Willigis
Willigis, alternative Williges kaj Willegis, latine: Willigisus (naskiĝinta ĉ. 940 en Schöningen, mortinta la 23-an de februaro 1011 en Majenco) estis ĉefepiskopo en Majenco.
Sub reĝo Oto la 1-a, estante filo de liberaj gepatroj el malsupera klaso, li eklaboris en la reĝa kancelierio. Nomumis lin en 975 reĝo Oto la 2-a arkiepiskopo majenca kaj arkikanceliero por la tuta Regno. Danke al lia zorgado rajtis la juna Oto la 3-a daŭrigi la regadon, malgraŭ intrigoj de la kverelema Henriko la 2-a (Bavario). Ĉar ekde 984 kuratoris kaj ĉefmanaĝeradis por li Teofano, vidvino imperiestra. Willigis tiam senĉese, pere de Teofano kaj Adelheid, abatino de Quedlinburg, influon ja havis.
Ankaŭ estis li ege ŝatata fare de imperiestro Henriko la 2-a, kies reĝpotencan akceptiĝon li apogis en la 1002-a jaro. Krome Willigis kronis lin. Willigis startigis la konstruon de la katedralo de Majenco, farigis pontojn ĉe Aschaffenburg (trans Majnon) kaj ĉe Bingen (trans Nahe-n), renovigis klostrojn, revivigis artojn kaj sciencojn kaj engaĝiĝis por la edukado.
Laŭlegende eĉ la rado sur la majenca blazono originas de li: primokite esti filo de ĉarfaristo, li pentris radon sur pordon kun la jenaj vortoj malsupre: Willigis, Willigis, memoru via devenon!; kaj la radon transprenis li poste en sian episkopan blazonon.
Fonto
[redakti | redakti fonton]"Willigis" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 20. Leipzig 1909, p. 652-653
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vikifontaro
- ligiloj ĉe DDB
- hejmpaĝo de la katolika korporacio Unitas Willigis
- Karl Uhlirz: "Willigis" - ĉe: ADB, volumo 43 (1898), p. 282–289
- J. E. Stadler (eld.): "Willigisus, S." - ĉe: Vollständiges Heiligen-Lexikon, volumo 5. Augsburg 1882, p. 813-815