Natria tiocianato
Natria tiocianato | ||||
Kemia strukturo de la Natria tiocianato | ||||
3D Kemia strukturo de la Natria tiocianato | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 540-72-7 | |||
ChemSpider kodo | 10443 | |||
PubChem-kodo | 516871 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | Delikvaj senkoloraj kristaloj | |||
Molmaso | 81,072 g mol−1 | |||
Smiles | [Na+].[S-]C | |||
Denseco | 1,735 g/cm3 | |||
Refrakta indico | 1,545 | |||
Fandopunkto | 287 °C (549 ℉; 560 K) | |||
Bolpunkto | 307 °C (585 ℉; 580 K) malkomponiĝas | |||
Solvebleco | ||||
Nesolvebleco | ||||
Acideco (pKa) | -1,28 | |||
Mortiga dozo (LD50) | 764 mg/kg (muso, buŝa) | |||
Merck Index |
| |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Risko | R20/21/22 R32 R36 R37 R38 R52 R53 | |||
Sekureco | S13 S22 S26 S36 S37 S61 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Averto | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302+312+332, H319, H412 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P273, P280, P305+351+338 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Natria tiocianato, tiocianato de natrio aŭ NaSCN, ankaŭ konata kiel natria tiocianido, estas kemia kombinaĵo de natrio, sulfuro kaj nitrogeno, higroskopa senkolora salo kaj unu el la ĉefaj fontoj de la anjono tiocianata. Kiel tia, ĝi uzatas kiel antaŭaĵo por la sintezo de farmaciaĵoj kaj aliaj kemiaj derivaĵoj. Tiocianataj saloj ordinate prepareblas per reakcio inter unu cianido kaj elementa sulfuro.
Sintezo
[redakti | redakti fonton]- Natria tiocianato prepareblas per reakcio inter sulfuro kaj natria cianido:
- Natria tiosulfato per traktado kun natria cianido estigas natrian tiocianaton:
- :Natria tiocianato estiĝas per traktato de fera(II) sulfido, natria cianido, kaj oksigeno en akva solvaĵo:[1]
Reakcioj
[redakti | redakti fonton]- Natria tiocianato reakcias kun ferika klorido por estigi ferika tiocianido[2]:
- Ferika sulfato reakcias kun natria tiocianato por estigi ruĝan solvaĵon de heksa-tiocianato de fero (III):[3]
- Natria tiocianato kaj kalia permanganato en acida medio estigas salojn de la respektiva acido kaj natria cianido[4]:
Proprecoj
[redakti | redakti fonton]Natria tiocianato kristaliĝas laŭ ortorombaj strukturoj. Ĉiu natria jono ĉirkaŭiĝas kun tri sulfuratomoj kaj tri nitrogenaj ligentoj pere de triatoma tiocianida anjono. Ĝi ordinare uzatas en laboratorio kiel testo por la ĉeesto de feraj (III) anjonoj.
Natria tiocianato uzatas por konverti alkilajn halogenidojn en la korespondajn alkilo-tiocianatoj. Tre proksimaj reakciantoj estas amonia kaj kalia tiocianatoj, kiu estas dufoje pli solvebla en akvo. Arĝenta tiocianato povas same uzati, la precipitaĵo de nesolveblaj arĝentaj halogenidoj helpas simpligi izolon kaj purigon.
- Traktado de "izopropila bromido" kaj natria tiocianato en varma solvaĵo de etanolo estigas izopropilan tiocianaton, laŭ la ekvacio:
Protonigo de natria tiocianato estigas izotiocianidan acidon aŭ HNCS (pKa-1,28). Tiocianatoj akceptas organikajn aminojn por estigi derivaĵojn de la tioureo:
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Centroj por Kontrolo kaj Preventado de Malsanoj
- Santa Cruz Biotechnology Arkivigite je 2015-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Chemical Book
- ChemNet Arkivigite je 2015-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Nile Chemicals
- GuideChem
- Sigma Aldrich[rompita ligilo]
|