Natria aluminia hidrido
Natria aluminia hidrido | ||||
Kemia strukturo de la Natria aluminia hidrido | ||||
3D Kemia strukturo de la Natria aluminia hidrido | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 13770-96-2 | |||
ChemSpider kodo | 24473 | |||
PubChem-kodo | 26266 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | Blanka kristala solido | |||
Molmaso | 54.00 g mol−1 | |||
Denseco |
| |||
Fandopunkto | 183 °C (361 ℉; 456 K) (malkomponiĝas) | |||
Solvebleco | Kvarhidrofurano: solvebla | |||
Ekflama temperaturo | −22 °C; −7 ℉; 251 K °C | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Risko | R14/15 R22 R34 | |||
Sekureco | S7/8 S26 S36/37/39 S43 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H261, H302, H314 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P231+232, P280, P305+351+338, P310, P422 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Natria aluminia hidrido, aluminia hidrido de natrio aŭ NaAlH4 estas neorganika hidrida kombinaĵo el amoniako kaj aluminio. Ĝi estas pirofora blanka solido kiu dissolviĝas en kvarhidrofurano, sed ne en etero kaj hidrokarbonidoj. Simile al "litia aluminia hidrido", ĝi estas salo konsistiganta el apartaj natriaj katjonoj kaj kvaredra AlH4− anjonoj.
Sintezoj
[redakti | redakti fonton]Sintezo 1
[redakti | redakti fonton]La komponaĵo preparatas el respektivaj elementoj sub altaj premoj, uzante trietilaluminion kiel katalizilon:
|
Sintezo 2
[redakti | redakti fonton]Sintezo ekde reakcio de aluminia klorido kaj suspensiaĵo de natria hidrido:
|
Sintezo 3
[redakti | redakti fonton]Interŝanĝa reakcio inter la natria hidrido kaj litia aluminia hidrido en solvaĵo de kvarhidrofurano:
|
Reakcioj
[redakti | redakti fonton]Reakcio 1
[redakti | redakti fonton]- Natria aluminia hidrido malkomponiĝas per varmigo:
|
Reakcio 2
[redakti | redakti fonton]Natria aluminia hidrido suferas hidrolizon:
|
Reakcio 3
[redakti | redakti fonton]Ĝi reakcias kun malvarme diluitaj acidoj:
|
Reakcio 4
[redakti | redakti fonton]Ĝi oksidiĝas en aero:
|
Uzoj
[redakti | redakti fonton]Hidrogena stokigo
[redakti | redakti fonton]Natria alanato[3] estas esplorita por stokigo de hidrogeno en hidrogenaj tankoj. La ĉefaj reakcioj estas:
Natria kvarhidroaluminato povas liberigi ĝis 7.4 % da pezo en hidrogeno kiam varmigita al 200 °C. La absorbiĝo povas esti malrapida, pluraj minutoj necesas por plenigi tankon. Kaj liberigo kaj absorbiĝo estas katalizitaj de titanio.
Reakcianto en organika kemio
[redakti | redakti fonton]Natria aluminia hidrido estas forta reduktigagento, tre simila laŭ reakciemo al litia aluminia hidrido kaj, iele, al du-izo-butil-aluminia hidrido en organikaj reakcioj. Ĝi estas multe pli potenca reduktigagento ol natria borohidrido pro la pli malforta kaj pli polara ligo Al-H kompare al B-H ligo. Kiel litia aluminia hidrido, ĝi reduktas esterojn al alkoholoj. Natria aluminia hidrido estas alte brulema. Ĝi ne reakcias kun seka aero en meditemperaturo, sed ĝi eksplodas kontakte kun akvo.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Chemical Book
- Sigma Aldrich
- Santa Cruz Biotechnology
- Hazardous Chemicals Handbook, P A CARSON
- Organophosphorus Chemistry, Volume 18, B. J. Walker
- Directory of Solvents, B.P. Whim, P.G. Johnson
- Wiley's English-Spanish Spanish-English Chemistry Dictionary, Steven M. Kaplan
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Computational Study of Pristine and Titanium-doped Sodium Alanates for .... Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-08-12 .
- ↑ Cameo Chemicals
- ↑ Activity report