Saltu al enhavo

J. K. Rowling

El Vikicitaro
J. K. Rowling
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Joanne "Jo" ROWLING (naskiĝis la 31-an de julio 1965 kiel Joanne Rowling) estas brita verkistino. Ŝi tutmonde famiĝis pro siaj romanoj pri Harry Potter.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Ankaŭ mi ne kredas je magio»
— CNN.com (21-an de oktobro 1999)
Citaĵo
« Depresio estas la plej malagrabla afero, kiun mi iam ajn spertis. ...ĝi estas tiu manko povi antaŭvidi, ke vi iam denove estos gaja. La foresto de espero. Tiu tre senvivigita sento, kiu tre diferencas de sento malĝoja. Malĝojo doloras sed ĝi estas sana sento. Estas necesa afero senti. Depresio estas tre malsama. »
— The Times (30-an de junio 2000)
Citaĵo
« Ni ne bezonas magion por transformi nian mondon. Ni portas la tutan potencon, kiun ni bezonas en ni mem. Ni havas la potencon imagi pli bone. »
Citaĵo
« La mondo estas plena je mirindaj aferoj, kiujn vi ankoraŭ ne vidis. Ne forlasu la eblon vidi ilin. »
— responde al ekstreme deprimita persono kiu planis memmortigon
Citaĵo
« Neniu rakonto vivas krom se iu volas aŭskulti. »
— Harry Potter and the Deathly Hallows