 (en Dresdeno) 0:2 (hejme)
- 1990/91: dua pozicio kontraŭ Inter Milano 0:2 (en Milano), 1:0 (hejme)
- 1992/93: kvaronfinalo
- 1995/96: kvaronfinalo
- 1998/99: kvaronfinalo
- 2000/01: okonfinalo
Bilanco: 6 partoprenoj, 29 matĉoj, 12 venkoj, 9 egalaj rezultoj, 8 malvenkoj, 34:24 goloj.
- 1969/70: duonfinalo
- 1980/81: unua fazo malvenko kontraŭ Carl Zeiss Jena 3:0 (hejme) 0:4 (en Jena)
- 1981/82: okonfinalo
- 1984/85: kvaronfinalo
- 1986/87: en unua fazo malvenko
- 1991/92: kvaronfinalo
Loka rivaleco
[redakti | redakti fonton]Kiel jam skribite, fortas loka konkurenco kun la samurba klubo Società Sportiva Lazio aŭ mallonge Lazio. Matĉoj inter ambaŭ teamoj nomatas Il derby di Roma, Derby del Campidoglio aŭ Derby capitolino, kaj estas aparte atentataj. La unuaj viraj teamoj de ambaŭ kluboj unuafoje luktis unu kontraŭ la alia la 18-an de decembro 1929. AS Roma venkis en tiu matĉo. La 29-an de novembro 1953 okazis la unua matĉo inter la du teamoj en la olimpia stadiono de Romo (Stadio dei Centomila), kiun ambaŭ teamoj nomas la "hejma" - en tiu matĉo ambaŭ teamoj havis po unu golpafon.
Statistiko de lokaj konkurencaj matĉoj laŭ stato de la 21-a de marto 2008[4]:
Serie A | kromaj | sume | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
venko | egalo | malvenko | venko | egalo | malvenko | venko | egalo | malvenko | |
AS Roma | 44 | 54 | 34 | 14 | 6 | 12 | 58 | 60 | 46 |
Lazio Roma | 34 | 54 | 44 | 12 | 6 | 14 | 46 | 60 | 58 |
Rimarko: "Kromaj" estas matĉoj pri la itala pokalo (Coppa Italia), la "roma ĉampionado" (Campionato Romano, de 1943 ĝis 1945) kaj amikecaj matĉoj.
Teamo de la sezono 2011/12
[redakti | redakti fonton](stato de julio 2011)
Trejnistaro
[redakti | redakti fonton]- Luis Enrique Martínez García (ĉeftrejnisto)
- Robert Moreno (kuntrejnisto)
- Aurelio Andreazzoli (kuntrejnisto)
- Guido Nanni (golista trejnisto)
- Rafael Cabanellas (trejnisto de fizika forto)
Teamo en 2011/12
[redakti | redakti fonton]golistoj | defendo | mezo | atako | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|
|
|
|
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gazzetta.it, retejo Gazzetta dello Sport, 9-a de majo 2008.
- ↑ UEFA.com – Ligo de Ĉampionoj de UEFA Arkivigite je 2010-02-01 per la retarkivo Wayback Machine, UEFA.com, 11-a de marto 2009.
- ↑ UEFA Europa League Arkivigite je 2010-01-06 per la retarkivo Wayback Machine, retejo UEFA.com, 9-a de majo 2008.
- ↑ Gazzetta.it, retejo Gazzetta dello Sport, la 9-an de majo 2008.